Aldoni tradukojn al ReVo:

*papili/o PV

*papilio   Vikipedio

serĉi 'papilio'
[papili.0o]
en:
[papili.0o.ZOO]
en:
ZOO Insekto kun kvar flugiloj kovritaj per diverskoloraj skvametoj tiel subtilaj kiel polvo; iu el la ordo lepidopteroj: senpripensa kiel papilio; papilia (neserioza kaj malkonstanta) amoZ ; papilie (senatente) tralegi libron; plej okulfrapa estas la reveno de la kardopapilio (Vanessa cardui), kiu nun estas, kaj en Flandrio kaj en Valonio kaj en Nederlando, la plej ofta papilio. [1].
1. P. Peeraerts: Kardopapilio donas esperon, Monato, 2009:11, p. 21a
angle:
butterfly kardo~o: painted lady
beloruse:
матыль, матылёк
bretone:
balafenn, pobelan
bulgare:
пеперуда kardo~o: дяволска пеперуда
ĉeĥe:
motýl
france:
papillon kardo~o: vanesse du chardon, vanesse des chardons, belle-dame
germane:
Schmetterling kardo~o: Distelfalter
hispane:
mariposa
hungare:
lepke, pillangó
indonezie:
kupu-kupu
latinece:
kardo~o: Vanessa cardui
nederlande:
vlinder kardo~o: distelvlinder
perse:
پروانه
pole:
motyl
portugale:
borboleta, mariposa
ruse:
бабочка, мотылёк
slovake:
motýľ

papilii  

serĉi 'papilii'
[papili.0i]
en:
[papili.0i.FIG]
en:
(figure) Flirti, iradi de io al alio, ŝanĝi sian intereson, kvazaŭ flugetanta papilio: la tutan tagon Adela papiliis gajoplena [2].
2. M. Fernández: Du Gardenioj, en: Ekstremoj, 1997
france:
papillonner

noktopapilio, nokta papilio   Vikipedio

serĉi 'noktopapilio'
serĉi 'nokta papilio'
[papili.nokto0o]
en:
[papili.nokto0o.ZOO]
en:
ZOO Papilio fluganta dum nokto: „Amata fortunei“ ... aktivas dum tago, kvankam ĝi klasifikiĝas en noktopapilioj [3].
3. Vastalto: Akvosfero, 2007-06-08
angle:
moth
bulgare:
молец
ĉeĥe:
můra, noční motýl
france:
papillon de nuit
germane:
Nachtfalter
indonezie:
ngengat
nederlande:
nachtvlinder
pole:
ćma
slovake:
nočný motýľ

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.