* -ad/ UV *-ad serĉi '-ad' [ad.0] Sufikso esprimanta ĝenerale la agon kaj uzata por derivi: A. substantivojn: 1.[ad.0.subst_el_subst] el substantiva radiko por signifi pli malpli daŭran agon faritan per la ilo montrata de la radiko: martelado; telefonado; brosado; kronado; afiŝado. Rim. 1: La responda verbo estas sensufikse derivata de la substantivo: „marteli“ (ne: „marteladi“), „kroni“ ktp. 2.[ad.0.subst_el_verbo] el verba radiko por signifi: a)[ad.0.subst.elVerbo.abstrakta] ĝeneralan kaj abstraktan ideon de la ago esprimata de la radiko: la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en aliaj lingvoj [1] (Kp „la uzo de l' artikolo en tiu okazo ne estas ĝusta“) ; oni aŭdis muzikon kaj kantadon [2]; la ŝtelado estas via profesioK ; venĝado estas mia metioZ ; ĉiuj pozicioj de homa korpo, starado, irado, saltado, kliniĝado al ĉiuj flankoj, grimpado sur ĉiuj muroj, disdonado de salutoj, plenumado de plej diversaj gestojZ la natura irado de la aferoj [3]. Rim. 2: Pro ĉi tiu senco -ad servas por nomi la artojn, kapablojn ktp: la kantado estas tre agrabla okupoZ (ne: „okupado“, ĉar temas ne pri daŭra kanto, sed pri la scipovo kanti); la pentrado. b)[ad.0.subst.elVerbo.longdaura] longdaŭrecon aŭ ripetiĝon de la ago esprimata de la radiko: lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigis lin [4]; la pafado daŭris tre longe[5]; parolado (oratoraĵo) elokventa; malriĉigas ne nehavado, sed tro granda deziradoPrV ; donado de almozoj neniam malriĉigasPrV . B. verbojn: 3.[ad.0.verbo_el_verbo] el verbaj aŭ substantivaj radikoj, por prezenti la agon en sia malvolviĝo kaj insisti pri ties daŭro aŭ ripetiĝo: marteladi (longe marteli); vizitadi (ofte viziti); zorgadi (konstante zorgi); mi saltadis la tutan tagon de loko al loko [6]; li kuradis ĝis li falisZ ; ĉiun tagon tien venadas multaj fremduloj [7]; la unuaj esperantistoj pacience elmetadis sin ne sola al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj [8]; kugloj senĉese faladis; almoze elpetadi al si panon; la mastrino renkontadis lin ĉiam ĝentileZ ; mi esperas, ke la esperantistoj nun ofte kunvenados kaj korespondados inter siZ . re-2Rim. 3: Tiu ĉi formo servas por traduki la imperfekton de la latinidaj lingvoj. Rim. 4: Kelkaj esperantistoj uzas -ad kiel memstaran vorteron: lumbrilo adis kuŝi (plue kuŝis, daŭris kuŝante) sur tegmentoj; ni ade (konstante) progresas; la ekonomia vivo de l' homaro ade (senĉese, pli kaj pli) sennaciiĝas; ade uzata vorto. -aĉ, -ar, -eg, -et, -ul, ktp 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 272. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 34. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 405. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 406. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 407. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906 beloruse: афікс, які вызначае працяглае, сталае або паўторнае дзеяньне, у эспэранта france: -age (suffixe d'action), -ation (suffixe d'action) hispane: sufijo/infijo de repetición o duración, -ación, -ición, -ada/-ado, -(a)je katalune: [sufixe de repetició o durada] signune: t@10 taje: 1. แสดงการกระทำอย่างต่อเนื่อง 2.a ทำคำกริยาให้เป็นคำนาม administraj notoj -~: Mankas verkindiko en fonto.