Aldoni tradukojn al ReVo:

*kom/o

*komo   Vikipedio

serĉi 'komo'
[kom.0o]
en:
TIPGRA Interpunkcia signo (,) indikanta, ke oni devas apartigi partojn de propozicio aŭ propoziciojn unu de la alia, intermetante tre mallongan paŭzon: ha, li remalkovris komojn kaj punktojn, sed ankoraŭ ne la majusklon [1].
Rim.: Komon oni uzas: 1°) post vortoj de alparolo: Dio, helpu min!; 2°) antaŭ kaj post apozicio: Parizo, la urbo de la lumo, estis malluma; 3°) por apartigi samspecajn frazelementojn ne ligitajn per konjunkcio: Petro, Paŭlo kaj Karlo estas amikoj; 4°) post antaŭmetitaj particip-adverboj: Trovinte pomon, mi ĝin manĝis; 5°) post adjektivaj predikativoj antaŭmetitaj: plenplena de homoj, la salono havis sufokan aeron; 6°) antaŭ postmetitaj particip-adjektivoj, kiam ili havas plurajn komplementojn; se ili estas intermetitaj, oni metas ilin inter du komojn: la kastelon, forbruligitan de la turkoj, oni rekonstruis; 7°) inter plurajn frazelementojn starantajn inter la subjekto kaj la predikato: fine, mia amiko, ne sen grandaj malfacilaĵoj, finis sian taskon; 8°) inter kunorditaj propozicioj: mi vokis lin, sed li ne venis; 9°) por apartigi suborditajn propoziciojn disde la ĉefpropozicio: mi vidis, ke li venas; min ĝenas la bruo, kiun vi faras; 10°) en la matematiko, por apartigi la entjerojn disde la decimalaj frakcioj: 3,14 (tri komo unu kvar).
1. Christian Declerck: Dua kvaropo, sproniva kiel la unua, Monato, jaro 1994a, numero 4a, p. 22a
angle:
comma
beloruse:
коска
ĉeĥe:
čárka
france:
virgule
germane:
Komma, Beistrich
katalune:
coma
nederlande:
komma
pole:
przecinek
portugale:
vírgula
ruse:
запятая
slovake:
čiarka

*punktokomo [2]   Vikipedio

serĉi 'punktokomo'
[kom.punkto0o]
en:
TIPGRA Interpunkcia signo (;) indikanta iom pli longan paŭzon ol komo inter partoj de frazo: ĉe mia brita klavaro la punktokomo estas sub mia dekstra etfingro, do mi ne devas movi la manon [3]; vi ludas; mi vin petas, batu forte; mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojnZ .
Rim.: Cetere la uzo de punktokomo ne estas strikte fiksebla; gi dependas de la okaza neceso evidentigi pli klare la konstruon de la frazo, kaj eĉ de individuaj kutimoj.
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, punkt'o'kom'
3. Edmund Grimley Evans: Uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, jaro 2000a, numero 2a, p. 20a
angle:
semicolon
beloruse:
кропка з коскай
ĉeĥe:
středník
france:
point-virgule
germane:
Semikolon, Strichpunkt
katalune:
punt i coma
nederlande:
puntkomma, kommapunt
pole:
średnik
portugale:
ponto-e-vírgula
ruse:
точка с запятой
slovake:
bodkočiarka

administraj notoj

punkto~o : Mankas verkindiko en fonto.