ReVo
bitnik/o PIV2

bitniko

Ano de moda movado el la 1950aj jaroj iniciatita de usonaj artistoj, ŝatanta liberan, malfilistran vivostilon: en la dua elementlerneja klaso normala knabo kapablas jam skribi kiel bitniko [1].
1. L. Bianciardi, trad. C. Minnaja: Kiel oni iĝas Intelektulo, [2008]
angle:
beatnik
beloruse:
бітнік
ĉeĥe:
beatnik
france:
beatnik
slovake:
beatnik

administraj notoj