Aldoni tradukojn al ReVo:

*okaz/i PV

*okazi  â†

serĉi 'okazi'
[okaz.0i]
en:
(ntr)
1.  â†
[okaz.0i.KOMUNE]
en:
Estiĝi, fariĝi, reale aŭ hipoteze, en iu difinita aŭ abstrakta loko aŭ momento: la malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi [1]; la edziĝo okazis antaŭ tri tagoj; se okazos milito, tiam ankaŭ tiu popolo aliĝos al niaj malamikoj kaj militos kontraŭ ni [2]; se okazos, ke li mortos...; povus okazi, ke iu rekonus mian skribon. VD:aperi, fali, fari, veni
2.  â†
[okaz.0i.jxokerverbo]
en:
Gramatikilo uzata por demandi aÅ­ paroli pri reala aÅ­ imagita situacio1: – Kio okazis? – kriis li minace. – Kial vi trumpetas alarmon, anstataÅ­ marŝi? [3] Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj... Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda? [4]. io analoga okazas (= estas3, observeblas) en la japana, kiu kutimas rigardi la agon sen nepra rilato al ia aganto [5].
angle:
occur, happen
beloruse:
адбывацца, здарацца
bretone:
c'hoarvezout, degouezhout
ĉeĥe:
dít se, konat se, nastávat, odbývat se, odehrávat se, přihodit se, přihodit se, přihodit se, stát se, stávat se, udát se
france:
arriver (survenir), se passer (survenir), survenir, se tenir (se passer)
germane:
passieren, geschehen, sich ereignen, sich begeben, stattfinden
hispane:
ocurrir, suceder
hungare:
történik, megesik, előfordul, lefolyik (esemény), végbemegy
katalune:
passar
nederlande:
plaatshebben, gebeuren, plaatsgrijpen
okcitane:
arribar
pole:
mieć miejsce, odbywać się, zdarzać się
portugale:
acontecer, suceder (acontecer), ter lugar, haver, ocorrer, realizar-se, advir, incidir
rumane:
a se întâmpla
ruse:
случиться, произойти
slovake:
diať sa, konať sa, odohrávať sa, prihodiť sa, stať sa
tokipone:
kama
volapuke:
jenön

*okazo  â†

serĉi 'okazo'
[okaz.0o]
en:
1.  â†
[okaz.0o.travivajxo]
en:
Tio, kio okazis, okazas aŭ povas okazi; okazaĵo: jen stranga okazo min trafis [6]; vi tremas pro okazo la terura [7]; la okazo konfirmis la suspekton; la interligo de la okazoj. SUB:akcidento, evento, fakto, fenomeno, incidentoVD:epizodo, fariĝo, spertaĵo, travivaĵo
2.  â†
[okaz.0o.kazo]
en:
Difinita aparta cirkonstanco, speciale atentinda situacio1: en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon „n“ [8]; forlasi iun sufikson ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba [9]; la artikolo uziĝas en la sekvantaj okazoj ... [10]; en plej bona okazo ni povos alveni nur post noktomezo; en okazo de bezono ni scias, kie vin trovi [11]; ― Vi do vidas, nobla sinjoro, ― diris Hiram, ― ke nur en unu okazo la pastroj povus, eĉ devus akcepti plej malhonoran traktaton kun Asirio: se ili celus mallevi kaj nuligi la povon de l' faraono... [12]; en okazo de efektiva milito la malamiko povus ataki vin de tiu flanko [13]; ĝia (de karambolo) sola escepta uzebleco ekzistas en tiuj okazoj, kiam oni intence volas fari abruptan efekton, kaj kvazaÅ­ devigi la deklamanton je paÅ­zo inter la du vortoj [14]; se la sukceso de libro mezuriĝus per volumeno kaj diverso de resonoj, kiujn tiu estigas ĉe leganto, mi devus konstati ke, almenaÅ­ en unu (mia) konkreta okazo, la verko de EÅ­geno de Zilah plene atingis sian celon [15]; en la okazo de Esperanto, kies plej elstaraj poemoj estas, el diversaj kaÅ­zoj, preskaÅ­ nekonataj eĉ de kleraj amatoroj, tio estis ne aplikebla [16]; tiuj klarigoj povas esti aplikataj al speciala okazo de akuzativo: la indiko de ia jen prenota, jen prenita pozo, kiun manifestas propozicio [17] aparta okazo; en la speciala okazo de lingvo postgramatikeca en tiu senco, ke ĝi estas aktive uzata ne de ordinara lingvokomunumo, sed nur de homoj, kiuj ĝin speciale lernis, oni povas definitive fiksi la uzotan formon [18]; „Pri la infinitivo en kelkaj specialaj okazoj“ [19].
a)
[okaz.0o.JUR]
en:
JUR ― Sed, via markiza Moŝto, mi troviĝis en okazo de rajta defendo [20]; en okazo de nombro-egaleco de voĉoj la Prezidanto havas decidan voĉon [21].
b)
[okaz.0o.MED]
en:
MED la lasta okazo de endemia variolo en la mondo estis registrita en oktobro 1977, en Somalio, kaj en aÅ­gusto 1978, en Anglio, okazis du pliaj okazoj pro infekto en laboratorio [22]; ― Tio estas kurioza okazo de la malsano nomata: la monomanio de la memmortigo, diris la sanoficiro patose [23]; tio estis bela okazo de hemiplegioB .
SUB:limokazoSIN:kazo2
3.  â†
[okaz.0o.bonsxanco]
en:
Konvena, favora cirkonstanco aŭ situacio, ebliganta fari ion: estus nepardoninde, se ni ne uzus la okazon de nia nuna ĝenerala kunestado, por esprimi al li tiujn sentojn [24]; unufoje, kiam li estis sola, ŝi kaptis la okazon kaj donis al li ŝalmon kaj mielon en vaksokuko [25]; profiti la okazon; kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas PrV ; okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita PrV ; fordormi la okazon PrV ; li atendas, ke la okazo venu al lia nazo PrV ; okazo kreas ŝteliston (ion oni faras sen antaŭa intenco, nur ĉar la situacio estas oportuna) PrV ; ĝi donis al ni la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur la manieron... [26]; mi jam havis la okazon vidi, keZ ; neniam mi evitis okazon kunkuŝigi iun ajn virinon [27]; en printempo abundas okazoj malvarmumi; Aut-Taurirt prezentis precipe favoran okazon por tiuj, kiuj volis urĝe morti pro io [28].
4.  â†
[okaz.0o.MAT]
en:
MAT[29] (kadre de iu probablospaco `(bb Omega,bb A,P)`) Ĉiu el la elementoj de `bb A`: neebla okazo (la malplena aro); certa okazo (la aro `bb Omega`); mala okazo MatVort (komplementa). VD:nedependa
Rim. 1: Oni ne konfuzu ĉi tiun okazon4 (signife proksiman al la logika-filozofia okazo2) kun elementa okazo (pli simila al okazaĵo). Ekz-e kiam oni tiras ludkarton el normala kartaro, la okazon4 „reĝo“ povas realigi 4 elementaj okaz(aĵ)oj (po unu reĝo el ĉiu emblemo); la okazon4 „ruĝa“ povas realigi 26 elementaj okaz(aĵ)oj (ajna karto karoa aŭ kera); ktp.
Rim. 2: Jam ekzistas „okazo“ kaj „okazaro“ en [30], sed por determini iliajn sencojn necesus pli bone koni la terminologion de la tiama probablokalkulo.
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La revizoro, 1907
7. V. Ŝekspiro, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto Reĝido de Danujo, 5:2
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 44a, La Revuo, 1908, aÅ­gusto
10. PAG, 119B (p. 164)
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 16a
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 5a
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a
14. K. Kalocsay: Kiel verki kaj traduki poemojn?, 1979
15. A. Kris: Scenaj obscenoj... drastaj kontrastoj, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
16. G. Waringhien: Recenzo: Esperanta antologio, Nica Literatura Revuo, 4:3
17. G. Mattos: Okazo de kazo
18. F. Simonnet: Ĉu la lingvoj devas evolui?
19. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 20a, La Revuo, 1907, junio
20. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
21. C. Kiselman: 15 akademianoj (re)elektotaj, La Ondo de Esperanto, 2004:1 (111)
22. V. Lemelev: Homo, kiu savis milionojnMonato
23. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
24. Zamenhof: Parolado antaÅ­ la Sepa Kongreso Esperantista, (Antwerpen, 1911-08-12).
25. Longo, trad. E. Vilborg: La leciono de amo (el „Dafniso kaj Ĥloa“), La nica literatura revuo, 2:5
26. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 50a, La Esperantisto, 1891, p. 49
27. V. Vinař: La skandalo pro Jozefo, 1981
28. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono
29. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, Ekzercaro, §306
30. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28
angle:
speciala ~o: particular case, special case ~o kreas ŝteliston: opportunity makes the thief neebla ~o: impossible event certa ~o: certain event mala ~o: complementary event 4. event
beloruse:
здарэньне, падзея, выпадак neebla ~o: немагчымая падзея certa ~o: верагодная падзея 4. падзея
bretone:
darvoud, degouezh neebla ~o: darvoud dibosupl certa ~o: darvoud asur mala ~o: darvoud kontrol 4. darvoud
ĉeĥe:
jev, náhoda, příležitost, případ, příležitost, případ, událost
france:
aventure (ce qui arrive), cas, événement, évènement, occasion, occurrence 2. cas (occasion), circonstance (occasion), événement (occasion), évènement (occasion), situation (occasion) ~o kreas ŝteliston: l'occasion fait le larron neebla ~o: événement impossible, évènement impossible certa ~o: événement certain, évènement certain mala ~o: événement contraire, évènement contraire 4. événement, évènement
germane:
1. Ereignis, Geschehnis, Geschehen, Anlass, Vorkommnis 2. Fall, Umstand 3. Gelegenheit, Möglichkeit, Versuchung neebla ~o: unmögliches Ereignis certa ~o: sicheres Ereignis mala ~o: Gegenereignis, komplementäres Ereignis 4. Ereignis
hispane:
1. suceso speciala ~o: caso concreto, caso específico 2. caso 3. ocasión neebla ~o: evento imposible certa ~o: evento seguro mala ~o: evento complementario 4. evento
hungare:
1. eset, esemény 2. eset, körülmény ~o kreas ŝteliston: Alkalom szüli a tolvajt 3. alkalom neebla ~o: üres esemény certa ~o: biztos esemény mala ~o: komlementer esemény 4. esemény
katalune:
2. cas
nederlande:
geval, gebeurtenis, gelegenheid
okcitane:
2. cas
pole:
traf, zdarzenie neebla ~o: zdarzenie niemożliwe certa ~o: zdarzenie pewne mala ~o: zdarzenie przeciwne 4. zdarzenie losowe
portugale:
1. acontecimento 2. caso, circunstânscias 3. ocasião
ruse:
случай speciala ~o: особый случай, частный случай ~o kreas ŝteliston: плохо не клади, вора в грех не вводи neebla ~o: невозможное событие certa ~o: достоверное событие mala ~o: дополнительное событие 4. событие
slovake:
jav, príležitosť, prípad, udalosť

*okaza [31]

serĉi 'okaza'
[okaz.0a]
en:
1.  â†
[okaz.0a.situacia]
en:
Ŝuldata al okazo1, situacia (kaj eble tial neregula, nesistema, escepta): ofte oni tamen faras okazan um-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas [32]; okaza komplimento ne iras al testamento (ne rajtigas je heredaĵo) PrV ; notu la distingon inter ofero ĉiutaga kaj deviga ... disde la ofero okaza kiun oni realigadis por grac-obteni aŭ pardonpeti aŭ rebonigi [33]. VD:porokaza
2.  â†
[okaz.0a.hazarda]
en:
hazarda ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde, per la vojo de amasiĝado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj [34]; kvankam li silentas, || okazaj vortoj tamen al mi montris, || ke... [35].
31. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, okaz'a
32. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Novaj UM-vortoj
33. Klemento el Romo, trad. A. Zecchin kaj L. Mantaut: Letero al la korintanoj, Torina UECI-Sekcio. 1998. III, noto 27
34. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
35. Goethe, trad. Zamenhof: Ifigenio en TaÅ­rido, 1:2
angle:
accidental, chance 1. occasional
beloruse:
выпадковы
bretone:
degouezhel
ĉeĥe:
nahodilý, náhodný, příležitostný
france:
accidentel (occasionnel), occasionnel, sporadique
germane:
gelegentlich, zufällig
hispane:
ocasional
hungare:
eseti, alkalmi, alkalomszerű, véletlen
nederlande:
toevallig, incidenteel
pole:
okazyjny, okolicznościowy, przygodny
portugale:
ocasional
ruse:
случайный 1. ситуативный, разовый, единичный, окказиональный
slovake:
náhodný, príležitostný

okaze

serĉi 'okaze'
[okaz.0e]
en:
1.  â†
[okaz.0e.situacie]
en:
En tia okazo, ĉe la okazo; konforme al specifa aŭ al la kuranta situacio: mi okaze uzos vian afablan permeson; la boneco de la juna kastelmastrino estis tiel agema, ke ĝi sin turnis ne nur al homoj sed okaze eĉ al bestoj [36].
2.  â†
[okaz.0e.hazarde]
en:
(arkaismo) Hazarde: li eniris okaze en la saman gastejon, kie oni ŝtelis al lia frato la tableton [37]. sistemo da sonoj, kiu konstruiĝis okaze kaj senkonscie [38].
36. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
37. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo „kovru vin“, la orazeno kaj bastono el sako
38. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
angle:
by chance 1. occasionally, in that case
beloruse:
1. у гэтым выпадку, у такім выпадку 2. выпадкова
bretone:
1. diwar zegouezh 2. dre zarvoud, dre zegouezh
ĉeĥe:
příležitostně
france:
occasionnellement, à l'occasion
germane:
1. bei dieser Gelegenheit, angelegentlich, während 2. zufällig
hungare:
1. alkalom adtán, adott esetben 2. véletlenül
nederlande:
toevallig, bij gelegenheid van, tijdens
pole:
okazyjnie, przypadkowo
ruse:
1. при случае, в таком случае 2. случайно
slovake:
príležitostne

okaze de  â†

serĉi 'okaze de'
[okaz.0ede]
en:
(prepoziciaĵo)
[okaz.0ede.kiam]
en:
Dum parto de, hazarde aŭ laŭcele ĉe la okazo de: okaze de tio, mi deklaros, ke...; oni iluminaciis okaze de la nacia festo; okaze de la festo de Schleyer ni telegrafe sendu al li en la nomo de la tuta esperantistaro nian koran gratulon [39]; tiun ĉi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj VivZam .
39. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen, 1911
angle:
in case of
beloruse:
у выпадку (чагосьці)
bretone:
da geñver
ĉeĥe:
u příležitosti
france:
à l'occasion de, en cas de
germane:
anlässlich
hungare:
alkalmából
pole:
z okazji
ruse:
в случае (предлог), по случаю
slovake:
pri príležitosti

okazaĵo  â†

serĉi 'okazaĵo'
[okaz.0ajxo]
en:
1.  â†
[okaz.0ajxo.KOMUNE]
en:
Okazo1: ĉu tia cirkonstanco ne fariĝus la kaŭzo de okazaĵoj, kiuj kompromitus antaŭ la publiko mian magazenon Marta ? la lokaj gazetoj havas rubrikon pri la ĉefaj kulturaj okazaĵoj, inkluzive prelegojn kaj aliajn aranĝojn en kulturaj societoj [40]; ni provu […] rekunmeti la sinsekvon de la okazaĵoj [41].
2.  â†
[okaz.0ajxo.hazardo]
en:
(arkaismo) Hazardo1: ni baldaŭ vidos, ke la „leĝo de la akcento“ eĉ ne estas ia misteraĵo, kaj tio, en kio ni serĉis ian leĝon naturan, estas simpla okazaĵo, kiu kun la esenco kaj spirito de la lingvoj havas nenion komunan [42].
SUB:okazantaĵo, okazintaĵo, okazontaĵo
40. I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974
41. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉap. 17a
42. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo n-ro 72A, La Esperantisto, 1891.
angle:
happening, occurence, incident
beloruse:
выпадковасьць
bretone:
degouezhadenn
france:
événement, évènement
germane:
2. Zufallsereignis
hungare:
esemény, történés
nederlande:
gebeurtenis, toevalligheid
pole:
wydarzenie
rumane:
eveniment
ruse:
1. происшествие, событие 2. случайность

okazintaĵo  â†

serĉi 'okazintaĵo'
[okaz.0intajxo]
en:
[okaz.0intajxo.KOMUNE]
en:
Okazo1 okazinta: post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Abraham, dirante: jen ankaŭ Milka naskis infanojn al via frato Naĥor [43]; se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintaĵo nokta, li eliru ekster la tendaron [44]; li rememoris la teruran okazintaĵon de la pasinta vespero [45]; la sorto, kiu ŝin trafis, tute ne estis ia sorto escepta, ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en ia stranga, neordinara okazintaĵo, en ia miriga katastrofo Marta .
france:
événement passé, évènement passé
germane:
Geschehnis

okazantaĵo  â†

serĉi 'okazantaĵo'
[okaz.0antajxo]
en:
(arkaismo)
[okaz.0antajxo.KOMUNE]
en:
Okazo1: tio (vizito de skulptisto) estis grava okazantaĵo, la urbo sciis pri tio [46]; neniu komprenis la signifon de la misteraj okazantaĵoj [47].
germane:
Geschehen, Ereignis

okazontaĵo  â†

serĉi 'okazontaĵo'
[okaz.0ontajxo]
en:
[okaz.0ontajxo.KOMUNE]
en:
Okazo1 estonta: anoncoj pri fakaj okazontaĵoj [48]; kaŝi, se eble, en la ĉambro de Nupta, kaj atendi okazontaĵojn [49].
48. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, Ekzercaro, §4.5.
49. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 8a
france:
événement à venir, évènement à venir
germane:
künftiges Ereignis

okazigi  â†

serĉi 'okazigi'
[okaz.0igi]
en:
(tr)
[okaz.0igi.KOMUNE]
en:
Kaŭzi, estokazi: la societo okazigis kongreson en la pasinta monato; tiu katastrofo okazigis la morton de tridek pasaĝeroj; la kunsidoj oficialaj okazigis interesan diskutadon VivZam ; grava parto de la esploroj baziĝas sur enketo, kiun la aŭtorino okazigis inter la esperantistoj [50]; la originalaj Olimpikaj Ludoj estis okazigitaj nude [51]. VD:kaŭzi
angle:
arrange, bring about, give rise to
beloruse:
выклікаць, спрычыніцца, арганізаваць, зладзіць
bretone:
degas (un darvoud), aozañ (un darvoud)
ĉeĥe:
konat, pořádat, uskutečnit, uspořádat, zapříčinit, způsobit
france:
causer (occasionner), donner lieu (à), occasionner, organiser
germane:
veranlassen, verursachen, herbeiführen, stattfinden lassen
hispane:
ocasionar, provocar (causar), organizar (un evento)
hungare:
megrendez, okoz, előidéz
nederlande:
doen plaatshebben, teweeg brengen, doen plaatsgrijpen
pole:
powodować, urządzić, zorganizować
rumane:
a sorta
ruse:
произвести, организовать, устроить, вызвать
slovake:
poriadať, spôsobiť, uskutočniť, zapríčiniť

ĉiuokaze, ĉiaokaze

serĉi 'ĉiuokaze'
serĉi 'ĉiaokaze'
[okaz.cxiu0e]
en:
1.
[okaz.cxiu0e.ajne]
en:
Ĉiel ajn, je ĉiu eventualo, en ĉiu okazo2: tio ĉiuokaze estas io, kion oni povas fidi [52]! sed ĉiaokaze, laŭ tio, kiom ni jam atingis, ni iradu [53].
Rim.: „Ĉiuokaze“ plej ofte estas uzata por indiki rezignon pri (supozeble malnecesa) ekzamenado de apartaj okazoj, anonci ignoradon de (supozeble malgravaj) detaloj por tiel transiri al nova temo: ĉiuokaze librojn devenantajn de tie eblas kalkuli per fingroj de la manoj sen helpo de la piedoj [54]; ĉiuokaze tio montras certan bonhavecon, diris nia patrino [55].
2.
[okaz.cxiu0e.sxanco]
en:
En ĉiu okazo3: [la ludgvidistoj] fajfas ĉiuokaze, kiam estas necese konigi sian decidon [56]; ĉiuokaze li rakontadis sian malsaniĝon.
52. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
53. La Nova Testamento, Filipianoj 3:16
54. Nikolao GUDSKOV: Ruza leporo kaj ĉiuj aliajMonato
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
56. Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972
angle:
1. in any case
france:
1. en tout cas 2. à chaque fois
germane:
1. jedenfalls 2. bei jeder Gelegenheit
ruse:
1. в любом случае, как бы там ни было 2. всякий раз, по любому поводу

laÅ­okaze

serĉi 'laŭokaze'
[okaz.laux0e]
en:
Jes aŭ ne depende de okazo, se estos okazo: la moralo estas nek kameleono nek mod-artikolo laŭplaĉe, laŭbezone kaj laŭokaze modifebla, forĵetebla aŭ restarigebla [57]; laŭokazaj laboristoj ofte ŝanĝas sian laborlokon, sekve sian loĝlokon [58].
57. Monato, Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia
58. Monato, Hori Jasuo: Lernantoj senesperaj
germane:
je nach Gelegenheit

en la okazo se, en la okazo ke, okaze ke  â†

serĉi 'en la okazo se'
serĉi 'en la okazo ke'
[okaz.en_la_0o_se]
en:
[okaz.enla0ose.ARG]
en:
(konjunkcio)
En tia cirkonstanco ke..., se1: en la okazo, se vi bezonos vortaron, vi trovos ĝin sur la breto; en la okazo se vi restos fidelaj, mi revokos vin [59]; en la okazo, ke ŝi ankoraŭ ne trafis Lemuelon, ŝi certe perdiĝos en tia urbego Iŝtar ; okaze ke la ĉeffrazo esprimas intencon aŭ decidon pri intenco, oni devas uzi la ordonan formon [60].
59. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 6a
60. [K. Kalocsay]: [Recenzo: Idoj de Orfeo], Literatura Mondo, 1924-07, p. 123a-124a
france:
au cas où, s'il se trouve que
ruse:
в случае, если

feliĉokaze  â†

serĉi 'feliĉokaze'
[okaz.felicx0e]
en:
[okaz.felicx0e.KOMUNE]
en:
Pro feliĉa okazo, pro favora cirkonstanco, bonŝance; feliĉe2: feliĉokaze alvenas la sinjoro patro kaj […] forpelis la hundojn [61].
61. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
france:
par bonheur, par chance
germane:
glücklicherweise

ĝustokaze

serĉi 'ĝustokaze'
[okaz.gxust0e]
en:
[okaz.gxust0e.KOMUNE]
en:
Sekve al la antaŭa diro, iel rilate al la temo...: – ĉu tio estas la sekvo de via konatiĝo kun la belulinoj graf... – ĝustokaze diru al mi, kian impreson vi ricevis de la konatiĝo [62]?
62. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
angle:
in that case
france:
à propos, justement (à propos)
hispane:
a propósito, por cierto

interokazaĵo, flankokazaĵo  â†

serĉi 'interokazaĵo'
serĉi 'flankokazaĵo'
[okaz.inter0ajxo]
en:
[okaz.inter0ajxo.KOMUNE]
en:
Aparta malgrava okazo, plejofte malhelpa, kiu neatendite intervenas en cirkonstancaro. VD:incidento, interveni, peripetio
angle:
incident
france:
incident
germane:
Ungelegenheit, Zwischenfall
hispane:
incidente
hungare:
közbejött esemény
pole:
incydent
rumane:
incident
ruse:
происшествие

kunokazeco  â†

serĉi 'kunokazeco'
[okaz.kun0eco]
en:
[okaz.kun0eco.KOMUNE]
en:
=koincido
angle:
coincidence
bretone:
kendegouezh
france:
coïncidence
hispane:
coincidencia
hungare:
egybeesés
pole:
zbieg okoliczności

limokazo PIV2  â†

serĉi 'limokazo'
[okaz.lim0o]
en:
[okaz.lim0o.KOMUNE]
en:
Okazo2, situanta ĉe la limo inter la efikzonoj de alternativaj reguloj, leĝoj kaj simile, el kiuj jen unu, jen alian oni povas apliki: kunskriboj de O-vortoj kaj A-vortoj estas limokazoj inter apartaj kaj kunmetitaj vortoj [63]; estas malfacile fari definitivan liston de la Esperantaj romanoj pro la relative multaj limokazoj [64].
Rim.: Notu, ke tiun vorton oni povas analizi „lim-okazo“ aŭ „limo-kazo“.
63. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Kunskriboj
64. E.Grimley Evans: Originalaj romanoj en Esperanto
angle:
borderline case
france:
cas extrême, cas limite
pole:
przypadek skrajny
ruse:
граничный случай, пограничный случай

porokaza  â†

serĉi 'porokaza'
[okaz.por0a]
en:
[okaz.por0a.KOMUNE]
en:
Aranĝita, farata speciale por iu individua okazo: malgravaj porokazaj versoj [65]; porokaza komisiono; ĉiu porokaza derivaĵo havas ŝancon leksemiĝi, almenaŭ por parto de la parolantaro [66]; la kroatia poŝto emisiis porokazan poŝtmarkon (t.e. poŝtmarkon pri la Universala Kongreso) [67]; kelkaj el inter la kunvenintoj aŭdigis porokazajn paroladojn, atentigante pri la vivanteco de la idearo de Korczak [68]; infan/vart/ist(/in)/o: persono, kiu vartas infanojn profesie en infanejo, aŭ porokaze en la hejmo kiam la gepatroj forestas HejmVort .
65. M. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, 1984
66. J. Lindstedt: Recenzo de Plena Analiza Gramatiko, [2011?]
67. Duafoje en Zagrebo, La Ondo de Esperanto, 2001:8-9
68. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Li semis bonon kaj belon
angle:
ad hoc
france:
ad hoc, de circonstance, occasionnel
germane:
aus Anlass
ruse:
на случай

aparta okazo

serĉi 'aparta okazo'
[okaz.aparta0o]
en:
SCIMAT Membro de klaso, aŭ subnocio de ĝenerala nocio, ial izolita por analizo, studo aŭ konsidero, prezentata kiel ekzemplo ktp: aparta okazo de la supra regulo estas la uzado de la artikolo anstataŭ la poseda adjektivo [69].
69. PAG, §76, Rim.II, pĝ. 90
angle:
particular case, special case
france:
cas particulier
ruse:
частный случай

elementa okazo  â†

serĉi 'elementa okazo'
[okaz.elementa0o]
en:
[okaz.elementa0o.MAT]
en:
MAT Unuelementa okazo 4: la probablo de okazo egalas al la sumo de la probabloj de la elementaj okazoj ĝin konsistigantaj.
Rim.: Oni foje nomas „elementa okazo“ la elementon mem.
angle:
outcome, simple event
beloruse:
элемэнтарная падзея
bretone:
darvoud elfennel
ĉeĥe:
elementární jev
france:
événement élémentaire, évènement élémentaire
germane:
Elementarereignis, elementares Ereignis
hispane:
evento simple, suceso elemental
hungare:
elemi esemény
pole:
zdarzenie elementarne
ruse:
элементарное событие
slovake:
elementárny jav

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
inter~aĵo, flank~aĵo: Mankas dua fontindiko.
inter~aĵo, flank~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kun~eco: Mankas dua fontindiko.
kun~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
lim~o : Mankas verkindiko en fonto.
elementa ~o: Mankas dua fontindiko.
elementa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.