Aldoni tradukojn al ReVo:

cens/i

censo

serĉi 'censo'
[cens.0o]
en:
1.  
[cens.0o.financa]
en:
HISEKON Registrado de la havaĵo de la civitanoj de iu lando: laŭ oficialaj ciferoj de la brita censo de la jaro 2011 preskaŭ 250 000 homoj loĝantaj en la ĉefurbo Londono posedas duan domon [1]. VD:inventari
2.  
[cens.0o.popolnombrado]
en:
POL Popolnombrado: en Albanio oni okazigos censon de la loĝantaro, konforme al la direktivoj de Eŭropa Unio [2]; post la finiĝo de la procezo de censo de la loĝantaro, kiu okazis ĉi-printempe, estos pli fidindaj ciferoj [3]; 53 % de la homoj deklaris sin kristanaj (kompare kun 59 % en la samjara pli ampleksa censo) [4]; la subvencioj baziĝis sur censo el julio 2011 kaj spegulis la nombron de la anoj de etnaj minoritatoj [5].
1. Monato, Lenio Marobin: Homoj kromdomaj
2. Monato, Bardhyl Selimi: Pri la censo maljusta senso
3. Monato, Bardhyl Selimi: Facilas investi
4. Monato, Paul Gubbins: Kredu je la nekredantoj!
5. Monato, Julius Hauser: Censo sensenca ... aŭ ĉu?
ĉeĥe:
statistika, sčítání lidu
germane:
Zensus 1. Census 2. Volkszählung
hebree:
מפקד אוכלוסין
itale:
censo
nederlande:
belastbaar vermogen
slovake:
cenzus, sčítanie

censisto

serĉi 'censisto'
[cens.0isto]
en:
EKONPOL Oficisto, taskigita por censo: iu el la roloj kaj taskoj de la imperiestro estis la censado, kiel plej alta censisto de la imperio, Tiberio faris kaj aplikis leĝojn por: kontrolo, fare de la Senato, de la provizado de la nutraĵoj, limigi la lukson pri meblaro, limigi la elspezadon en cirkaj ludoj kaj aliaj spektakloj […] [6].
ĉeĥe:
censor, cenzor
france:
inventoriste
germane:
Censor
itale:
censitore
nederlande:
censor
slovake:
štatistik

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.