Aldoni tradukojn al ReVo:

*17valor/i

*valori  â†

serĉi 'valori'
[valor.0i]
en:
(x)
1.
[valor.0i.kvalite]
en:
Esti juĝata kiel havanta ian kvaliton aŭ meriton: ĉu tiu lernanto valoras? via hieraŭa parolado ne multe valoris; „Ho, vi povas tuj elpensi ian fabelon!“ ― „Jes, sed tiaj fabeloj […] nenion valoras“ [1]; valoras ne la vesto, valoras la enesto PrV .
2.
[valor.0i.kompare]
en:
Esti juĝata kompare kun iu aŭ io: Vergilio ne valoras Homeron; unu pasero alian valoras PrV ; la sukceso ne ĉiam (egal)valoras la laboron; pli valoras oro ol arĝento; pli valoras kontenta spirito, ol granda profito Prv ; unu amiko malnova pli valoras ol du novaj PrV ; pli valoras io ol nenio.
3.
[valor.0i.indi]
en:
Esti juĝata kiel inda, merita je io: ne valoras paroli pri tio; ĝi estis ŝerco, kiun ne valoras aŭskulti [2]; vi konsolis min [...], kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj [3]; la profito ne valoras la penojn; via mono ne valoras la maltrankvilon, kiun ĝi kaŭzas al miB ; la ludo kandelon ne valoras Prv ; la felo tanadon ne valoras Prv ; la diablo aspektas malbele, ne penvaloras lin vidi [4].
4.
[valor.0i.EKON]
en:
EKON Esti taksata je ia prezo: tiu ŝtofo ne valoras pli ol dek frankojn por metro kvankam ĝi kostas duoble; kio multe kostas, multe valoras PrV .
5.
[valor.0i.mezure]
en:
Esti konsiderata kiel egala je ia kvanto: unu metro valoras 100 centimetrojn; unu germana marko valoris proksimume 6 francajn frankojn.
angle:
worth
beloruse:
1. быць вартым, быць каштоўным, мець значэньне 2. быць вартым, каштаваць 3. быць вартым 4. каштаваць, быць вартым, мець вартасьць 5. раўняцца (чамусьці)
bretone:
talvezout, talvout
ĉeĥe:
mít hodnotu, něco znamenat, platit, platit, stát za něco
france:
valoir
germane:
1. wert sein, gelten 2. für wert halten, schätzen 3. wert sein, lohnen, rentieren 4. wert sein 5. entsprechen, sein, wert sein
hebree:
1. להיות בעל ערך 2. להיות שווה ערך ל- 3. להיות כדאי, להצדיק 4. להיות שווה 5. להיות שווה
hispane:
1. valer 2. valorar 3. merecer la pena 4. valer 5. valer
hungare:
~as ne la vesto, ~as la enesto: nem a ruha teszi az embert 1. ér (vmennyit) unu pasero alian ~as: az egyik tizenkilenc, a másik egy híján húsz 2. felér (vmivel), megér (vmennyit) 3. érdemes (vmire) 4. megér (pl. pénzt) 5. megfelel (értéknek)
nederlande:
waard zijn
portugale:
1. ter valor 2. valer 3. valer 4. valer 5. valer
ruse:
1. иметь ценность, иметь значение, стоить 2. стоить 3. стоить 4. стоить 5. равняться (чему-л.)
slovake:
byť hodnotný, mať cenu, mať hodnotu
turke:
değmek(değer)

*valoro  â† Vikipedio

serĉi 'valoro'
[valor.0o]
en:
1.
[valor.0o.utilo]
en:
Grado de ŝatebleco; grado, je kiu iu aŭ io estas ŝatata pro siaj kvalitoj aŭ meritoj: tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj kaj tiamaniere neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon [5] kia estas via laboro tia estas via valoro PrV ; se iu trovis kapablan edzinon, ŝia valoro estas pli granda ol perloj [6]; scienculo de alta valoro; esploradi la komparan valoron de ĉiuj religioj [7]; ambaŭ floroj de samaj valoroj PrV ; tiu argumento nenion perdis el sia valoro; koni la valoron de la vortoj.
2.
[valor.0o.prezo]
en:
Grado de taksebleco; sumo, je kiu io estas mone taksata: la oro havas neniun valoron en la dezertoB ; la valoro de tiu varo malaltiĝis en la lastaj monatoj; la prezo de tiu maŝino estas de 2000 markoj, sed ĝia vera valoro ne superas 500.
3.
[valor.0o.FIL]
en:
FIL Tio, kion homoj juĝas morale aŭ estetike grava: laŭ ili, „la valoroj de la Unio inkludas la valorojn de tiuj, kiuj kredas je Dio kiel fonto de la vero, justo, bono kaj belo, same kiel la valorojn de homoj, kiuj ne kunhavas tiun kredon sed respektas ĉi tiujn universalajn valorojn kiel ali-fontajn“ [8].
4.  â†
[valor.0o.ajxo]
en:
Io iel valoranta: en malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro PrV ; ni devas klopodi, ke la veraj valoroj de tiu nacio estu konigataj al la mondo; valorpapero.
5.  â†
[valor.0o.mat]
en:
MATKOMP Individua elemento de studata aro aÅ­ datumtipo, indikita per variablo, konstanto aÅ­ esprimo (formulo, ekvacio): determini la valoron de nekonato.
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaÅ­parolo
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 31:10
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
8. Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detalojMonato
angle:
value
beloruse:
1. каштоўнасьць, вартасьць 2. цана, кошт, вартасьць ~papero: каштоўная папера 4. каштоўнасьць 5. значэньне, велічыня
bretone:
1. talvoudegezh 2. gwerzh (talvoud), talvoud 5. talvoud
ĉeĥe:
cena, hodnota, valor, vnitřní hodnota, význam
france:
valeur
germane:
Wert
hebree:
ערך 1. שווי
hispane:
valor
hungare:
érték ~papero: értékpapír
nederlande:
waarde
pole:
5. wartość
portugale:
valor
ruse:
1. ценность, значение 2. ценность, цена 3. ценность ~papero: ценная бумага 4. ценность 5. значение
slovake:
cena, hodnota
turke:
değer

valora

serĉi 'valora'
[valor.0a]
en:
1.
[valor.0a.ia]
en:
Havanta ian konsiderindan meriton, kvaliton aŭ prezon: mi ne estas malpli valora ol vi [9]; posedo de saĝo estas pli valora ol perloj [10]; la malgranda „Plena vortaro de esperanto“, kune kun sia „Suplemento“ [...] estas tre valora normiga vortaro [11]; por skribi fantaziaĵojn la tempo estas tro mallonga kaj tro valora; mezvalora lernanto; la ideo de evoluo estas valora ankaŭ en la astronomio.
2.  â†
[valor.0a.altvalora]
en:
Grandvalora: tre valora trezoraĵo VivZam ; la korespondado forrabas valoran tempon.
beloruse:
каштоўны, значны
bretone:
talvoudek, talvoudus
ĉeĥe:
cenný, hodnotný
france:
couteux, de valeur
germane:
2. wertvoll
hebree:
בעל ערך, מוערך
hispane:
valioso
hungare:
értékes
nederlande:
waardevol
portugale:
valioso
ruse:
ценный, значительный
slovake:
cenný, hodnotný
turke:
değerli(eşya)

valoraĵo  â†

serĉi 'valoraĵo'
[valor.0ajxo]
en:
Valoro4: la valoraĵoj de la Borso; mian arĝenton kaj mian oron vi prenis, kaj miajn plej bonajn valoraĵojn vi transportis en viajn templojn [12]; Tarŝiŝ komercis kun vi per multo da diversaj valoraĵoj, arĝenton, feron, stanon, kaj plumbon ĝi alportadis al via komercejo [13]; la bono ofte ne estas rimarkata kaj la mezvaloraĵo kontraŭe estas aplaŭdata [14].
beloruse:
каштоўнасьць
france:
bien (objet de valeur)
germane:
Wertgegenstand
hispane:
valor
hungare:
értéktárgy
nederlande:
waarde (op beurs)
portugale:
objeto precioso
ruse:
ценность

altvalora  â†

serĉi 'altvalora'
[valor.alt0a]
en:
Grandvalora: ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj [15]; ni ne perdu altvaloran tempon, sinjoroj [16];
15. La Nova Testamento, Apokalipso 17:4
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 20a, Lemuel faras eltrovon
beloruse:
каштоўны
bretone:
a dalvoudegezh vras
ĉeĥe:
cenný, hodnotný, vysoce hodnotný
france:
précieux
germane:
wertvoll
hebree:
רב ערך, יקר ערך
hispane:
valioso
hungare:
nagy értékű
nederlande:
waardevol
portugale:
valioso, precioso
ruse:
ценный
slovake:
vysokohodnotný
turke:
çok değerli

grandvalora  â†

serĉi 'grandvalora'
[valor.grand0a]
en:
Havanta grandan valoron: kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio [17]! ili fordonas siajn grandvaloraĵojn pro manĝaĵo [18]; grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis Marta . VD:kara 3, perlo, trezoro 2
beloruse:
каштоўны
bretone:
a dalvoudegezh vras
ĉeĥe:
cenný, hodnotný, vysoce hodnotný
france:
précieux
germane:
wertvoll
hebree:
רב ערך, יקר ערך
hispane:
valioso
hungare:
nagy értékű
nederlande:
waardevol
portugale:
valioso, precioso
ruse:
ценный
slovake:
veľkej hodnoty, vysokohodnotný

interŝanĝvaloro

serĉi 'interŝanĝvaloro'
[valor.intersxangx0o]
en:
[valor.intersxangx0o.EKON]
en:
EKON Interŝanĝrilato de laŭdezire reprodukteblaj varoj, difinita laŭ la kvanto da socie necesa labortempo, en ili entenata: interŝanĝvaloro ekzistas nur en varojn produktanta socio.
beloruse:
абменная вартасьць
bretone:
talvoud eskemm
france:
valeur d'échange
germane:
Tauschwert
hungare:
csereérték
nederlande:
ruilwaarde
portugale:
valor de troca
ruse:
меновая стоимость

multvalora, multevalora  â†

serĉi 'multvalora'
serĉi 'multevalora'
[valor.mult0a]
en:
Grandvalora: trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin [19]; buŝo prudenta estas multevalora ilo [20]; multvaloraj ŝtonoj [21]; ĉi tiu malgranda peco da oro en la realeco posedas neniajn multvalorajn ecojn: ĝi estas flava, peza; ne rustas, jen ĉio [22].
beloruse:
каштоўны
bretone:
talvoudus-bras
ĉeĥe:
cenný, hodnotný, vysoce hodnotný
france:
précieux
germane:
wertvoll
hebree:
רב ערך, יקר ערך
hispane:
valioso
hungare:
nagy értékű
nederlande:
waardevol
portugale:
valioso, precioso
ruse:
ценный
slovake:
cenný, hodnotný, vysoko hodnotný

samvalora

serĉi 'samvalora'
[valor.sam0a]
en:
Havanta saman valoron kiel: samvaloraj esprimoj; ofte la homoj supozas, ke „spirita” kaj „religia” estas samvaloraj [23]; la IRK restis ĉiam validaj kaj ĉie estis proksimume samvaloraj (nome afranko de internacia letero) [24].
beloruse:
раўнацэнны, раўназначны
bretone:
kendalvoud, kenkoulz
ĉeĥe:
rovnocenný
france:
équivalent
germane:
gleichwertig
hebree:
שווה ערך
hispane:
equivalente
hungare:
egyenértékű
nederlande:
gelijkwaardig
portugale:
equivalente
ruse:
равноценный
slovake:
rovnocenný
turke:
eşdeğer

senvalora  â†

serĉi 'senvalora'
[valor.sen0a]
en:
[valor.sen0a.KOMUNE]
en:
Havanta neniun valoron, sensignifa2: literature senvaloraj romanoj [25]; ne al ĉiu senvalorulo oni ja povas doni sian protektadon [26].
25. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, la esperanta verkisto: izolo, malprofito, fido
26. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 5a, sceno 7a
beloruse:
няварты, некаштоўны, нікчэмны
bretone:
didalvez
ĉeĥe:
bezcenný, nehodnotný
france:
sans valeur sen~ulo: vaurien, rien-du-tout
germane:
wertlos
hebree:
חסר ערך
hispane:
sin valor
hungare:
értéktelen sen~ulo: senkiházi
nederlande:
waardeloos
portugale:
nulo (adj.), sem valor (adj.)
ruse:
нестоящий, не имеющий никакой ценности
slovake:
bezcenný, nehodnotný
turke:
değersiz

senvaloraĵo  â†

serĉi 'senvaloraĵo'
[valor.sen0ajxo]
en:
[valor.sen0ajxo.KOMUNE]
en:
Afero sen valoro, sen graveco, bagatelo, sensignifaĵo: ĉiuj nacioj […] estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvaloraĵo [27]. VD:elĵetaĵo, feĉo, forbalaaĵo, ventumaĵo
france:
broutille, rien (broutille)
hungare:
kacat, értéktelen holmi

senvalorigi  â†

serĉi 'senvalorigi'
[valor.sen0igi]
en:
(tr)
[valor.sen0igi.KOMUNE]
en:
Senigi je valoro, vanigi: senvalorigi argumenton per lerta kritiko.
france:
déprécier, dévaloriser, dévaluer
germane:
entwerten, entkräften
hungare:
elértéktelenít, devalvál

plivaloro

serĉi 'plivaloro'
[valor.pli0o]
en:
1.
[valor.pli0o.EKON]
en:
EKON Diferenco inter la fakta vendvaloro kaj la valoro rezultanta el la fiksado sur merkato.
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Atingita prezdiferenco en vendado inter reala valoro kaj vendoprezo.
beloruse:
маржа
france:
plus-value (écon.)
germane:
Mehrwert, Marge
hebree:
מרווח, מתח רווחים
hispane:
plusvalía
hungare:
értéktöbblet
nederlande:
overwaarde
portugale:
ágio
slovake:
nadhodnota

plusvaloro  â† Vikipedio

serĉi 'plusvaloro'
[valor.plus0o]
en:
1.
[valor.plus0o.aldono]
en:
Aldona valoro: ĉu tio ekscese ekspluatas aŭtoro-rajtojn? la posteuloj neniel alportas krean plusvaloron al la artprodukto [28]; ne venis multaj klientoj, kiuj pretus pagi la „artan plusvaloron” aldone al la materiala [29].
2.
[valor.plus0o.EKON]
en:
EKON (en Marksismo) Laboro, kiun kapitalistoj alproprigas al si senpage, egala al la diferenco inter la sumigita laboro de produktantaj salajruloj kaj la salajro prezentanta nur la kostojn de reprodukto de la varo „laborforto“: kapitalo estas valoro, donanta plusvaloron [30]; klasika teorio diras, ke mono estas „realigita plusvaloro”, pli simple dirante, oni devas produkti varon kaj vendi ĝin [31].
28. Monato, Lode Van de Velde: Fotilo-kaptilo
29. Monato, Franz-Georg Rössler: 10 x 15
30. Vikipedio, Ekonomiko
31. Monato, Michael Lennartz: La nuna financa krizo (4)
beloruse:
даданая вартасьць
ĉeĥe:
nadhodnota
france:
plus-value (marx.)
germane:
Mehrwert 1. Mehrwert
hungare:
értéktöbblet
nederlande:
meerwaarde
portugale:
mais-valia
ruse:
прибавочная стоимость
slovake:
nadhodnota

plivalorigi

serĉi 'plivalorigi'
[valor.pli0igi]
en:
[valor.pli0o.KOMUNE]
en:
Pligrandigi valoron: agrablaj paroloj plivalorigas la instruon [32]; respektante la fundamentajn celojn de francaj regionaj naturparkoj, la briera parko celas protekti kaj plivalorigi sian naturan kaj kulturan heredaĵojn [33].
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:21
33. Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbarasMonato
angle:
promote, make [sth] attractive
ĉeĥe:
zvýšit hodnotu
france:
valoriser
ruse:
увеличить ценность, развить
slovake:
zvýšiť hodnotu

uzvaloro Vikipedio

serĉi 'uzvaloro'
[valor.uz0o]
en:
Utilo de iu objekto: posedanto de mono devas trovi en merkato tian varon, kies uzvaloro mem havus originalan econ esti fonto de valoro [34].
beloruse:
спажывецкая вартасьць
ĉeĥe:
užitná hodnota
france:
valeur d'usage
germane:
Gebrauchswert
hungare:
használati érték
nederlande:
gebruikswaarde
portugale:
valor de uso
ruse:
потребительская стоимость
slovake:
úžitková hodnota

vervaloro  â†

serĉi 'vervaloro'
[valor.ver0o]
en:
MAT
(de propozicio) La valoro „vera“ aŭ „falsa“, al ĝi asociita: la vervaloro de propozicio oni ofte signas per simbolo `V` aŭ `F` (alternative: 1 aŭ 0).
angle:
truth value
france:
valeur de vérité
germane:
Wahrheitswert
hungare:
igazságérték
pole:
wartość logiczna
ruse:
значение истинности

absoluta valoro  â† Vikipedio

serĉi 'absoluta valoro'
[valor.absoluta0o]
en:
MAT[35]
(de reelo `x`) La pli granda el la nombroj `x` kaj `-x`: la absoluta valoro de -5 estas 5; la absoluta valoro de reela nombro estas ĝia numera valoro senkonsidere de ĝia signumo [36]; la absolutan valoron de `x` oni signas per `|x|` (legu: ikso absoluta). VD:modulo de komplekso.
angle:
absolute value
beloruse:
абсалютная велічыня, абсалютнае значэньне
bretone:
talvoud absolut
ĉeĥe:
absolutní hodnota
france:
valeur absolue (math.)
germane:
Absolutwert
hebree:
ערך מוחלט
hungare:
abszolút érték
nederlande:
absolute waarde
pole:
wartość absolutna, wartość bezwględna, moduł
portugale:
valor absoluto, módulo
ruse:
абсолютная величина
slovake:
absolútna hodnota

administraj notoj

pri ~aĵo:
    PIV1 ne samopinias. [MB]
  
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
interŝanĝ~o: Mankas fontindiko.
interŝanĝ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~aĵo : Mankas dua fontindiko.
sen~igi : Mankas fontindiko.
sen~igi : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pli~o: Mankas fontindiko.
pli~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
uz~o: Mankas dua fontindiko.
ver~o: Mankas fontindiko.
ver~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.