Aldoni tradukojn al ReVo:

*kontraÅ­PV

I.

*kontraÅ­  â†

serĉi 'kontraŭ'
[kontraux.0]
en:
Prepozicio montranta:
1.  â†
[kontraux.0.kie]
en:
Ion antaŭ iu persono aŭ objekto, de ĝi apartigita per libera interspaco: la urbdomo staras kontraŭ la katedralo; la du mimikistoj sidiĝis unu kontraŭ la dua FK ; li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis tiujn partojn unu kontraŭ la alia [1]; vilaĝoj kuŝas sur la dekstra kaj maldekstra bordo, unu kontraŭ la alia. VD:kontraŭflanke al, kontraŭvizaĝe al, rigarde al, vidalvide al
2.  â†
[kontraux.0.kompare]
en:
Personon aÅ­ objekton, kun kiu oni komparas alian: supereco de homo kontraÅ­ bruto ne ekzistas [2]; multigu vin miloble kontraÅ­ via nuna nombro [3]; tiuj popoloj vivas sub regado, kontraÅ­ kiu ili preferus la Turkan.
3.  â†
[kontraux.0.page]
en:
Objekton, por kiu oni ŝanĝas ion: Arabujo […] komercis kun vi, donante al vi ŝafidojn […] kontraŭ viaj komercaĵoj [4]; du kamaradoj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj [5]; kontraŭ dek svisaj frankoj mi sendas serion da aŭstraj poŝtmarkoj; ŝanĝi varojn kontraŭ varoj SIN:pro 2VD:anstataŭ, por
4.  â†
[kontraux.0.al]
en:
Personon aŭ objekton, al kiu estas direktata ago aŭ sento: ŝi eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo [6]; frapi sin kontraŭ muronZ ; levi la vizaĝon kontraŭ la plafonon Marta ; ŝi levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn Marta ; vi estas tro bona kontraŭ mi; ankaŭ ŝi ne estas indiferenta kontraŭ liZ ; kontraŭ neniu oni devas esti maljusta; esti favore agordita kontraŭ iu; kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li [7]; se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata [8]; malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo [9].
5.  â†
[kontraux.0.kuspe]
en:
Objekton, kies naturan pozicion, direkton aŭ tendencon oni inversigas: karesi kontraŭ la haroj PrV ; froteti [la katon] kontraŭ la haroj [10]; naĝi kontraŭ la fluo; agi kontraŭ la kutimoj, la leĝon; paroli kontraŭ sia penso, konscienco.
6.  â†
[kontraux.0.opone]
en:
Objekton aŭ personon, al kiu estas direktata malamika, malutila, malfavora aŭ malhelpa ago: kuracilo kontraŭ febro; panon vi donis al ili kontraŭ ilia malsato [11]; kontraŭ malfeliĉo baroj ne ekzistas; dubo gardas kontraŭ risko PrV ; li savis Danielon kontraŭ leonoj [12]; kion vi volas, ke mi faru kontraŭ tioZ ? diskuti pri la por kaj la kontraŭ; elpaŝi kontraŭ iun MT ; militi, ribeli, konspiri, komploti, iri, marŝi, batali, ekpafi kontraŭ iu(n); kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta PrV ; ŝi levas la bastonon kontraŭ lin [13]; kiu ne estas kontraŭ vi, estas kun vi; la komitato nenion havos (riproĉos) kontraŭ Svisujo [14]; lia agado indignigis ĉiujn kontraŭ li; gardu min Dio kontraŭ miaj amikoj, kontraŭ miaj malamikoj mi gardos min mem; kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo Hamlet ; mi levos kontraŭ vin nacion, kiu premos vin [15]; Kaino leviĝis kontraŭ sian fraton kaj mortigis lin [16]; kontraŭ ĉi tiun leĝon protestas la laboristaro; mi havas nenian plendon kontraŭ li Marta .
france:
1. en face de, face à 2. comparé à, face à (comparé à) 3. contre (en échange de), en échange de 4. envers, vers (direction) 5. contre (en opposition avec), en opposition avec 6. contre (défavorablement à)
germane:
1. gegenüber 2. gegenüber 3. gegen 4. gegen 5. gegen 6. gegen
hispane:
contra, enfrente de 1. frente a 2. en comparación con 3. por
hungare:
1. szemben 2. képest 3. ellenében 4. felé, irányában 5. ellenében 6. ellen
malaje:
2. tentang
nederlande:
1. tegen, tegenover 2. tegenover 3. tegen 4. tegen 5. tegen 6. tegen
pole:
przeciw, przeciwko, wbrew, wobec, anty-
portugale:
6. contra, em frente de, defronte de, em face de, para com, para, em troca de, em relação a, por
rumane:
contra, împotriva, anti-, in comparatie
ruse:
1. против, напротив 3. за, на (при обмене) 4. против 5. против 6. против
volapuke:
3. kota
II.
Vortero samsignifa:

kontraÅ­a

serĉi 'kontraŭa'
[kontraux.0a]
en:
1.  â†
[kontraux.0a.KOMUNE]
en:
Estanta kontraŭ iu aŭ io; mala, malfavora, malamika, malhelpa: kontraŭa direkto; kontraŭa signifo; kontraŭa flanko; kontraŭa propono; ni estas kontraŭaj al via projekto; al li ŝajnis, ke de l' kontraŭa balkono venas mirinda brilo DL ; se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni devus tion ĉi eviti [17]; iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj VivZam ; homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, komencis bari al ŝi la vojon Marta . VD:antagonismo, baro, kontraŭdiri, malhelpo, kontrasto, maleco, opozicio, kontraŭstari
2.
[kontraux.0a.MAT]
en:
MAT
a)  â†
[kontraux.0a.duonrekto]
en:
[18] (p.p. du duonrektoj) Kies origino estas ilia nura komuna punkto, kaj inkluzivataj de unu komuna rekto; alidire: ilia kunaĵo estas rekto: du kontraŭaj duonrektoj formas streĉitan angulon.
b)  â†
[kontraux.0a.triangulo]
en:
[19] (p.p. latero kaj vertico en triangulo) Tiaj, ke la vertico ne apartenas al la latero: streki tra vertico ortanton al la kontraŭa latero; latero kontraŭa je (aŭ: al) vertico; ĉiu mezortanto de regula triangulo dusekcas la kontraŭan angulon (la angulon, kies vertico estas kontraŭa al la konsiderata latero).
c)  â†
[kontraux.0a.kvarlatero]
en:
[20] (p.p. lateroj en kvarlatero) Sen komuna vertico: la kontraÅ­aj lateroj de paralelogramo estas paralelaj.
d)  â†
[kontraux.0a.kvaredro]
en:
[21] (p.p. faco kaj vertico en kvaredro) Tiaj, ke la vertico ne apartenas al la faco: streki tra vertico ortanton al la kontraÅ­a faco.
angle:
2.a opposite (half-line) 2.b opposite (side, vertex) 2.c opposite (side wrt side) 2.d opposite (face, vertex)
france:
1. contraire, opposé 2.a (demi-droite) opposée 2.b (côté) opposé (à un sommet), (sommet) opposé (à un ĉoté) 2.c (côté) opposé (à un autre côté) 2.d (face) opposée (à un sommet), (sommet) opposé (à une face)
germane:
2.a zueinander entgegengesetzt (-er Strahl) 2.b gegenüberliegend (-e Seite, Ecke) 2.c gegenüberliegend (-e Seite) 2.d gegenüberliegend (-e Seite, Ecke)
hispane:
1. opuesto, contrario, contraria, opouesta
hungare:
1. szemben lévő, szemközti, ellentétes, ellenkező, ellenző 2.a ellentétes (félegyenes) 2.b szemközti (oldal) 2.c ellentétes (oldal) 2.d szemközti (lap)
nederlande:
1. tegengesteld 2.b tegenoverliggend
pole:
1. sprzeczny, przeciwległy, przeciwny 2.a (półprosta) przeciwna 2.b (bok, wierzchołek) przeciwległy
rumane:
1. contrar, opus
ruse:
1. противоположный, противостоящий 2.a дополнительная (полупрямая) 2.b противолежащая (сторона, вершина) 2.c противоположная (сторона четырёхугольника) 2.d противолежащая (грань, вершина)

*kontraÅ­e  â†

serĉi 'kontraŭe'
[kontraux.0e]
en:
1.
[kontraux.0e.kie]
en:
Aliflanke, en inversa pozicio: la preĝejo staras ĉe la placo, kaj la urbdomo staras kontraŭe; la pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata je l' vespero DL .
2.  â†
[kontraux.0e.opone]
en:
Male, en inversa direkto, senco aŭ intenco: la vento blovis kontraŭen; mi tre bone fartas, ŝi kontraŭe estas ĉiam malsana; paroli kontraŭe de sia konscienco; la lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli unuformiĝis DL ; al li kontraŭe respondis Aĥilo piedorapida FK .
france:
1. en face 2. en revanche, par contre
germane:
1. gegenüber 2. dagegen
hispane:
1. contrariamente, frente a frente 2. en dirección contraria, al contriario, en contra
hungare:
1. szemben, ellentétes oldalon, szemközt 2. ellenben, ellentétesen
katalune:
2. al contrari
nederlande:
1. er tegenover ~en: in de andere richting 2. daarentegen
okcitane:
2. al contrari
pole:
naprzeciw, natomiast, przeciwnie, zaś
rumane:
contra, în timp ce, dimpotrivă, și
ruse:
напротив

kontraÅ­e al  â†

serĉi 'kontraŭe al'
[kontraux.0eal]
en:
(prepoziciaĵo)
[kontraux.0eal.KOMUNE]
en:
Kontraŭ2, kontraŭ6: fosojn fosis al mi la fieruloj, kontraŭe al Viaj leĝoj [22]; kontraŭe al tio, kion opinias la plenkreskuloj, la temoj familio, geedziĝo, seksa vivo kaj drogo okupas tre malgrandan rolon en la junulara vivo [23]. VD:kontraste al
france:
au contraire de
pole:
niezgodnie z, wbrew
rumane:
contrară directivei, cu toate că

kontraÅ­i  â†

serĉi 'kontraŭi'
[kontraux.0i]
en:
(x)
1.
[kontraux.0i.KOMUNE]
en:
Esti kontraŭa al: mi aŭdis Filonon kaj Oreston paroli […] ili absolute kontraŭas ĉion, kion Paŭlo faras [24]
2.
[kontraux.0i.age]
en:
Agi kontraŭ, malhelpi al, bari: mi pensis, ke tiu instruo kontraŭas feliĉon [25].
3.
[kontraux.0i.parole]
en:
KontraÅ­diri al: ne! kontraÅ­is la avino [26].
24. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
25. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
26. S. Engholm: Infanoj en Torento, 1934
angle:
against
france:
s'opposer à
germane:
1. dagegen sein 2. behindern 3. entgegnen
hispane:
estar en contra de
hungare:
1. szemben van, szemközt van 2. akadályoz, ellene van 3. ellentmond, ellene szól
nederlande:
1. ertegen zijn 2. verhinderen 3. tegenspreken
pole:
sprzeciwiać się
rumane:
obiecta, opune
ruse:
противостоять

kontraÅ­aĵo  â†

serĉi 'kontraŭaĵo'
[kontraux.0ajxo]
en:
[kontraux.0ajxo.KOMUNE]
en:
Kontraŭa cirkonstanco, kiu kontrastas kun alia aŭ kiu malhelpas ian planon: estas multaj kontraŭaĵoj en lia konduto; kiom da kontraŭaĵoj kaj ĉagrenoj povus esti evitataj, se en la turismo estus enkondukata internacia lingvo; la prefikso „mal“ signifas rektan kontraŭaĵon de la ideo FK ; Stetten estis rekte la kontraŭaĵo de sia amiko FK ; li travojaĝis la tutan mondon, por trovi [veran reĝidinon], sed ĉie troviĝis ia kontraŭaĵo [27].
france:
adversité, contradiction
germane:
Gegensatz, Hindernis
hispane:
adversidad, problema
pole:
bariera, przeszkoda, rygiel, zapora, zasuwka
rumane:
barieră, obstacol, bolț, baraj, șurub
ruse:
противоположности

kontraÅ­eco  â†

serĉi 'kontraŭeco'
[kontraux.0eco]
en:
[kontraux.0eco.KOMUNE]
en:
Kontrasto, granda diferenco, malakordo: akra kaj profunda kontraŭeco; pozicio […] en plena kontraŭeco kun la homa anatomio kaj kun la leĝoj de la egalpezo BdV ; venki kontraŭecon por trovi harmonion reciprokan [28]; konfesia kontraŭeco al la universalaj supereco kaj senerareco, kiun la papo atribuas al si [29]. VD:abismo, antipodo
28. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
29. Monato, Pastro Duilio MAGNANI: Fondi eklezion?
germane:
Gegensätzlichkeit
nederlande:
tegenstelling
pole:
przeciwieństwo
rumane:
contrar, opus
ruse:
противоположность, противоречие

kontraŭiĝi

serĉi 'kontraŭiĝi'
[kontraux.0igxi]
en:
(ntr)
[kontraux.0igxi.KOMUNE]
en:
Ekagi, reagi malfavore aŭ malhelpe al...: ne kontraŭiĝu al nia feliĉo! Revizoro
france:
s'élever contre
germane:
(sich) entgegen stellen
hispane:
oponerse
hungare:
ellenáll
nederlande:
niet akkoord gaan
pole:
przeciwstawiać się
rumane:
rezista, opune
ruse:
противостоять

kontraÅ­ulo  â†

serĉi 'kontraŭulo'
[kontraux.0ulo]
en:
[kontraux.0ulo.KOMUNE]
en:
Tiu, kiu kontraŭe staras, kontraŭe opinias, kontraŭe agas, en proceso, sporto, lukto...: [li] ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi FK ; kontraŭulo de fumado de tabako FK ; glavoj de potencaj kontraŭuloj Hamlet ; tiuj niaj principaj kontraŭuloj, kiuj antaŭ ne longe malŝate rigardis nin de alte, nun jam krias alarmon [30]; neniel timigitaj de la kontraŭuloj [31]; konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto [32].
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aÅ­gusto 1908
31. La Nova Testamento, Al la Filipanoj 1:28
32. La Nova Testamento, S. Mateo 5:25
france:
adversaire, opposant
germane:
Gegner
hispane:
adversario, contrario
hungare:
ellenfél
nederlande:
tegenstander
pole:
adwersarz, antagonista, oponent, rywal, przeciwnik
rumane:
duşman
ruse:
противник

nekontraÅ­ebla  â†

serĉi 'nekontraŭebla'
[kontraux.ne0ebla]
en:
[kontraux.ne0ebla.KOMUNE]
en:
Kiun oni ne povas kontraÅ­i, nekontraÅ­starebla, nerezistebla: la argumento de la frato estis por mi nekontraÅ­ebla [33].
33. M. K. Gandhi, trad. A Giridhar Rao: Eksperimentoj kun la Vero, 2001-2020
france:
impérieux, irrésistible
III.
Prefikso kun la sencoj de kontraÅ­ 5 kaj kontraÅ­ 6:
kontraŭstari (malcedi al) FK Ifigenio Hamlet ; [ĉu] per la kontraŭstaro ilin fini Hamlet ? kontraŭbatali (tr) [34] [35]; kontraŭmeti (tr) [36]; la ĉasisto akceptis la veton kaj kontraŭmetis sakon kun la sama kvanto da oro [37]; kontraŭparoli ion FK al iu; por ĉiu veneno ekzistas kontraŭveneno [38]; kontraŭveraĵo [39]; kontraŭvole FK EE Ifigenio .
34. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aÅ­gusto 1910
35. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aÅ­gusto 1912
36. La Nova Testamento, Mateo 10:35
37. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
38. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:12
34. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aÅ­gusto 1910
35. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aÅ­gusto 1912
36. La Nova Testamento, Mateo 10:35
37. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
38. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:12

administraj notoj

pri ~a 2.:
        Mi ne trovis auxtoritatan fonton por cxiu termino,
        nek tradukojn por subsnc ~.0a.kvaredro (sed supozas,
        ke la tradukoj por ~.0a.triangulo validas).
        Kabe konas ankaux "~aj anguloj de multlatero" (cxe
        "diagonalo").
        PIV1 donas la ekz-on "kontrauxa antauxsigno" kiel
        matematikan, sed "antauxsigno" ne havas matematikan
        difinon! Sub "bazo" gxi uzas "opona vertico", sed
        denove sen difino por "opona". MatVort estas pli
        klara: gxi tute ignoras "~a" kaj uzas "opozicia"...
        sed tio sxokas, konsiderante la nure politikan sencon
        de "opozicio".
        Sxajnas al mi, ke "kontrauxa" estas bona termino,
        rekte komprenebla tra gxia nefaka senco ("~a latero"
        similas al "~a trotuaro").
        [MB]
      
~: Mankas verkindiko en fonto.