Aldoni tradukojn al ReVo:

kataliz/i PIV1

katalizi

serĉi 'katalizi'
[kataliz.0i]
en:
(tr)
1.  
[kataliz.0i.KEM]
en:
KEM (pri substanco) Faciligi ĥemian ŝanĝon, ne estante mem ŝanĝita: fruan kernosintezon helpis ― katalizis ― la ĉeesto de ŝarĝoportaj pezaj partikloj [1].
2.  
[kataliz.0i.FIG]
en:
(figure) Vigligi, instigi: la Manifesto de Prago katalizis senteblan pliaktiviĝon en UEA [2].
1. Don Harlow: Astronomio, 2007-05-26
2. UEA: Lee Chong-yeong ne plu inter ni, Gazetaraj Komunikoj, 2008-07-04
france:
catalyser
germane:
katalysieren
hungare:
katalizál
nederlande:
katalyseren
pole:
katalizę przeprowadzać, katalizować
rumane:
cataliza efectua

katalizo, katalizado   Vikipedio

serĉi 'katalizo'
serĉi 'katalizado'
[kataliz.0o]
en:
[kataliz.0o.KEM]
en:
KEM Reakcio pelata de katalizilo: la vivo estas ... ĥemia fenomeno, kies fundamentaj meĥanismoj estas polimerizado kaj katalizo [3].
3. G. Lagrange: La Vivo, Sennacieca Revuo, 1965
ĉeĥe:
katalýza
france:
catalyse
germane:
Katalyse
hungare:
katalízis
nederlande:
katalyse
pole:
kataliza
rumane:
cataliză
slovake:
katalýza

katalizanto  

serĉi 'katalizanto'
[kataliz.0anto]
en:
[kataliz.0anto.KEM]
en:
Katalizilo: enzimoj kaj aliaj katalizantoj [4].
4. Vikipedio, artikolo „katalo“, 2008-10-22
ĉeĥe:
katalyzátor
france:
catalyseur
germane:
Katalysator
hungare:
katalizátor
nederlande:
katalysator
pole:
katalizator
rumane:
catalizator
slovake:
katalyzátor

katalizilo   Vikipedio

serĉi 'katalizilo'
[kataliz.0ilo]
en:
[kataliz.0ilo.KEM]
en:
KEM Substanco kiu katalizas, vigligante reakcion: la plimulto de la solidaj kataliziloj estas metalo aŭ oksido, sulfido aŭ halogenido de metalo aŭ duonmetaloj [5]; (figure) la „Bronza soldato” en la centro de Talino ne vere estis la ĉefa kaŭzo de la krizo, sed nur katalizilo [6].
5. Vikipedio, artikolo „katalizilo“, 2008-07-08
6. Monato, Kalle Kniivilä: Monumenta krizo, 2007
ĉeĥe:
katalyzátor
france:
catalyseur
germane:
Katalysator
hungare:
katalizátor
nederlande:
katalysator
pole:
katalizator
rumane:
catalizator
slovake:
katalyzátor

administraj notoj