ReVo
*krem/o PV

*kremo

1.
KUI Plej grasa parto el la lakto, kiu post kelktempa senmoveco leviĝas al la supraĵo, kaj kiun oni buterigas per kirlado: kafo kun kremo [1]; senkremigi lakton; li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo FK ; batita (ŝaŭmigita) kremo [2]; li etendis sian voston, kiel faras la musoj en la laktejo, kiam ili deĉerpus la kremon [3].
2.
(figure) Plejbonaĵo, elektaĵo: li estas la kremo de la honestuloj; partoprenis kremo da politikistoj, inter aliaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono [4]. VD:perlo3.
3.
Pomado: mi sentas, ke lia razkremo odoras je vanilo [5]; sunkremo; sinjorino 76-jaraĝa estis akuzita pro ŝtelado de haŭt-kremo [6].
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Moderna Anĝeluso
2. Monato, Walter Klag: Batita kremo kaj akvoĵetiloj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
4. Monato, Karlo Juhász: Historia momento
5. S. Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, 1984
6. Monato, João José Santos: Diantoj ... kaj dornoj
angle:
1. cream 2. cream, choicest part raz~o: shaving cream 3. cold cream , night cream, beauty cream
beloruse:
сьмятанка, вяршкі, вяршок
bulgare:
1. сметана
france:
crème sun~o: crème solaire
germane:
1. Sahne 2. Sahnehäubchen, Creme de la Creme sun~o: Sonnencreme 3. Hautcreme
hispane:
1. nata
hungare:
1. tejszín 2. krém
nederlande:
1. room 2. fine fleur, high society, elite, crème de la crème raz~o: scheercrème sun~o: zonnecrème, zonnebrandcrème 3. crème (cosmetisch)
pole:
śmietana
portugale:
1. creme, nata
rumane:
smântână
ruse:
сливки
tibete:
སྤྲི་མ་
turke:
kaymak

kremaĵo

KUI Manĝaĵo el lakto, eventuale kremo, sukero kaj ovoj, kies konsisto similas al tiu de densa kremo: ĉokoladkremaĵo; du tavoloj da foliigita pasto kun farĉo plena de kremaĵo [7]; ĉarlotkuko estas franca dolĉa manĝo, kuirita el blanka pano, boligita kremaĵo, fruktoj kaj likvoro [8].
angle:
parfait
beloruse:
крэм
germane:
Creme
hungare:
krém
nederlande:
crème (schuimachtige zoete substantie)
pole:
krem
rumane:
cremă
ruse:
крем

acidkremo

KUI Per fermentado acidigita kremo: brasiksupo kun kremo; tipaj ingrediencoj estas aneto kaj acidkremo, iuj preferas manĝi barĉon kun speciala ajligita pano [9]; langoŝo estas konsumata ofte kun acidkremo, fromaĝo, marmelado ktp. [10].
angle:
sour cream
beloruse:
сьмятана
ĉeĥe:
kyselá smetana
germane:
saure Sahne
hungare:
tejföl
nederlande:
zure room
pole:
śmietana (kwaśna)
rumane:
cremă (acid)
ruse:
сметана
slovake:
kyslá smotana

administraj notoj