Aldoni tradukojn al ReVo:

*korpus/o

*korpuso Vikipedio

serĉi 'korpuso'
[korpus.0o]
en:
1.  
[korpus.0o.MIL]
en:
MIL Plej ampleksa divido de armeo, konsistanta el pluraj divizioj (kaj havanta ĉiujn specojn de armiloj kaj armeaj servoj): dank' al ĉio ĉi la koncentrigo de la ĉefa korpuso iris tre rapide kaj la armeoj en la difinita tago venis al Pi-Bailos [1]; sepdek-ok, pleje ruinigitaj butikistoj, forpelitaj magistroj kaj skribistoj […], ĝi estas ja korpuso da bravuloj, […] ravaj homoj, mi al vi diras [2]; (figure) [ili] havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj ŝuldantoj BdV .
2.  
[korpus.0o.ordeno]
en:
POL Societo organizita kiel ordeno, kies membroj obeas regularon kaj uzas komunan insignon aŭ uniformon: studenta korpuso; la diplomatoj estas membroj de la loka viena diplomata korpuso, havas diplomatian imunecon kaj devas respekti la leĝojn de la gastlando [3].
3.  
[korpus.0o.LIN]
en:
LIN Plena (aŭ almenaŭ, sufiĉe reprezenta) kolekto da tekstoj pri iu temo, en iu lingvo, de iu aŭtoro, uzata kiel materialo de studo aŭ argumentado: la Proverbaro Esperanta […] konsistigas tre gravan parton de la teksta korpuso, kiun la aŭtorino esploris [4]; la traktato „Pri la sepoj“ […] troviĝas en la hipokrata korpuso [5]; la korpuso de eventualaj eteo-kipraj surskriboj estas ĉiuokaze limigita, kaj nombre (temas pri ne pli ol 15 tekstoj), kaj geografie (preskaŭ ĉiuj tekstoj venas de la regiono de Amathunta, apud la nuna Limasolo), kaj kronologie (la tekstoj estis skribitaj preskaŭ ĉiuj en la 4a jarcento [6]. VD:hapakso
angle:
1. corps 3. corpus
beloruse:
корпус
ĉeĥe:
celek, corpus, korpus, sbírka
france:
1. corps (d'armée) 3. corpus
germane:
1. Korps diplomata ~o: Diplomatenkorps 2. Corps 3. Korpus
hungare:
1. hadtest 3. forrásanyag, korpusz
itale:
1. corpo (mil.), arma (corpo) 3. corpus
nederlande:
1. legercorps, corps 3. corpus
pole:
1. korpus 3. korpus
portugale:
corpus, coletânea 1. corporação
rumane:
corp
ruse:
корпус
slovake:
celok, korpus, zbierka

administraj notoj