Aldoni tradukojn al ReVo:

eĝ/o PV

eĝo  â†

serĉi 'eĝo'
[egx.0o]
en:
1.  â†
[egx.0o.GEOG]
en:
GEOG Longforma akraĵo; kresto: eĝo de klingo; ili perdiĝis de nia vido, post eĝo [1]; [ili] observis la lastan eĝon al la supro [2]; ŝtonoj […] kavigitaj tiamaniere, kvazaŭ de pratempoj la sabloŝtormo ŝlifus iliajn eĝojn [3].
2.
[egx.0o.MAT]
en:
MAT
a)  â†
[egx.0o.pluredro]
en:
[4] Streko aŭ parto de rekto, komuna al du apudaj edroj: la eĝojn de pluredro konsistigas ĉiuj lateroj de ĝiaj facoj; la eĝoj de triedro estas tri duonrektoj, tiu de duedro estas rekto.
b)  â†
[egx.0o.grafeo]
en:
KompLeks VD:grafeo, rando, incida, najbara.
Rim.: La termino troviĝas kun ĉi tiu grafe-rilata senco ankaŭ en MatVort , sed nur en klarigaj parentezoj. Tiu verko ordinare uzas „streko“ ĉi-sence. Notindas, ke multaj naciaj lingvoj uzas malsaman terminon por eĝo de orientita aŭ neorientita grafo. Tio ne aspektas utila, ĉar sufiĉas aldoni taŭgan adjektivon en la maloftaj okazoj, kiam distingo estas bezonata, ekz-e: direkta aŭ sendirekta eĝo KompLeks .
1. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
2. Monato, Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 29
angle:
2.a edge 2.b edge, arc (of a graph)
france:
1. arête (ligne, crête) 2.a arête (d'un polyèdre) 2.b arête (d'un graphe), arc (d'un graphe)
germane:
1. Grat, Kamm, Kante 2.a Kante, Schneide 2.b Kante, Strecke, Bogen
hispane:
1. arista, borde, cresta, filo, canto 2.a arista (de un poliedro) 2.b arista (de un grafo), arco (de un grafo)
hungare:
1. gerinc 2.a él (poliéderé) 2.b él (gráfé)
pole:
2.a krawędź (wielościanu) 2.b krawędź (grafu), łuk (grafu)
portugale:
2.a aresta
ruse:
1. гребень (горы, холма), хребет (горы) 2.a ребро (многогранника) 2.b ребро (графа), дуга (графа)

n-opeĝa  â†

serĉi 'n-opeĝa'
[egx.nop0a]
en:
MAT
(p.p. grafeo `(bb E,U)`) Tia, ke la sama eĝo aperas maksimume `n`-foje en `U`: unuopeĝa grafeo estas identigebla kun interna rilato en `bb E`; pluropeĝa grafeo (`n gt 1`).
Rim.: Ni ne trovis aŭtoritatan fonton por tiu termino. En KompLeks troviĝas „unuobla grafeo“, sed ŝajnas tamen, ke la de ni proponita termino estas logika, ja tiaj grafeoj karakteriziĝas per tio, ke iliaj eĝoj povas esti maksimume `n`-opaj, en la senco, ke inter du verticoj estas maksimume `n` „paralelaj“ eĝoj. Alternativo estas paŭsi la internaciajn formojn per kunmetaĵo de la tipo n-grafeo. Bedaŭrinde la modelo „`n`-X-o“ havas du eblajn interpretojn: „objekto kun `n` X-oj“ ( `n`-latero, `n`-edro ) aŭ „X-o iel karakterizata per `n`“ ( `n`-opo ). Pli ĝene estas, ke la plej uzata formo estas „1-grafeo“, kiu sonas maloportune en elparolata frazo. Do entute la adjektiva formo ŝajnas utila.
france:
n-(graphe) unuop~a grafeo: 1-graphe
hispane:
n-(grafo) unuop~a grafeo: 1-grafo
hungare:
n-(gráf) unuop~a grafeo: 1-gráf

administraj notoj

n-op~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.