Aldoni tradukojn al ReVo:

4merkat/o

merkato   Vikipedio

serĉi 'merkato'
[merkat.0o]
en:
[merkat.0o.EKON]
en:
EKON Stato de aĉetpovo kaj aĉetemo pri iu komercaĵo aŭ borsa valoro: la kotonmerkato; tiu varo havas vastan merkaton; serĉi al si novajn merkatojn; la ĉina bilomerkato funkcias kiel barometro de la ekonomio [1]; la multeco de varoj en la merkato puŝas homojn en materialismon [2]; kafo „solidara“ […] konsistigas malpli ol 1 % de la tuta kafomerkato [3]; la konkurenca forto de Usono en la monda eksporta merkato estis pli granda ol tiu de Eŭropo [4]; cigaredojn, kiuj kontrabande trafis la britan nigran merkaton, litovaj krimuloj disvastigas helpe de tie loĝantaj samlandanoj [5]; internacia merkatsistemo [6]; financa merkato (kie oni vendas valutojn) [7]; akcia merkato. TUT:ekonomio
Rim.: Merkato neniam signifas placon aŭ ejon. Kp bazaro.
1. Huang Tingsheng: La ĉina bilomerkato, Monato, jaro 2001a, numero 8a, p. 10a
2. Monato, Kanado
3. Monato, Komercismo
4. Monato, Roland Rotsaert: Eŭropa Unio: Eŭro unujara
5. Monato, Laimius Straznickas: Litovio ― Britio: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition
6. Monato, Komercismo
7. Monato, Roland Rotsaert: Eŭropa Unio: Eŭro unujara
angle:
[merkat.0o.RIM_EVI]
en:
market
beloruse:
рынак (як эканамічная катэгорыя)
ĉeĥe:
odbytiště, trh
france:
débouché commercial, marché
germane:
Markt
hispane:
mercado
hungare:
piac
nederlande:
markt (afzetgebied), afzetgebied
pole:
rynek (ekonom.)
portugale:
mercado (econ.)
ruse:
рынок (экономическое понятие)
slovake:
odbytište, trh

merkatisto  

serĉi 'merkatisto'
[merkat.0isto]
en:
[merkat.0isto.EKON]
en:
EKON Esploristo de merkatoj helpanta difini produktojn taŭgajn por aĉetantoj: duono de la laboro estas helpado por reklamistoj kaj merkatistoj [8]; grenmerkatisto lastan jaron asertis ke Francio facile povas produkti grenojn por nutri dekoble sian propran loĝantaron [9]; libermerkatistoj [10].
angle:
market researcher
france:
marketiste, mercatiste
germane:
Marktforscher
hispane:
analista de mercado

enmerkatigi  

serĉi 'enmerkatigi'
[merkat.en0igi]
en:
(tr)
[merkat.en0igi.EKON]
en:
EKON Surmerkatigi: malgranda firmao […] provis enmerkatigi kurson sur kompakta disko pri aviada lingvo [11]; malperfektaĵoj ekzistas nur en la enmerkatigo [12].
11. Monato, Garbhan MACAOIDH: Flugilhavaj vortoj
12. E. Georgiev: Aŭstrio: lando de ekologia kultivado, Monato, jaro 1997a, numero 9a, p. 19a
angle:
to bring to market
france:
commercialiser, lancer (un produit), mettre sur le marché
germane:
in den Markt bringen
hispane:
comercializar
nederlande:
commercialiseren, op de markt brengen
pole:
wprowadzać na rynek
ruse:
выпустить на рынок

surmerkatigi  

serĉi 'surmerkatigi'
[merkat.sur0igi]
en:
(tr)
[merkat.sur0igi.EKON]
en:
EKON Ekvendi novan produkton, aranĝante ĝian prireklamadon, liveradon, uzhelpon: eta kompanio, kiu surmerkatigis komputilan programon, kiu tuj tutmonde furoras, iĝas ege valora [13]; komputila tradukprogramo Atlas, surmerkatigita en 1984 [14]; oni senprokraste sendis skipojn da laboristoj por ekspluati la okron, kiu rapide estis surmerkatigita [15]; kiam la persona komputilo estis disvolvita kaj surmerkatigita en Usono, ĝi estis planita kaj programita por anglalingvanoj [16]. SIN:enmerkatigiVD:lanĉi
13. R. Rotsaert: Piramidaj investoj..., Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 24a
14. Monato, Perkomputila Tradukado: Universala Retlingvo
15. Monato, Robert Roze: Francio: Flagrantaj koloroj
16. Monato, Garbhan MacAoidh: Plurlingva tekstoprilaborado
angle:
to bring to market
ĉeĥe:
uvést na trh
france:
commercialiser, lancer (un produit), mettre sur le marché
germane:
auf den Markt bringen
hispane:
comercializar
nederlande:
commercialiseren, op de markt brengen
pole:
wprowadzać na rynek
ruse:
выпустить на рынок
slovake:
uviesť na trh

labormerkato Vikipedio

serĉi 'labormerkato'
[merkat.labor0o]
en:
[merkat.labor0o.EKON]
en:
EKON Momenta kaj loka stato de dungemo, senlaboreco, salajroj: elastaj labortempoj kreis en la lastaj dek jaroj pli flekseblan labormerkaton [17]; homoj, kiuj apartenas al komunumoj aliaj ol la tradiciaj kristanaj eklezioj, ofte spertas ekskludojn kaj rifuzojn en la labormerkato, eduko kaj aliaj vivokampoj [18]; la ceteraj EU-ŝtatoj, ŝajne, intencas plu rifuzi al „nov-landaj” laborprenantoj liberan aliron al ilia labormerkato, kvankam ĉi tiuj homoj devus ĝui samajn rajtojn [19].
17. E. Georgiev: Pli maljunaj, pli saĝaj..., Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 18a
18. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj
19. Monato, István Ertl: Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo
angle:
labor market
beloruse:
рынак працы
ĉeĥe:
pracovní trh, trh práce
france:
marché du travail
germane:
Arbeitsmarkt
hispane:
mercado de trabajo
nederlande:
arbeidsmarkt
pole:
rynek pracy
ruse:
рынок труда
slovake:
trh práce

nigra merkato Vikipedio

serĉi 'nigra merkato'
[merkat.nigra0o]
en:
[merkat.nigra0o.EKON]
en:
EKON Kontraŭleĝa merkato sen pago de vendimposto: ekzistas la mondo de la rapida mono, drogo-vendado, nigra merkato [20]; pro la nigra merkato de cigaredoj la brita buĝeto ĉiujare perdas ĉirkaŭ 2,5 miliardojn da pundoj [21]; kvankam bankoj limigas la kvanton de devizoj kunporteblaj, komercistoj trovas solvon kaj ŝanĝas valutojn ĉe la nigra merkato [22].
20. J. Schram: Re: Mortpuno, soc.culture.esperanto, 1998-04-20
21. Monato, Laimius Straznickas: Litovio ―Britio: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition
22. Monato, Henriel Fidilalao: Ĉine, ĉu ne?
angle:
black market
ĉeĥe:
pokoutní trh, černý trh
france:
marché noir
germane:
Schwarzmarkt
hispane:
mercado negro
nederlande:
zwarte markt
pole:
czarny rynek
slovake:
čierny trh

administraj notoj