Aldoni tradukojn al ReVo:

katabol/o PIV1

katabolo   Vikipedio

serĉi 'katabolo'
[katabol.0o]
en:
[katabol.0o.FIZL]
en:
FIZL Ĉia bioĥemia procezo, kiu disigas malsimplajn substancojn al pli simplaj kaj produktas energion en vivaĵoj, kontraste al anabolo: lipidoj, per katabolo, povas esti fonto de energio por la homa organismo [1]; la ciklo de Krebs ... estas centra parto de la elĉerpado de energio el nutraĵoj per la katabolo de karbonhidratoj, lipidoj kaj proteinoj [2].
1. E. Bojaĝieva: Lipida metabolo: kolesterolo, IKU Florenco, 2006
2. Vikipedio, ciklo de Krebs, 2009-12-29
angle:
catabolism
beloruse:
катабалізм
ĉeĥe:
katabolizmus
france:
catabolisme
katalune:
catabolisme
pole:
katabolizm
rumane:
catabolism
slovake:
katabolizmus

administraj notoj