Aldoni tradukojn al ReVo:

*akcent/i FK

akcenti  â†

serĉi 'akcenti'
[akcent.0i]
en:
(tr)
1.  â†
[akcent.0i.FON]
en:
FON Intensigi la voĉon sur unu silabo de vorto: ĝuste akcenti la vortojn; la silaboj akcentitaj ofte restadis senŝanĝaj, dum la tuta cetera parto de l’ vorto ŝanĝiĝadis [1]; pro kiu diabla kaŭzo devas havi Esperanto nur unu regulon pri akcentado [2]?
2.  â†
[akcent.0i.skandi]
en:
Klare kaj forte prononci ĉiujn silabojn de vorto por reliefigi ĝin: „unu el la plej feliĉaj!“ li ekkriis, malrapide elparolante ĉiun vorton kaj speciale akcentante [3]. VD:insisti, skandi1
3.  â†
[akcent.0i.KOMUNE]
en:
(komune) Emfazi: „mi donus la voĉon por mi mem,“ diris la mulo, […] „tamen mi ĉi fojon tion ne akcentus […]“ [4]; tiun ĉi ideon la novaj vortaroj akcentu tute klare en siaj antaŭparoloj, por eviti ĉian malkompreniĝon [5]; parolante antaŭ ĵurnalistoj […] li akcentis la gravecon de multlingveco [6]; estas bone akcenti la diferencon inter averaĝa kaj meza kurzo [7].
angle:
accent, accentuate, emphasize, stress
beloruse:
1. акцэнтаваць 2. акцэнтаваць, выдзяляць голасам, падкрэсьліваць
bretone:
1. pouezmouezhiañ, taolmouezhiañ
ĉeĥe:
akcentovat, klást důraz, potrpět si, zdůrazňovat
france:
accentuer
germane:
hervorheben 1. betonen 2. besonders betonen, akzentuieren
hebree:
מבטאים
hispane:
2. acentuar
hungare:
1. hangsúlyoz 2. hangsúlyoz, nyomatékosít
indonezie:
tekanmenekankan
nederlande:
1. beklemtonen, accentueren 2. benadrukken, beklemtonen 3. beklemtonen
pole:
akcentować
portugale:
acentuar 1. acentuar 2. enfatizar 3. enfatizar
ruse:
акцентировать, делать ударение
slovake:
akcentovať, klásť dôraz, zdôrazniť, zdôrazniť
svede:
2. betona

akcenta  â†

serĉi 'akcenta'
[akcent.0a]
en:
FONPOE
[akcent.0a.akcentita]
en:
(pri silabo) Portanta la akcenton 1: la Esperanta metriko severe tenas sin al la regula alterno de akcentaj kaj senakcentaj silaboj [8]; en Esperanto ĉiuj akcentaj silaboj estas longaj.
angle:
accented, emphasized, stressed
beloruse:
націскны
bretone:
pouezmouezhiet, taolmouezhiet
ĉeĥe:
přízvučný, zdůrazněný
france:
accentué, tonique (phon.)
germane:
betont, den Akzent tragend
hebree:
מודגש
hungare:
hangsúlyos
indonezie:
bertekanan, beraksen
nederlande:
beklemtoond, geaccentueerd
pole:
akcentowany
portugale:
acentuado, tônico
ruse:
ударный
slovake:
prízvučný, zdôraznený

*akcento  â†

serĉi 'akcento'
[akcent.0o]
en:
1.  â†
[akcent.0o.FON]
en:
FON Pliintensigo de voĉo sur difinita silabo de vorto: ankaŭ per la akcento kaj per malegala longeco de la vokaloj multaj lingvoj diferencas de nia lingvo [9]; la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo [10]; ellerni unu akcenton por ĉiuj vortoj estas mil fojojn pli facile, ol memori por ĉiu vorto apartan akcenton [11]; traktitaj estas ankaŭ kromakcentoj, distingaj paŭzetoj, duoblaj literoj, mallongigoj kaj elparolo de ne-esperantaj vortoj [12].
Rim.: Anstataŭ diri, ke la akcento estas sur iu silabo, oni ofte uzas vortfigurojn: „la akcento falas sur la silabo“, „frapas ĝin“, aŭ „la silabo portas la akcenton“.
2.  â†
[akcent.0o.klarprononco]
en:
Klara kaj forta prononco de la silaboj, por insisti pri ideo: diri kun akcento; „kiaj estas tiuj du pekoj?“ ‐ Moser, kun akcento: „patromortigo estas la nomo de unu, fratomortigo estas la nomo de la dua“ [13]. VD:emfazo, tono.
3.
[akcent.0o.akcxento]
en:
(arkaismo) Akĉento: ŝi salutis min kun mola, pura akcento FK ; subite ŝi ekaŭdis ies fortan malagrablan voĉon kun hebrea akcento FK ; vi revenu post perdo de via suda akcento [14].
angle:
accent, emphasis, stress
beloruse:
1. акцэнт, націск 2. акцэнтаваньне
bretone:
1. pouez-mouezh, taol-mouezh
ĉeĥe:
akcent, důraz, přízvuk, přízvuk
france:
accent (tonique, d'insistance)
germane:
1. Ton, Betonung, Akzent 2. deutliche Aussprache, Betonung
hebree:
מִבטָא
hispane:
acento
hungare:
nyomaték 1. hangsúly, nyomaték
indonezie:
aksen, tekanan
malaje:
1. loghat
nederlande:
1. accent, klemtoon 2. klemtoon, nadruk
pole:
akcent, nacisk 1. akcent
portugale:
acento 1. acento, acento tônico 2. ênfase
rumane:
accent
ruse:
ударение
slovake:
akcent, dôraz, dôraz, prízvuk; zdôraznenie
svede:
1. accent, tonvikt, betoning 2. betoning

duonakcenta  â†

serĉi 'duonakcenta'
[akcent.duon0a]
en:
POE
[akcent.duon0a.perdema]
en:
(pri silabo) Kies akcento 1, kvankam postulata de la ĝenerala regulo, povas malaperi pro apudeco kun alia akcenta silabo aŭ pro manko de senca graveco: duonakcenta vorto (vorto kun duonakcenta silabo); la unusilabaj vortoj estas senakcentaj, aŭ duonakcentaj (se ili havas akcenton sencan) [15]; se per apostrofado apudiĝas akcenta silabo kaj duonakcenta silabo, la duonakcenta transdonas sian akcenton al la antaŭa akcenta silabo kaj mem fariĝas tute senakcenta [16]. VD:enklitiko.
germane:
mit Nebenton, mit Nebenakzent
hungare:
félhangsúlyos
nederlande:
met nevenklemtoon, met nevenaccent
portugale:
subtônico

senakcenta, neakcenta  â†

serĉi 'senakcenta'
serĉi 'neakcenta'
[akcent.sen0a]
en:
FONPOE
[akcent.sen0a.ne_akcentita]
en:
(pri silabo) Ne portanta la akcenton 1: senakcenta vorto (vorto kun neniu akcenta silabo); kelkloke la akcentaj silaboj de vortoj trafas la neakcentajn poziciojn de la verso [17].
17. Monato, Alexander Shlafer: Plia sukceso de Jacques Yvart, 2010
angle:
unaccented, unstressed
beloruse:
ненаціскны
bretone:
dibouezmouezh
france:
atone (phon.), inaccentuée
germane:
unbetont, keinen Akzent tragend
hungare:
hangsúlytalan
nederlande:
onbeklemtoond
pole:
nieakcentowany, bezakcentowy
portugale:
átono
ruse:
безударный
slovake:
neprízvučný

laÅ­takcento

serĉi 'laŭtakcento'
[akcent.lauxt0o]
en:
[akcent.lauxt0o.FON]
en:
FON Akcento 1 realigata per plilaÅ­tigo de la akcentata silabo: la lingvoj rusa kaj angla uzas laÅ­takcenton.
bretone:
skiltr-mouezh
france:
accent d'intensité
germane:
Stärkebetonung, Druckakzent
hungare:
dinamikus hangsúly
nederlande:
sterkteaccent, dynamisch accent
pole:
akcent dynamiczny, akcent ekspiracyjny
portugale:
acento de intensidade
ruse:
силовое ударение, динамическое ударение, экспираторное ударение

tonakcento  â†

serĉi 'tonakcento'
[akcent.ton0o]
en:
[akcent.ton0o.FON]
en:
FON Akcento 1 efikanta per variado de la tonalto de la akcentata silabo: la malnovgreka lingvo uzas tonakcenton; la tradicia plurtona ortografio de greka lingvo enhavas kelkajn diakritajn signojn por montri tion kio originale estis la tonakcento de la antikva greka lingvo [18].
angle:
tonic accent, pitch accent
france:
accent de hauteur
germane:
Tonhöhenbetonung, Tonhöhenakzent, musikalischer Akzent
hungare:
zenei hangsúly
nederlande:
toonaccent
pole:
akcent toniczny
portugale:
acento de altura
ruse:
музыкальное ударение

ĉefakcento  â†

serĉi 'ĉefakcento'
[akcent.cxef0o]
en:
[akcent.cxef0o.POE]
en:
POE (en metro) Silabo, difinita per sia pozicio en la ritma skeleto, kaj kiu nepre devas esti akcenta; alidire: akcenta silabo, ĉe kiu la ŝvebo ne rajtas efiki: la rimo portas ĉefakcenton; tiuj ĉefakcentoj estas ĝenerale po du en unu verso: unu troviĝas je la fino, kaj la alia proksimume je la mezo de la verso [19].
angle:
main accent
beloruse:
моцны націск, апорны націск
france:
accent principal
germane:
Hauptton, Hauptbetonung, Hauptakzent
hungare:
főhangsúly
nederlande:
hoofdaccent
pole:
akcent główny
portugale:
acento principal
ruse:
сильное ударение

akcentperdo  â†

serĉi 'akcentperdo'
[akcent.0perdo]
en:
POE
[akcent.0perdo.metrika]
en:
Metrika licenco, pro kiu oni toleras, ke normale akcentata silabo perdu sian akcenton, kiam ĝi troviĝas en pozicio, kiun la ritma skeleto de la verso difinas senakcenta: akcentperdo estas kutima afero en duonakcentaj vortoj, sed ĝi foje okazas en aliaj; „al Ví, granda fónto de l'ámo kaj véro“ [20] (kvar amfibraĥoj: „granda“ estas tute senakcenta); sed la lastmanierajn akcentperdojn Zamenhof ... evidente rigardis eble pardoneblaj, sed pli-malpli pekaj licencoj [21].
20. L. L. Zamenhof: Preĝo sub la Verda Standardo
21. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 125a
germane:
Betonungsverlust, Akzentverlust
hebree:
אובדן מבטא
nederlande:
accentverlies
portugale:
perda de acento
ruse:
сверхсхемное ударение

ritma akcentado, ritma akcento  â†

serĉi 'ritma akcentado'
serĉi 'ritma akcento'
[akcent.ritma0ado]
en:
POE
[akcent.ritma0ado.metrika]
en:
Metrika licenco, pro kiu oni toleras, ke normale senakcenta silabo ricevu akcenton, kiam ĝi troviĝas en pozicio, kiun la ritma skeleto de la verso difinas akcenta: (skandante kvinjambon) „da kúraĝúloj káj avénturístoj“ Hamlet ; (por reliefigi la sencon) „pro embaráso, né pro málkonfído“ Ifigenio ; tiun akcenton oni nomas ritma, ĉar sen la ritmo ĝi ne ekzistus [22].
beloruse:
рытмічны націск
germane:
rhythmische Betonung, Rhythmusakzent
nederlande:
ritmisch accent
pole:
akcent rytmiczny
portugale:
acento rítmico
ruse:
ритмическое ударение

administraj notoj

laÅ­t~o: Mankas dua fontindiko.