*vid/i

*vidi

( tr)
1.
Senti1 per la okuloj, percepti la bildojn de objektoj: ni vidas per la okuloj [1]; li ne plu vidas (iĝis blinda); mi vidis lin fali; neniu okulo min vidu [2]; vi vidos la infanojn de viaj infanoj [3]; (figure) en sonĝo princinon mi vidis [4]; (figure) ke li ne vidu la tombon (ne mortu) [5]; (figure) ne vidama (rigardema) turismo enŝipigis nin [6]. VD:distingi, observi, rigardi
2.
Ĉeesti, konstati: kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj [7]; baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis [8]; mi vidas plezure, ke vi ne estas malsanaB ; oni neniam vidis tian arogantecon; kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona [9].
3.
Koni, kompreni: Dio vidas la fundon de nia koroB ; el la antaŭaj rimarkoj oni povas vidi mian opinion pri tio; mi ne povas vidi la signifon de tiuj vortoj; ĉu vi vidas nun nian eraron? Jakob vidis laŭ la vizaĝo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis hieraŭ [10].
4.
(iun) Renkonti, viziti, akcepti: sian dolĉan knabon ŝi estis vidonta post la manĝado, kaj por tio oni ŝin denove vokis [11]; petu lin reveni, mi ne havas nun la tempon vidi linPIV2 . VD:intervidiĝi, revido
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 24:15
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 128:6
4. L. L. Zamenhof: En sonĝo princinon mi vidis..., el Heine
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 49:9
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:21
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:2
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
afrikanse:
sien
albane:
shih
amhare:
ተመልከት
angle:
see
arabe:
شاهد
armene:
տեսնել
azerbajĝane:
görmək
beloruse:
бачыць
bengale:
দেখা
birme:
မြင်
bosne:
vidjeti
bulgare:
виждам, гледам
ĉeĥe:
vidět, vidět
dane:
se
estone:
vaata
eŭske:
ikusi
filipine:
tingnan
france:
voir
galege:
vexa
germane:
sehen
guĝarate:
જુઓ
haitie:
haŭse:
gani
hinde:
देखना
hispane:
ver
hungare:
lát
igbe:
ịhụ
indonezie:
melihat
irlande:
féach
islande:
sjá
japane:
見る
jave:
ndeleng
jide:
זען
jorube:
wo
kanare:
ನೋಡಿ
kartvele:
იხილეთ
katalune:
veure
kazaĥe:
көру
kimre:
gweld
kirgize:
көрүү
kmere:
សូមមើល
koree:
참조
korsike:
vidi
kose:
khangela
kroate:
vidjeti
kurde:
dîtin
latine:
video
latve:
sk
laŭe:
ເບິ່ງ
litove:
pamatyti
makedone:
види
malagase:
jereo
malaje:
lihat
malajalame:
കാണുക
malte:
tara
maorie:
kite
marate:
पहा
monge:
saib
mongole:
г үзнэ үү
nederlande:
zien
nepale:
हेर्नुहोस्
njanĝe:
onani
okcidentfrise:
sjen
panĝabe:
ਵੇਖੋ
paŝtue:
وګورئ
pole:
widzieć
portugale:
ver
ruande:
reba
ruse:
видеть
samoe:
vaʻai
sinde:
ڏسڻ
sinhale:
බලන්න
skotgaele:
fhaicinn
slovake:
chápať, ponímať, predstavovať si, vidieť
slovene:
glej
somale:
eeg
ŝone:
ona
sote:
bona
sunde:
tempo
svahile:
kuona
taĝike:
дидан
taje:
เห็น
tamile:
பார்க்க
tatare:
кара
telugue:
చూడండి
tibete:
མཐོང་
tokipone:
lukin
ukraine:
подивитися
urdue:
دیکھیں
uzbeke:
qarang
vjetname:
thấy
volapuke:
logön
zulue:
bheka

vido

1.
Vidado: je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero [12]; unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj PrV ; arbo ĉarma por la vido [13]; [ĝi] malaperis el nia vido [14]; je la unua vido tio ŝajne estis malbona moro [15]; baldaŭ ŝi […] malaperis el publika vido (vd percepto) [16]; ĉia lingvaĵo reprezentas la aŭtoran stilon, ties guston kaj internan vidon (vd vidpunkto, koncepto) de la priskribata temo [17].
2.
Vidpovo: la maljunulino, kiu havis malklaran vidon, ne rimarkis tion [18].
3.
(arkaismo) Aspekto: laŭ ŝia ekstera vido oni ne povis ŝin nomi maljunulino [19]; oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido PrV ; ĝi penis havi esprimon de seriozeco, kiu donis al ĝi vidon tre ridindan BdV .
afrikanse:
view
albane:
view
amhare:
እይታ
angle:
view 1. sight 2. sight 3. appearance
arabe:
رأي
armene:
դիտել
beloruse:
3. выгляд
bengale:
দেখুন
birme:
အမြင်
bosne:
pogledaj
ĉeĥe:
spatření, zrak
dane:
udsigt
estone:
vaade
eŭske:
ikuspegia
filipine:
pagtingin
france:
vue
galege:
vista
germane:
Sehen, Blick 2. Sehfähigkeit 3. Aussehen, Anblick
guĝarate:
દૃશ્ય
haitie:
View
hinde:
देखें
hispane:
1. vista 3. aspecto
hungare:
1. látás 3. kinézet
igbe:
ele
indonezie:
1. penglihatan 2. penglihatan 3. tampilpenampilan
irlande:
dearcadh
islande:
skoða
japane:
ビュー
jave:
tampilan
jorube:
wo
kanare:
ವೀಕ್ಷಿಸಿ
kartvele:
კალენდარი
katalune:
1. vista
kazaĥe:
көрініс
kimre:
barn
kirgize:
көрүнүш
kmere:
ទិដ្ឋភាព
koree:
보기
korsike:
vista
kose:
uluvo
kroate:
pogled
kurde:
dîtinî
latine:
visum
latve:
skats
laŭe:
ເບິ່ງ
litove:
vaizdas
makedone:
поглед
malaje:
pandangan
malajalame:
കാഴ്ച
malte:
fehma
maorie:
tiro
marate:
दृश्य
monge:
saib
mongole:
харах
nepale:
दृष्टि
njanĝe:
amaonera
okcidentfrise:
fisy
panĝabe:
ਝਲਕ
paŝtue:
محتویات
pole:
1. widok 2. wzrok 3. widok, wygląd
ruande:
reba
ruse:
3. вид
samoe:
vaaiga
sinde:
ڏسڻ
sinhale:
දැක්ම
skotgaele:
sealladh
slovake:
schopnosť vidieť, videnie 3. výzor
slovene:
pogled
somale:
aragtida
ŝone:
maonero
sote:
maikutlo a
sunde:
pintonan
svahile:
mtazamo
taĝike:
Бознигарии
taje:
มุมมอง
tamile:
பார்வை
tatare:
карау
telugue:
వీక్షణ
ukraine:
вид
urdue:
دیکھیں
uzbeke:
ko’rinish
vjetname:
xem
zulue:
buka

vidado

1.
Sentado de la objektoj per la okuloj: fenestroj, kiuj donas vidon sur la straton; el tiu domo oni ĝuas belan vidon; ne satiĝas la okulo de vidado, kaj ne pleniĝas la orelo de aŭdado [20]; (figure) profeto ŝanceliĝas de drinkaĵo, senkonsciiĝas de vino, […] eraras en la vidado, falpuŝiĝas ĉe la juĝa verdikto [21].
2.
Vidpovo: Isaak maljuniĝis kaj la vidado de liaj okuloj malakriĝis [22]; lia dekstra okulo tute perdos sian vidadon [23]; la princo streĉis la vidadon kaj aŭdadon, penante trapenetri la polvan muron [24]; la princo ĝojis ĉe la vidado de sia oro [25]; la vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj [26].
angle:
sight
beloruse:
1. від, краявід
ĉeĥe:
vidění
france:
vision (vue), vue
germane:
1. Sehen, Blick, Sicht 2. Blick
hungare:
1. látás
indonezie:
penglihatan
nederlande:
zicht, het zien
pole:
1. widok 2. wzrok
portugale:
visão
ruse:
1. вид
slovake:
schopnosť vidieť, videnie 1. výhľad

vidaĵo

1.
Io, kion oni vidas: vi freneziĝos de la vidaĵo antaŭ viaj okuloj [27]; vidaĵo nekomparebla [28]; kvazaŭ trafita de terura vidaĵo [29]; la bela vidaĵo de Monto de la Ĝojo, nomata tiel pro la gajeco de la iamaj pilgrimantoj [30]. VD:spektaklo 2
2.
Desegno, fotografaĵo prezentanta ian vidaĵon: unu vidaĵo forpuŝis la alian, sed nur unu bildo restis tute fortike en lia animo, precipe pro la gajaj, feliĉaj infanoj, kiuj troviĝis sur ĝi [31].
angle:
sight
france:
spectacle, vue (chose vue)
germane:
Bild, Schauspiel, Ansicht, Anblick 1. Sichtbares
hungare:
látvány
indonezie:
penglihatan
nederlande:
gezicht, schouwspel
pole:
1. widok 2. widokówka
ruse:
вид 1. зрелище

videbla

Kiun oni vidas, kiu estas elmetita al rigardo: ombro estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo [32].
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: La Ombro, en: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, 1888
france:
visible

videbli

(ntr)
Esti videbla, atingebla de rigardo: ni venis sur vitromuran verandon, kies ĉiuj fenestroj estis suprenlevitaj kaj tra ili videblis la malantaŭa ĝardeno [33].
33. S. Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, 1938
france:
être visible

videjo

Loko, de kie oni vidas pejzaĝon: Montekarlo el videjo proksime de Princa palaco [34]; Videjo de Valo‘ estas ŝtala konstruaĵo en San-Paŭlo [35]. VD:belvedero
angle:
observation point, viewing point, scenic overlook
france:
point de vue (sur un panorama)
germane:
Aussichtspunkt, Stelle mit Aussicht
hungare:
kilátóhely
nederlande:
uitzichtspunt
pole:
punkt widokowy
slovake:
rozhľadňa

vidigi

(tr)
Lasi aŭ igi iun vidi; montri: ne vidigu vin al la viro, antaŭ ol li finos manĝi [36]; dum la tri pasintaj monatoj la vesto pli eluziĝis, en diversaj lokoj ĝi vidigis riparojn kaj flikojn Marta ; larĝa spegulo revidigis en si la […] grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj Marta ; ekvidinte ŝin, [li] ne vidigis eĉ la plej malgrandan miron Marta ; iliaj okuloj vidigas sangavidon [37].
angle:
exhibit, show
beloruse:
паказваць
ĉeĥe:
dát najevo, ukázat, vyjevit
france:
faire voir, montrer
germane:
sichtbar machen, zeigen
hungare:
láttat, megjelenít
indonezie:
memperlihatkan
pole:
pokazywać, ukazywać
ruse:
показывать, показать
slovake:
dať najavo, ukázať, vyjaviť

vidiĝi

(ntr)
Sin montri, aperi: en infano vidiĝas, kia homo fariĝos PrV ; el la mezo vidiĝis bildo de kvar kreitaĵoj [38]; jen iu ŝipo, kiu vidiĝas kaj malaperas ie malproksime, jen fumstrio ĉe la horizonto [39]; senvidiĝos la rigardantinoj tra la fenestroj [40]; lia vizaĝo akiris seriozan vidiĝon.
angle:
be seen
france:
apparaitre, se montrer
germane:
sichtbar werden, sich zeigen
hungare:
látszik
indonezie:
terlihat
nederlande:
tonen, laten zien
pole:
pokazywać się, ukazywać się
ruse:
виднеться, показываться
slovake:
ukázať sa

vidindaĵo

Kuriozaĵo, interesa aŭ bela aĵo, kiun oni volonte vidas: mi jam vidis ĉiujn vidindaĵojn de via urbo DL ; li ne laciĝis, kaj vizitis ĉiun vidindaĵon de Vieno [41]; la ĉefa vidindaĵo de la Kolonia Ekspozicio en Parizo estis la fama Templo de Angkor, perfekta kopio de l' originalo [42].
41. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
42. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Angkor'aŭ!
angle:
sight worth seeing
france:
curiosité (objet)
germane:
Sehenswürdigkeit
indonezie:
pandangpemandangan
tibete:
གནའ་ཤུལ་རྙིང་པ་

akravida

Kiu havas akran vidpovon, bone rimarkas, bone distingas, trafe juĝas: nun senbride akravide saltu, saltu [43]; poeto ĉiam akravida, sed kun iom distanca rigardopunkto [44].
43. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Sibilla Orakolas
44. C. Minnaja: Resume de l' mio, Monato, 2007:6, p. 24a
france:
perspicace, pénétrant (perspicace)
germane:
scharfsichtig, adleräugig
indonezie:
tanggap

antaŭvidema

Prudente kalkulanta probablojn kaj antaŭzorgante pro ili: vi estas antaŭvidema, reiru en paco en la urbon [45]; kun […] antaŭvidemo ili aranĝas, ke la naskonombro sufiĉas nur por ekvilibri la mortonombron [46].
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 15:27
46. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
france:
prévoyance
germane:
vorausschauend

antaŭvidi

(tr)
Anticipe koncepti la estontecon, anticipe ricevi aŭ formi al si ideon pri la estonteco: uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan PrV ; prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas [47]; kion oni nun nomas profeto, tion oni antaŭe nomis antaŭvidisto [48]; mi antaŭvidos iliajn agojn kontraŭ mi kaj mi ĉiam forigos la danĝeron [49]; li vidis ĝuste en siaj antaŭvidoj pri la estonto de l' kapitalismo. VD:antaŭflari, antaŭsenti, atendi, esperi, konjekti, supozi
angle:
foresee
beloruse:
прадбачыць, прадчуваць
france:
prévoir antaŭ~o: prévision
germane:
vorhersehen
hispane:
prever
hungare:
előre lát, előirányoz
indonezie:
meramalkan
katalune:
preveure
nederlande:
voorzien
pole:
przewidywać
portugale:
prever
ruse:
предвидеть
slovake:
predvídať

aŭdvida

TEL Uzanta por komuniko sonojn, bildojn kontraste al nura skribo: aŭdvidaj arkivoj [50]; aŭdvidaj ludiloj [51]; la informejo posedas aŭdvidajn aparatojn, planojn, skizon kaj fosiliojn [52]; per la plej modernaj aŭdvidaj iloj ĝi rakontas la historion de la inundigo [53]. SIN:sonbilda
angle:
audio-visual
france:
audiovisuel (adj.)
germane:
audiovisuell
indonezie:
audiovisual
pole:
audiowizualny

ekvidi

(tr)
Iĝi vidanta ion, ĝin rimarki: ŝi elsaltis el la vagono, – kaj ŝi tuj ekvidis Arturon [54]; ŝi ekvidis puton kun akvo, kaj ŝi iris kaj plenigis la felsakon per akvo [55]; kiam ŝia patro ekvidis ŝin en tia stato, li eksentis teruron kaj diris, ke tio ne estas lia filino [56]; (figure) ekvidi la lumon de ĉi tiu mondo [57] (naskiĝi).
angle:
catch sight of, glimpse, perceive, see
beloruse:
убачыць, заўважыць
ĉeĥe:
spatřit, uhlídat, uvidět, zahlédnout
france:
apercevoir
germane:
erblicken, gewahr werden
hungare:
megpillant
katalune:
veure
nederlande:
opmerken
okcitane:
apercebre
pole:
dostrzec, ujrzeć, dojrzeć, zauważyć
ruse:
увидеть
slovake:
uvidieť, uzrieť, zbadať
tibete:
རྙེད་པ་

envido

PSI Introspekto: la saĝuloj, kiuj praktikas koncentriĝon kaj envidon […], tiajn […] eĉ la dioj tenas karaj [58]; mi ne havas envidon en la koron de la homoj, do mi ne povas scii, kiu estas nove naskita kaj kiu ne [59].
58. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 14:181, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
59. Monato, Vinko Ošlak: Ĉu satanisto povas administri ekleziojn? (2), 2010
angle:
introspection
beloruse:
інтраспэкцыя
france:
introspection
germane:
Einsicht Selbstbeobachtung, Introspektion
hispane:
introspección
hungare:
önmegfigyelés, önvizsgálat, introspekció
indonezie:
introspeksi, wawas diri
nederlande:
introspectie
pole:
wgląd
portugale:
introspecção
ruse:
интроспекция, самонаблюдение, самоанализ

ĝisrevidi

Adiaŭi dirante „ĝis revido“: tiuj, kiuj […] amindumas, / kiuj ĝisrevidas [60]; antaŭ unu horo proksimume ni ĝisrevidis niajn venezuelajn geamikojn [61].
60. R. Schwartz: Provo de Raporto..., Nica Literatura Revuo, 4/1, p. 1a-4a
61. L. J. Santos Morales: Ĵus finiĝis la Karakasa Kongreso, 2002-11-10
angle:
say goodbye
france:
dire au revoir
germane:
verabschieden
pole:
żegnać, mówić "do widzenia"

intervidiĝi

Renkontiĝi kaj ekparoli kun unu aŭ pluraj personoj: ambaŭ okupiĝas pri siaj laboroj kaj intervidiĝas nur ĉiun duan tagon [62]; do ni intervidiĝis, interparolis, ŝercis [63].
angle:
see each other
beloruse:
пабачыцца
france:
se voir
germane:
sich sehen
hungare:
találkozik
nederlande:
ontmoeten
pole:
widywać się, spotykać się
ruse:
увидеться

revidi

(tr)
1.
Denove vidi ion aŭ iun antaŭe viditan: eble mi lin revidos neniam [64]; ne plu revidos min okulo de vidanto [65]; li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskiĝo [66]; kelkan tempon estis tiel mallumege, ke ŝi nenion povis vidi, sed jen ekfulmis kaj [ŝi] klare revidis ĉiujn [67].
2.
(arkaismo) (evitinde) Revizii2: la reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta [68]; dua eldono, revidita, korektita, pliigita Ifigenio .
angle:
1. see again
ĉeĥe:
setkat se, shledat, uvidět znovu
france:
revoir
germane:
1. wieder sehen 2. durchsehen, überarbeiten
hungare:
2. revideál, átnéz
indonezie:
bertemu kembali, berjumpa kembali
nederlande:
2. reviseren
pole:
2. przeglądać ponownie
portugale:
rever
ruse:
1. увидеться, свидеться
slovake:
znova uvidieť

revido

La ago ankoraŭ foje vidi, precipe vidi4 iun jam renkontitan: sincaran ĝojon […] kaŭzis al ŝi la revido de la amiko [69]; amikoj […] kortuŝite diris al si reciproke ĝis la revido, kaj kun ĝojo ili atendas tiun revidon [70]; ĝis revido! — li ekkriis Marta ; ĝis la revido en Antverpeno [71]!
Rim.: Kiel evidentas el la ekzemploj, en la adiaŭa formulo „Ĝis (la) revido“ la uzo de la artikolo dependas je tio, ĉu temas pri antaŭfiksita aŭ ajna eventuala renkontiĝo.
69. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
70. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
71. Zamenhof: La ferma parolado ĉe la Sesa Kongreso Esperantista, Vaŝingtono, 1910-08-20
angle:
ĝis re~o: doodbye
beloruse:
ĝis re~o: да пабачэньня
bulgare:
ĝis re~o: довиждане
ĉine:
ĝis re~o: 再见 [zàijiàn]
france:
ĝis re~o: au revoir
germane:
Wiedersehen ĝis re~o: auf Wiedersehen
hispane:
ĝis re~o: hasta la vista
hungare:
ĝis re~o: viszont látásra
indonezie:
ĝis re~o: sampai jumpa, sampai ketemu
nederlande:
ĝis re~o: tot ziens
pole:
ĝis re~o: do widzenia, do zobaczenia
ruse:
ĝis re~o: до свидания
volapuke:
ĝis re~o: adyö

travidi

(tr)
Penetri per rigardo ion, kio ne malhelpas la vidon: travidi akvon, glason; la sablo travidiĝas tra la maldensaj spikoj de sekalo [72]; la silenta monaĥeja vilaĝo ricevis travidon tra la muskokovritaj arboj [73]; oni per unu ekrigardo penetras en la kapturnan profundon kaj travidas en unu sola ekfulmo de la penso la nemezureblan vojon [74]; travidigaj puntoj Marta ; ŝi direktis sian rigardon tra la travidan, vastan, hele lumitan fenestron Marta ; (figure) Dio, kiu travidas viajn korojn, ekfuriozus [75]; (figure) riĉulo estas saĝa en siaj okuloj, sed saĝa malriĉulo lin tute travidas [76]; (figure) tre klare li travidis ĉiujn faktojn kaj evitis iluziojn VivZam .
angle:
see through
france:
percer (voir à travers)
germane:
durchsehen, hindurchsehen, durchschauen, hindurchschauen, durchblicken, hindurchblicken
hungare:
átlát
nederlande:
doorzien
pole:
widzieć na wskroś, patrzeć na wskroś, patrzeć poprze, przenikać wzrokiem
ruse:
видеть насквозь, проникать взглядом

*travidebla

El tia substanco, ke oni povas vidi, kio estas trans ĝi: vitro estas rompebla kaj travidebla [77]; travidebla sukceno [78]; travidebla kiel gazo [79]; la knaboj […] kuradis sur la brilante pura glacio, kiu estis tiel travidebla, ke ili povis vidi, kiel la fiŝoj sub iliaj piedoj timiĝis [80]; ŝia haŭto estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo [81]. VD:diafana, kristala
angle:
transparent
beloruse:
празрысты
ĉeĥe:
průhledný, průzračný
france:
transparent
germane:
transparent, durchsichtig
hispane:
transparente
hungare:
átlátszó
indonezie:
tembus pandang, transparan, bening
katalune:
transparent
pole:
przezroczysty, przejrzysty, transparentny
ruse:
прозрачный
slovake:
priehľadný, priezračný

klarvida

PSI Bone komprenanta situaciojn: la knabineto ja rimarkis ĉion per okuletoj tre klarvidaj [82]; ĉu trompis min mia klarvidulo [83]? saĝa kaj klarvida eseisto [84].
angle:
clear-sighted
ĉeĥe:
bystrý, jasnozřivý, předvídavý
france:
claivoyant, perspicace
germane:
klarsichtig scharfsichtig, durchblickend
indonezie:
tanggap
pole:
jasnowidzący
slovake:
jasnovidiaci

netravidebla

1.
FOT Tra kiu oni ne povas vidi; opaka: [li] havis longan, netravideblan veston, fermitan ĝis la kolo [85]; la cindro […] formis en la strato netravideblan vualon [86]. VD:maldiafana
2.
(figure) Nekomprenebla: Eŭropa Unio […] estas tre komplika konstruaĵo kun strukturoj, kiuj por tre multaj homoj estas netravideblaj [87]; dominas netravideblaj internaciaj entreprenoj [88].
85. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV
86. A. Gregor, trad. J. Chvosta: Aŭto-ekskurso, Nica literatura revuo, 1959-07 ĝis 08 (4/6), p. 294a-298a
87. S. Maul: Kompatinda EU, Monato, 2009:08-09, p. 8a
88. Monato, Franz-Georg Rössler: Merkato dampita, 2010
ĉeĥe:
neprůhledný
france:
opaque
germane:
undurchsichtig
indonezie:
buram
slovake:
nepriehľadný, nepriezračný

nigreviduloZ

france:
pessimiste (subst.)
germane:
Schwarzseher, Pessimist
hispane:
pesimista
hungare:
borúlátó
indonezie:
pesimis
pole:
czarnowidz
ruse:
пессимист, тот, кто видит всё в мрачном свете

pretervidi

Ne vidi, kvankam oni povus; ne atenti, ne rimarki: oni ne pretervidu, ke Serbio havas nenian tradicion, nenian sperton pri demokratio [89]; la grandulino pretervidis la polican patrolaŭton, kiu senbrue kaj lante descendis la straton [90]; nepretervideblaj neperfektaĵoj [91].
ĉeĥe:
nevšimnout si, přehlédnout
france:
manquer (ne pas voir), passer à côté de (ne pas voir)
germane:
übersehen
slovake:
nevšimnúť si

vidalvide

En kontraŭa pozicio: la […] malliberuloj kaj iliaj familianoj kaŭris vidalvide [92]; vid-al-vida trafiko [93].
92. Albert Camus, trad. Michel Duc Goninaz: La Fremdulo, S.A.T., 1993, p. 89
93. Monato, Yamasaki Seikô: Busoj, biciklantoj kaj kavaliraj kutimoj, 2007
angle:
face to face
beloruse:
твар у твар, насупраць
france:
vis-à-vis, en face, face à face
germane:
gegenüber ~-al-~a trafiko: Gegenverkehr
hungare:
szemben, átellenben
indonezie:
empat mata, tatap muka
nederlande:
tegenover
pole:
naprzeciwko, naprzeciw, twarzą w twarz, oko w oko
ruse:
друг напротив друга, визави, лицом к лицу

vidalvide al, vid-al-vide al

(prepoziciaĵo)
1.
Kontraŭ, kun vizaĝo aŭ fronto rigardanta al: la grafino sidis vidalvide al mi ĉe la tablo [94]; la loka registaro intencis vidalvide al la katolika preĝejo konstrui protestantan preĝejon [95]; vidalvide al la medreseo de Ulugbek, spegule ripetante ĝian ĉefan fasadon, altiĝas la medreseo Ŝer-Dor [96].
2.
Kontraŭ, iel reagante al la ĉeesto de: kvankam irlandanoj daŭre montras sin gastamaj, multaj lastatempe iĝas suspektemaj kaj malamikaj vid-al-vide al fremduloj [97].
94. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
95. Monato, Laimius Stražnickas: Kie unue aperis la Sankta Virgulino?, 2004
96. Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, 2006
97. G. MacAoidh: ni hontas kaj postulas, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 7a
angle:
1. facing
beloruse:
візаві, насупраць, вочы ў вочы, тварам да твару
france:
1. face à, en face de 2. vis-à-vis de
germane:
2. im Angesicht von
hungare:
1. szemközt, átellenben 2. iránt
indonezie:
1. berhadapan, menghadapi
pole:
1. naprzeciwko, naprzeciw, twarzą w twarz, oko w oko 2. w obliczu, twarzą w twarz, oko w oko
ruse:
лицом к лицу с

vidpovo, vidkapablo

Senso, per kiu oni perceptas bildojn de objektoj: la spiritlando estas ekster via vidpovo [98]; Georgo Lagranĝ’ […] estis trafita de okulmalsano, kiu tute perdigis al li la vidkapablon por unu okulo kaj la duonon de la vidkapablo por la alia [99].
98. I. Madách, trad. K. Kalocsay: La Tragedio de l' Homo, dua bildo, 1965
99. V. Markov: Memore al..., La Sago, 2004-05
angle:
ability to see
beloruse:
зрок
ĉeĥe:
zrak
france:
vue (sens)
germane:
Sehfähigkeit, Gesichtssinn
hungare:
látóképesség
indonezie:
penglihatan
pole:
wzrok
ruse:
зрение
slovake:
schopnosť vidieť, videnie, zrak

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ebla : Mankas dua fontindiko.
~ebli : Mankas dua fontindiko.
nigre~ulo: Mankas dua fontindiko.
nigre~ulo: Mankas verkindiko en fonto.