ViVo Artikolo 1052

eo senfortulo - lackaculo
Difino

Impotenta viro; senforta homo.

Rimarko

La vorto "senfortulo" aperas sur paĝo 242 de la germana romano "Toter Lehrer, guter Lehrer" (2012; ISBN 978-3-8271-9454-1), kaj denove sur paĝo 244, kie ĝi estas tradukita per "Schlappschwanz". Sur paĝo 298 gravas, ke la insulto havas seksan signifon.

Diskuto [Edmundo] +eo +Difino +Rimarko
[Edmundo] +eo +Diskuto
Min jukas deziro trovi pli bonan vorton ol "senfortulo" por la kunteksto de la germana romano. Devas esti (1) ne tro longa vorto, (2) kiu iel rilatas al viraj seksiloj, (3) kiun germana instruisto ne komprenas, (4) sed kiun reta vortaro tradukas por li (en 2011) per "Schlappschwanz" (verŝajne temas pri http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_Germana-Esperanta_s ). La vorto "senfortulo" plenumas ĉiujn kondiĉojn escepte la duan. Mi proponas la vorton "lackaculo", kvankam ĝi ne plenumas la kvaran, kiu eble estas pli grava ol la dua.
[Edmundo] +Diskuto
Recenco de Pejno Simono pri "Toter Lehrer, guter Lehrer" (2012) aperis en Monato, 2013/07, p. 10. Intervjuo kun la aŭtoro, Thorsten Suesse, aperis en Libera Folio: http://www.liberafolio.org/2013/esperanto-cefrolas-en-psikologia-krimromano

2014-04-01 11:25:34

de Schlappschwanz
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)