Aldoni tradukojn al ReVo:

*supr/e

*supre  â†

serĉi 'supre'
[supr.0e]
en:
[supr.0e.KOMUNE]
en:
En alta loko, en la plej alta loko: li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon [1]; jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre [2]; el ĉio supre dirita vi povus konkludi, ke […]; la vojo de la vivo por saĝulo iras supren [3]; hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre PrV ; li tenas la nazon supren PrV ; pilonoj kun muroj mallarĝiĝantaj supren [4].
angle:
above
beloruse:
наверсе, уверсе
ĉeĥe:
nahoře (zcela)
france:
en haut, au dessus
germane:
oben, oberhalb
hispane:
arriba
hungare:
fent, fent, felül
itale:
sopra
katalune:
a dalt
nederlande:
boven (bijwoord)
okcitane:
amont
ruse:
наверху, вверху
slovake:
hore, navrchu

supra  â†

serĉi 'supra'
[supr.0a]
en:
[supr.0a.KOMUNE]
en:
Estanta supre: supra parto de ŝtuparo Marta ; la supraj ĉambroj FK ; en la plej supra parto de alta domo Marta ; supra ĵurasio [5]; (figure) snoboj, kiuj klopodas imiti la supran tavolon [6].
5. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio, 2008
6. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003
angle:
upper
beloruse:
верхні
ĉeĥe:
horní, nadřazený, vrchní
france:
supérieur
germane:
oberer
hispane:
superior (adj.)
itale:
superiore
nederlande:
bovenste
ruse:
верхний
slovake:
horný, vyšný

*supro  â†

serĉi 'supro'
[supr.0o]
en:
1.  â†
[supr.0o.KOMUNE]
en:
Supra parto, plej alta ekstremo de io: montriĝis la suproj de la montoj [7]; kiel dormanto sur la supro de masto [8]; li deziris suriri la supron de l' turo [9]; la suno kliniĝis […] kaj montaj suproj flame brulis [10]; la arboj […] interplektis siajn foliriĉajn suprojn [11]; (figure) sur la supro de Olimpo [12]. SUB:firsto, kresto, kulmino, pinto, verto
2.  â†
[supr.0o.FIG]
en:
(figure) Plej alta grado: [tiam] la entuziasmo atingis la supron [13]; la supro de miaj ĝojoj [14]. VD:apogeo, egeco, kulmino
angle:
summit, top
beloruse:
верх, вярхушка, вяршыня
ĉeĥe:
horní část, hořejšek, svrchní část
france:
dessus (substantif), sommet
germane:
Oberteil
hispane:
arriba, cima, cumbre 1. superior (subst.) 2. culmen (fig.)
hungare:
1. tető (teteje) 2. csúcs (teteje)
itale:
1. sopra (sostantivato) 2. culmine (fig.)
ruse:
верхушка, вершина
slovake:
vrch, vrchná časť
tokipone:
sewi

supraĵa  â†

serĉi 'supraĵa'
[supr.0ajxa]
en:
1.
[supr.0ajxa.KOMUNE]
en:
Koncernanta nur la eksteran flankon de io materia: du tre gravaj antigenoj (proteinaj substancoj) en la supraĵa kovrilo de la gripviruso [15].
2.
[supr.0ajxa.FIG]
en:
(figure) Malprofunde kaj malprecize pensanta aŭ pensata: plej supraĵa konatiĝo FK ; supraĵa konado de la arto Marta ; li faris al ili supraĵan kapsignon [16]; la scienculoj rapide skizis per supraĵaj konturoj la historion de la du princinoj [17]; senatenta supraĵa prijuĝo [18]; [ili] juĝas pri ĉio supraĵe sen ia logika pripenso EE .
beloruse:
1. паверхневы 2. легкадумны
france:
superficiel
germane:
oberflächlich
hispane:
superficial 1. superficie
hungare:
1. felszíni, felületi 2. felületes
itale:
superficiale
nederlande:
oppervlakkig
ruse:
поверхностный

*supraĵo  â†

serĉi 'supraĵo'
[supr.0ajxo]
en:
1.  â†
[supr.0ajxo.KOMUNE]
en:
La supra, ekstera parto de iu korpo; alidire: ĝia supra surfaco: la tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj [19]; nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero [20]; la arkeo naĝis sur la supraĵo de la akvo [21]; sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata […] kiel prujno [22]; la spegula supraĵo de la arbaraj lagoj krispiĝis [23]; la interna varmo de la tero ne havas influon sur ĝian supraĵon FK .
2.  â†
[supr.0ajxo.MAT]
en:
MAT(arkaismo) VdE Surfaco: la kubo havas ses ebenajn supraĵojn.
angle:
surface
beloruse:
1. паверхня
france:
1. surface
germane:
Oberfläche
hispane:
superficie 1. superficie
hungare:
felület, felszín
itale:
superficie
nederlande:
1. oppervlak
ruse:
1. поверхность

supren kaj malsupren, supremalsupren

serĉi 'supren kaj malsupren'
serĉi 'supremalsupren'
[supr.0emal0en]
en:
[supr.0emal0en.KOMUNE]
en:
Alterne altiĝante kaj malaltiĝante: la movoj de la gruoj supren kaj malsupren [24]; supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren, tio estas la sorto de la plejmulto [25]; li […] murmuris por si mem paŝante sur la supremalsupren ondanta vojo [26].
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
26. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
ĉeĥe:
nahoru
france:
de haut en bas et de bas en haut
hispane:
de arriba a abajo y de abajo hacia arriba
slovake:
nahor

alsupri  â†

serĉi 'alsupri'
[supr.al0i]
en:
(x)
[supr.al0i.KOMUNE]
en:
Supreniri: la strato, kiu alsupris ĝis milducent metroj super la marnivelo, realvalas enirante vastan arbaron [27]; li malsaniĝis de malario kaj en la daŭro de malmultaj tagoj alsupris ĉe la Plejaltulon [28].
27. C. kaj A. Gacond: Nia feria migrado en Alpoj, Radioprelego, 1975-09-03
28. zampa - Vikivortaro
france:
monter
germane:
heraufgehen, hinaufgehen
hispane:
subir
hungare:
felmegy
pole:
iść w górę
portugale:
subir, ascender
ruse:
подняться (на что-л.), взобраться, взойти

ĉi-malsupra  â†

serĉi 'ĉi-malsupra'
[supr.cximal0a]
en:
[supr.cximal0a.TIP]
en:
TIP Tie ĉi malsupra; ĉi-suba: legu la ĉi-malsupran averton [29]. VD:ĉi-apuda, ĉi-supra
29. Biblioteko Butler: eble vi jam konas nin, 2008-08-05
france:
ci-dessous (adj.)
germane:
hierunter
hispane:
más abajo (adj.)

ĉi-supra  â†

serĉi 'ĉi-supra'
[supr.cxi0a]
en:
[supr.cxi0a.TIP]
en:
TIP Tie ĉi supra: en ĉi supra foto videbliĝas du kajoj [30]; vidu, venas iu alia ĉi supren [31]. VD:ĉi-apuda, ĉi-malsupra
30. ryonryon: Blogo de Ryonryon en Esperanto, 2007-06-30
31. Monato, Trevor Steele: Tridek jarojn poste, 2015
france:
ci-dessus (adj.)
germane:
hier oben
hispane:
más arriba (adj.)

desupri  â†

serĉi 'desupri'
[supr.de0i]
en:
(x)
[supr.de0i.KOMUNE]
en:
Malsupreniri: la karakterizaj tonripetoj en la kontinua baso desupras trans du oktavoj [32].
france:
descendre
germane:
hinuntergehen, heruntergehen
hispane:
descender
hungare:
lemegy
pole:
zejść
portugale:
descer
ruse:
спускаться, спуститься

desuprismo  â† Vikipedio

serĉi 'desuprismo'
[supr.de0ismo]
en:
[supr.de0ismo.POL]
en:
ESPPOL Provado influi socion de supre, tio estas tra decidantoj, oficialuloj, altranguloj, kontraste al desubismo: oni povas celi la ĝeneralan enkondukon de Esperanto laŭ la desuprisma vojo, do pere de politikistaj decidoj [33]; la desuprismo estas la kredo, ke oni povas atingi la ĝeneralan enkondukon de Esperanto per konvinkado de politikistoj, per leĝa enkonduko […], ĝi kontrastas kun la desubismo, kiu volas disvastigi Esperanton inter individuoj [34]. VD:elitismo
33. L. Wunsch-Rolshoven: [prelego] Eblaj prioritatoj de la strategio..., 2008
34. Aktiva Esperanto: Desuprismo kaj desubismo
france:
stratégie par le haut
hispane:
estrategia para influir desde lo alto
itale:
strategia dall'alto, istituzionismo (esperantista)

malsupra

serĉi 'malsupra'
[supr.mal0a]
en:
[supr.mal0a.KOMUNE]
en:
Estanta malsupre: la malsupra parto de la parko [35]; enirejo al la malsupraj lokoj sub la alta ŝtuparo [36]; io, kio staras en la malsupra parto de la gazetoj kaj estas detranĉata [37].
ĉeĥe:
méněcenný, nižší, podřadný, spodní
france:
inférieur
germane:
unterer
hispane:
inferior
hungare:
alsó, lenti
slovake:
menejcenný, nižší, podradný, spodný
tokipone:
anpa

malsupre

serĉi 'malsupre'
[supr.mal0e]
en:
[supr.mal0e.KOMUNE]
en:
En malalta loko, en la plej malalta loko: ombra aleo kondukis de malsupre al la pordego [38]; kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo [39]; malsupre de la tero [40]; (figure) la franca estas kunpremata de du frontoj: de supre ĝi estas barata de la angla, de malsupre de la regionaj lingvoj [41].
ĉeĥe:
dole, vespod
france:
en bas, en dessous
germane:
unten
hispane:
debajo
katalune:
a baix
okcitane:
aval
slovake:
dolu, naspodku

*malsupren

serĉi 'malsupren'
[supr.mal0en]
en:
1.  â†
[supr.mal0en.KOMUNE]
en:
Al malalta loko: li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon [42]; per la kapo malsupren PrV ; ĵeti iun malsupren de la ŝtuparo.
2.  â†
[supr.mal0en.prefikse]
en:
Prefikso kun la sama senco kiel la adverbo: malsupreniri en la valon [43]; Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto [44]; la Levidoj malsuprenprenis la keston de la Eternulo [45].
Rim.: Tiu prefiksa uzo ŝajnas gramatikstile iom dubinda rilate al normala adverba uzo. Iuj eble sentas nuancon inter „malsupren iri“ (efektive ĝis malsupre) kaj „malsupreniri“ (iri en malsupra direkto). Sed Z. uzis ambaŭ formoj samsence, kiel montras tiu ĉi ekzemplo: ŝi malsupreniris al la fonto kaj plenigis sian kruĉon kaj iris supren [46]. Do simple ŝajnas stila rimedo por koncizigi la frazon, metante la adverbon antaŭ la verbon kaj tiel rapidigante la elparoladon.
france:
1. vers le bas, en bas (avec mouvement)
germane:
nach unten, herab

administraj notoj

ĉi-mal~a: Mankas dua fontindiko.
de~i: Mankas dua fontindiko.