Aldoni tradukojn al ReVo:

1bateri/o

baterio

serĉi 'baterio'
[bateri.0o]
en:
1.
[bateri.0o.MIL]
en:
MIL Artileria grupo kun sia ilaro, konsistanta el kelkaj kanonoj: por artilerie plifortigi kampanjajn regimentojn 43 fortaj kaj 11 malfortaj baterioj delokiĝis [1]; dragonoj de la brigado […] ne kapablis bridi siajn ĉevalojn kaj daŭrigis sian sturmon kontraŭ la franca „Dika Baterio“ [2]; (figure) nenia lukso, krom tuta baterio da komputiloj – liaj fenestroj al la mondo[3].
2.
[bateri.0o.ELE]
en:
ELE Grupo da elektraj generatoroj: fiksu ĝin al la baterio de via diĝita telefonaparato [4]; la litio-feraj baterioj vivos 5 jarojn [5]; plumbo-acida baterio en unu ĉelo [6]; ŝargi la baterion de elektraj veturiloj [7]; dum bremsado la baterioj estas ŝargataj [8]; necesas reŝargi la baterion ĉiutage [9]; sunbateria brakhorloĝo [10]; li havis en sia korpo du artefaritajn pumpilojn ligitajn al baterioj, kiuj pumpadis sangon tra la vejnoj kaj arterioj [11].
Rim.: Pilojn kaj akumulatorojn oni grupigas serie, por ricevi pli grandan elektromovan forton, aŭ paralele, por ricevi pli intensan kurenton.
VD:akumulatoro, kondensatoro, pilo.
1. Vikipedio, Batalo apud Verdun
2. Vikipedio, Batalo de Waterloo
3. Anne Tilmont: Arthur C. Clarke, kosmopolita civitano kun okulo al la universo, Monato, jaro 1998a, numero 4a, p. 9a
4. -: Nova! Signal-fortigilo de Big Planet, Monato, jaro 2002a, numero 5a, p. 32a
5. Monato, Walter Klag: Elektra buso protektu la medion
6. PDF Elektromobileco kaj Esperanto - kaest2018.ikso.net
7. Monato, Ivo Durwael: Magia tapiŝo
8. Monato, Walter Klag: Elektra buso protektu la medion
9. Monato, Paŭl Peeraerts: Inteligenta poŝamiko
10. Monato, Tempo: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo
11. Monato, Julius Hauser: Korpo sen koro
angle:
1. battery 2. battery
beloruse:
батарэя
ĉeĥe:
baterie
france:
1. batterie (artillerie) 2. batterie (piles, accus,...)
germane:
1. Batterie, Geschützbatterie 2. Batterie, Akku
hebree:
סוֹלְלָה
hispane:
batería
hungare:
1. üteg 2. telep (elektromos)
itale:
batteria
katalune:
bateria
nederlande:
1. batterij 2. batterij
perse:
1. توپخانه، آتشبار 2. باتری
pole:
1. bateria 2. bateria
ruse:
батарея
slovake:
batéria
tibete:
སྐམ་གློག་

administraj notoj

pri ~o:
    Kontroli la tradukojn post vastigo de la difino. [MB]