Aldoni tradukojn al ReVo:

*puŝ/i

*puŝi  â†

serĉi 'puŝi'
[pusx.0i]
en:
(tr)
1.  â†
[pusx.0i.delokigi]
en:
Per abrupta premo aŭ duonfrapo movi aŭ provi movi ion for de si: puŝi iun per kubuto, genuo, ŝtonon per piedo; li puŝis min eksteren; oni min puŝis, ke mi falu [1]; ŝi puŝis la knabon je la flanko, tretis lin per la piedoj kaj forpelis lin el sia domo [2]; unu puŝas kaj frapas la alian [3]; ne pro malamikeco li puŝis lin [4]; oni disdonadis bulkojn kaj kringojn, la buboj puŝadis sin sur la stratoj, kriadis hura kaj fajfadis [5]; la ŝipisto kaj lia servanto per siaj stangoj puŝis la ŝipon antaŭen [6]; jen granda vento leviĝis de la flanko de la dezerto, puŝis la kvar angulojn de la domo, kaj ĉi tiu falis [7]; ŝaŭmo puŝata de la vento fluas sur la bordo [8]. VD:bati1, frapi1, peli1, ŝovi
Rim.: Puŝi distingiĝas de peli ĉar ĝi entenas ideon de senpera kontakto, kaj tiun de pli kruda forto.
2.  â†
[pusx.0i.peni]
en:
(figure) Peni meti iun en ian staton: li puŝus Egipton al la milito [9]; vi min elpelus el la regno kaj vi puŝus min al la mizero Ifigenio ; li al generaleco sin puŝas [10]; tiuj malbonaj kondiĉoj puŝas ilin sur la vojon al striko; (figure) reciproka malkonfido puŝos ilin al kontraŭstaro [11]; ia nevenkebla deziro puŝadis lin antaŭen; malplena sako puŝas al peko PrV ; puŝata de la deziro ekrigardi [12]; puŝata de la entuziasmo [13]; ŝia forta pedagogia talento puŝis ŝin al la instruista profesio; pro la persisto de la intergentaj malamoj la homaro estus fatale puŝata al novaj katastrofoj. VD:instigi, peli2
angle:
1. push, shove, jog 2. push
beloruse:
штурхаць, піхаць, пхаць
ĉeĥe:
strkat
france:
pousser
germane:
1. stoßen, schieben, rücken, schubsen 2. treiben, drängen
hispane:
empujar
hungare:
taszít 1. tol, lök
katalune:
empènyer
nederlande:
duwen, stoten
norvege:
dytte
okcitane:
butar
pole:
pchać, przepychać, popychać, szturchać
portugale:
empurrar, impelir, empuxar
ruse:
толкнуть, толкать, подталкивать

puŝo

serĉi 'puŝo'
[pusx.0o]
en:
1.
[pusx.0o.ekpremo]
en:
Ekpremo aŭ ekfrapo, kiu delokigas: ricevi puŝojn de sia patro; la glitveturilo flugis antaŭen: de tempo al tempo oni sentis puŝon, kvazaŭ oni veturus super kavojn aŭ arbetaĵojn [14]; donu al ŝi malgrandan puŝon tiel, ke ŝi falu en la akvon [15]; [pro] fortegaj ventpuŝoj […] en la aero flugadis simile al cigna lanugo la ŝaŭmo el la maro [16]; (figure) tiam nia afero ricevis potencan puŝon antaŭen [17].
2.  â†
[pusx.0o.malamika]
en:
Atako: furioza puŝo de pasio atakas nun subite la pastrinon Ifigenio ; se […] per unu puŝo de ponardo li povus sin de ĉio liberigi Hamlet ; malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj Esperanto vivis kaj kreskis regule [18].
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aÅ­gusto 1908
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aÅ­gusto 1912
beloruse:
штуршок, штурхель, таўхель
france:
impulsion, poussée
germane:
1. Stoß, Schubs
hispane:
empuje
hungare:
1. tolás, lökés 2. roham
nederlande:
duw, stoot
norvege:
dytt
pole:
1. pchnięcie, popchnięcie, szturchnięcie 2. pchnięcie, popchnięcie, szturchnięcie
ruse:
толчок

puŝiĝi  â†

serĉi 'puŝiĝi'
[pusx.0igxi]
en:
[pusx.0igxi.MOV]
en:
Esti puŝata; ricevi puŝojn: puŝiĝi per la kapo al la muro; ili puŝiĝas je tiom da malhelpoj […] ke ili perdas ĉian paciencon [19]; vi iros sendanĝere vian vojon kaj via piedo ne falpuŝiĝos [20]; ĉies libero limiĝas tie, kie ĝi puŝiĝas kontraŭ la libero de aliaj; falpuŝiĝi ĉe [21], sur [22] ŝtono; (figure) la entrepreno puŝiĝas je malhelpoj EE . VD:albatiĝi, kolizii, sinpelado
beloruse:
ударыцца, сутыкнуцца, стукнуцца
france:
se heurter
germane:
getrieben sein
hungare:
ütközik, lökődik
nederlande:
z. stoten, aanbotsen, geduwd worden
pole:
pchać się, popychchać się, przepychać się, szturchać się
ruse:
ударяться, удариться, натолкнуться, сталкиваться, столкнуться

antaÅ­enpuŝi  â†

serĉi 'antaŭenpuŝi'
[pusx.antauxen0i]
en:
[pusx.antauxen0i.antauenigi]
en:
Antaŭenigi: mia mano samzorge turnis la klinkon de la pordo, kaj ĝin antaŭenpuŝis kvazaŭ ŝtelisto surprizonta trankvilan loĝanton [23]; (figure) tio estas la sola ebleco antaŭenpuŝi la aferon [24]; (figure) la financpova alianco de firmaoj kaj politiko multloke energie klopodas antaŭenpuŝi privatigon [25].
23. Monato, Eriko Navaro: Sonorila aÅ­guro - Rememoriga plendletero
24. S. Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Edistudio, 1984
25. Monato, Jomo Ipfelkofer: La blua miraklo
france:
faire avancer, promouvoir
germane:
anschieben, voranbringen
pole:
pchać, popychać, ruszać

depuŝi

serĉi 'depuŝi'
[pusx.de0i]
en:
(tr)
[pusx.de0i.MOV]
en:
Faligi puŝante: depuŝinte la kapuĉon de l' oreloj, li aŭskultisB ; eĉ se ili suprenirus en la ĉielon, mi de tie depuŝos ilin [26]; (figure) nia lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝus ĝin de tiu natura rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas [27].
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 9:2
27. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aÅ­gusto 1912
beloruse:
саштурхнуць, спіхнуць
france:
déstabiliser, faire tomber (en poussant)
germane:
herunter stoßen
hungare:
lelök, letaszít
nederlande:
afstoten
pole:
spychać
ruse:
столкнуть (что-л. с чего-л.), оттолкнуть

dispuŝi

serĉi 'dispuŝi'
[pusx.dis0i]
en:
(tr)
[pusx.dis0i.MOV]
en:
Disigi puŝante: la talpo ekpremis per sia larĝa nazo […] kaj dispuŝis la teron tiamaniere, ke fariĝis granda truo, tra kiu penetris lumo [28]; la policistoj estis devigitaj dispuŝi ilin por liberigi la vojon [29].
beloruse:
расштурхаць, разапхаць, параспіхаць
france:
écarter
germane:
zerstoßen, auseinander stoßen
hungare:
szétlök
nederlande:
uiteen duwen
pole:
rozpychać
ruse:
растолкать, расталкивать, распихать, распихивать

elpuŝi, forpuŝi  â†

serĉi 'elpuŝi'
serĉi 'forpuŝi'
[pusx.el0i]
en:
(tr)
1.  â†
[pusx.el0i.MOV]
en:
Forigi puŝante: elpuŝi iun de lia loko; forpuŝi almozulon el la korto; (figure) de l' fremdulo forpuŝas min la timo Ifigenio ; (figure) vi estos elpuŝita el via heredaĵo [30]; (figure) Esperanto neniom celas elpuŝi la naciajn lingvojn VivZam . VD:forpeli
2.  â†
[pusx.el0i.FIG]
en:
Malkonsenti, malakcepti, rifuzi: forpuŝi peton [31]; forpuŝi admonon [32]; forpuŝi instruon [33] [34]. VD:forbalai, forigi, forĵeti
beloruse:
1. выпхнуць, адпіхнуць, адштурхнуць
france:
pousser hors de, repousser
germane:
ausstoßen, wegstoßen 2. verstoßen
hungare:
1. kilök, félrelök 2. elutasít
nederlande:
wegstoten, uitstoten
pole:
1. wypychać (skądś) 2. odrzucać
ruse:
1. вытолкнуть, выталкивать, оттолкнуть, отталкивать 2. оттолкнуть, отмести

enpuŝi

serĉi 'enpuŝi'
[pusx.en0i]
en:
(tr)
[pusx.en0i.PSI]
en:
Puŝi en ion: la knabino […] superforte enpuŝis la piedon en la ŝuon [35]; enpuŝi al iu la tranĉilon en la korpon [36] [37].
france:
enfoncer
germane:
hineinstoßen

interpuŝiĝo  â†

serĉi 'interpuŝiĝo'
[pusx.inter0igxo]
en:
[pusx.inter0igxo.MOV]
en:
Reciprokaj premiĝado kaj repuŝiĝado: nia laborejo […] havas plej bonan reputacion […] tial laboristinoj sin puŝas al ni, amase […] estas vera interpuŝiĝo Marta ; en la amaso fariĝis neimagebla interpuŝiĝo [38]. VD:tumulto
38. L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo kaj Patriotismo, 1931
france:
bousculade, cohue
germane:
Zusammenstoß, Gedränge, Andrang

kunpuŝiĝi

serĉi 'kunpuŝiĝi'
[pusx.kun0igxi]
en:
[pusx.kun0igxi.MOV]
en:
Puŝiĝi unu kontraŭ alia: ambaŭ aliras samtempe kaj kunpuŝiĝas per la fruntoj [39]; en la pordo ili kunpuŝiĝas kun la revenanta policano [40]; ni povas perei en la okazo, se ia el la kometoj kunpuŝiĝos kun la tero FK ; (figure) la lingvoj mem, konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli konfuziĝas, kripliĝas EE .
39. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La revizoro, 5:5
40. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
angle:
collide
france:
se buter
germane:
zusammenstoßen, kollidieren
pole:
stukać się
ruse:
сталкиваться, столкнуться

repuŝi

serĉi 'repuŝi'
[pusx.re0i]
en:
(tr)
[pusx.re0i.MOV]
en:
En kontraŭan direkton puŝi: dum pafado la du „brakoj” de la arko „repuŝiĝas”, kaj la rezultanta energio pluigas la forton de la eligata sago [41]; repuŝi atakon, malamikojn; repuŝi iun kun malestimo; repuŝi (refuti) argumenton; repuŝi la saĝulojn malantaŭen kaj malsaĝigas ilian scion [42]; David repuŝis siajn homojn per [siaj] vortoj, kaj ne permesis al ili leviĝi kontraŭ Saulon [43]; ili repuŝas influon de Vaŝingtono kaj lamigas Unuiĝintajn Naciojn [44].
beloruse:
адштурхнуць
france:
repousser
germane:
zurückstoßen, zurückdrängen
hungare:
visszalök, visszanyom
nederlande:
terugdringen
pole:
odpierać
ruse:
оттолкнуть, отбить

trapuŝi

serĉi 'trapuŝi'
[pusx.tra0i]
en:
(tr)
[pusx.tra0i.MOV]
en:
Traigi puŝante: la nigre vestita virino rapide trapuŝiĝadis tra la amasoj da pasantoj Marta ; kiamaniere mi povos trapuŝi min tra la mustruo [45]?
beloruse:
прапхнуць
france:
se frayer un chemin
germane:
durchstoßen, hindurchzwängen
hungare:
átlök, áttaszít
nederlande:
duwen door, doorstoten
pole:
przepychać
ruse:
протолкнуть, пропихнуть

ventopuŝo, ventpuŝo  â†

serĉi 'ventopuŝo'
serĉi 'ventpuŝo'
[pusx.vento0o]
en:
[pusx.vento0o.MET]
en:
MET Subita, iom forta ventoblovo: sekvis ankoraŭ unu ventpuŝo, kaj ĉiuj sur ŝnuro pendantaj fiŝoj ekbatiĝis al la muro de la domo, [46]; kiam ventpuŝo trafas ĝin, la tuta konstruaĵo skuiĝas [47]; [ĝi] kriis, kiam ventopuŝo ĝin ĵetis sur la dorson [48]. SIN:burasko
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
47. S. Johansson: Stranga hobio, [2014?]
48. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, En la Lando de la Noktuloj
france:
bourrasque, coup de vent, grain (coup de vent)
germane:
Windstoß, Bö, Windbö
nederlande:
windstoot

administraj notoj

de~i: Mankas verkindiko en fonto.