Aldoni tradukojn al ReVo:

1koridor/o PV

koridoro   Vikipedio

serĉi 'koridoro'
[korido.0o]
en:
1.  
[korido.0o.ARKI]
en:
ARKI Trairejo komunikiganta ĉambrojn de sama etaĝo, de sama apartamento: granda domo kun mallumaj koridoroj, malplenaj ĉambroj, kaj mirinde silenta [1]; li trapasis jam dekkelkon da ĉambroj kaj koridoroj [2]; ili rapide trapasas grandajn salonojn, malgrandajn ĉambrojn, malvastajn koridorojn [3]; en la fino de tiu ĉi koridoro estas kelo [4]; Ajla kondukis la vizitantojn unue tra la maldekstra koridoro, montrante al ili, unu post alia, dekkelke da belegaj ĉambroj [5].
2.
[korido.0o.FIG]
en:
(figure) Horizontala pasejo, nelarĝa longa spacparto, komunikiganta iojn: okcidente la delikataj sed nudaj deklivoj de Libiaj montoj, oriente krutaj kaj fenditaj arabiaj ŝtonegoj estas muroj de ĉi tiu koridoro, sur kies fundo fluas Nilo [6].
a)  
[korido.0o.galerio]
en:
ARKI(evitinde) Galerio1: korto ĉirkaŭita per koridoro apogita sur kolonoj [7].
b)  
[korido.0o.TRA]
en:
TRA Veturkoridoro: la kamiono veturis en la malrapida koridoro; kvarkoridora ŝoseo; devigante la ŝoforon denove bremsi kaj ŝanĝi koridoron [8]; tramoj veturas ofte laŭ propraj koridoroj kaj ne estas malhelpataj de aŭtoj [9].
c)  
[korido.0o.AVI]
en:
AVI Flugkoridoro: la aviadiloj flugis en la koridoroj je kvin niveloj [10].
d)  
[korido.0o.GEOL]
en:
GEOL Pli-malpli horizontala irejo subtera: laŭ la pariza maniero ni elfosus en du-tri lokoj de Mjasnickaja-strato ŝaktojn, el ĉi tie ni per varmigitaj fermitaj koridoroj farus nian subteran ofensivon! Metrop ; kiam vi venos sur la fundon de la arbo, vi troviĝos en longa koridoro [11]; la koridoroj de kaverno; ili elfosis novajn serpentumajn koridorojn el la pasejo kaj el sia turego [12]. SIN:tunelo
Rim. 1: Ŝakto estas vertikala, koridoro estas horizontala aŭ oblikva.
Rim. 2: Maltrafe (ĉar malestas nefermita flanko), sed obeante la modelon angla-francan, la PIV-oj rekomendas por ĉi tiu senco la vorton galerio6. [Sergio Pokrovskij]
e)
[korido.0o.EKOL]
en:
EKOL Strio de tero, liganta naturterenojn, kiun bezonas sovaĝaj vegetaĵoj kaj bestoj por disvastiĝi.
f)
[korido.0o.POL]
en:
POL Strio de teritorio, kiu trairas la teritorion de alia ŝtato, ordinare por ebligi trairon al la maro: Rail Baltica estas parto de la internacia transporta koridoro North Sea-Baltic, kiu kunligos la landojn de Benelukso, Germanion, Pollandon kaj Litovion, kaj sekve Latvion, Estonion kaj Finnlandon [13]; en 2003 la tiamaj registaroj de la du landoj atingis interkonsenton pri markoridoro (interkonsento Drnovšek–Račan) [14].
angle:
1. corridor, hall, passageway 2.b lane 2.c air corridor 2.e wildlife corridor 2.f corridor
beloruse:
калідор
ĉeĥe:
chodba, koridor
france:
couloir 1. corridor 2.f corridor
germane:
1. Gang, Flur, Korridor, Durchgang, Diele 2.b Fahrspur 2.e Wildtierkorridor 2.f Korridor
hispane:
1. corredor, pasillo 2.b carril 2.f corredor
hungare:
1. folyosó 2.a tornác, kerengő, árkád 2.d tárna, vágat, járat 2.e élőfolyosó 2.f folyosó (politikai), korridor
itale:
1. corridoio 2. corridoio, passaggio 2.a corridoio, loggia, galleria (portico), portico 2.b corsia 2.c corridoio (aereo) 2.d cunicolo 2.e corridoio 2.f corridoio
nederlande:
1. corridor, gang 2.a galerij (ontr.) 2.b wegvak 2.c luchtcorridor 2.e corridor 2.f corridor
pole:
1. korytarz 2.b pas ruchu 2.c korytarz powietrzny 2.f korytarz
portugale:
1. corredor 2.f corredor
rumane:
1. coridor, culoar
ruse:
1. коридор 2.b ряд(автомобильного движения), полоса(движения) 2.c воздушный коридор 2.d горный коридор, подземный ход, штрек, штольня 2.f коридор
slovake:
chodba, kuloár, územný pás

flugkoridoro, aerkoridoro  

serĉi 'flugkoridoro'
serĉi 'aerkoridoro'
[korido.flug0o]
en:
[korido.flug0o.AVI]
en:
AVI Mallarĝa kaj malalta longa parto da aerspaco, disponigita al avio por flugi al ĝia celloko: ili krome decidis flugi laŭlonge de la federacia flugkoridoro „Victor 23“ [15]; kontraŭe al la surteraj vojoj al Berlino, ekzistis kontrakto pri la aerkoridoroj de Berlino, kiu garantiis al la aliancanoj ties liberan uzon [16].
france:
couloir aérien, voie aérienne
germane:
Luftkorridor
pole:
korytarz powietrzny

veturkoridoro  

serĉi 'veturkoridoro'
[korido.vetur0o]
en:
[korido.vetur0o.AUT]
en:
AUTTRA Ĉiu veturejo de ŝoseo kies unu aŭ ambaŭ flankoj estas markitaj per blanka aŭ flava linio, destinita por veturado de vico da aŭtomobiloj: Švejk elpuŝis kaj elportis lin el la veturkoridoro kaj trenis lin sur trotuaro direkte al la hejmo [17].
17. J. Hašek, trad. V. Váňa: La brava soldato Ŝvejk, 2001
ĉeĥe:
průjezd
france:
voie (partie de chaussée)
germane:
Fahrspur
pole:
pas ruchu
slovake:
prechod

administraj notoj