vinkto
- 1.
- Nito: la posedantoj lasis cementi lin (la porcelanan hometon) en la dorso, bona vinkto estis trametita tra lia kolo, kaj li fariĝis kiel nova, nur balanci la kapon li plu ne povis [1]; nito
- 2.
- Metala peco uzanta por kunfiksi apartajn pecojn, ekz-e paperfoliojn kreante kajeron aŭ por ripari dispecigitan porcelanaĵon. krampo1
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Paŝtistino kaj kamentubisto
- angle:
- 1. 6rivet
- beloruse:
- 1. заклёпка 2. клямар, сашчэпка, дужка
- ĉeĥe:
- nýtek, přezka, sponka, svorka
- france:
- 1. 6agrafe, rivet
- germane:
- 1. 6Niete
- greke:
- 1. πριτσίνι
- hispane:
- 1. remache 2. 6laña, 6grapa
- hungare:
- 1. szegecs 2. fűzőkapocs
- itale:
- 1. 6giunto (sost.)
- japane:
- かすがい, 留め金 [とめがね], ステープル, ホッチキスの針 [ホッチキスのはり]
- nederlande:
- 1. niet (z.nw.)
- perse:
- 1. پرچ
- pole:
- 1. nit 2. trzpień, klamra, spinka
- portugale:
- 1. rebite
- ruse:
- 1. заклёпка
- slovake:
- nit, pracka, sponka, svorka
- ukraine:
- клямра, скоба, скріпа, затиск
vinkti
- 1.
- Niti: laŭ reloj malrapide rampis ŝtale vinktita kvarvagona kirastrajno [2]
- 2.
- Krampi: kompostita, presita kaj vinktita en la eldonejo [3]; mi tuj kuris al la stoko de la koncerna libro por trovi vinktitan ekzempleron [4]. broŝuri
2.
N. Ostrovskij, tr. Solomon Cins: Kiel ŝtalo estis hardata, Jekaterinburg: Sezonoj, 1997. Ĉap. 6.
3. Kolofono de „Monato“
4. Monato, Ionel Oneț: Satiro pri erareto, 2007
3. Kolofono de „Monato“
4. Monato, Ionel Oneț: Satiro pri erareto, 2007
- beloruse:
- 1. заклёпваць, закляпаць 2. сашчапіць (дужкай), змацаваць (дужкай)
- ĉeĥe:
- nýtkem, spojit sponou
- ĉine:
- 1. 使固定 [shǐgùdìng], 鉚 [mǎo], 铆 [mǎo]
- germane:
- 1. nieten 2. klammern
- hungare:
- 1. szegecsel 2. (ösze)fűz
- japane:
- 留める [とどめる]
- nederlande:
- nieten
- pole:
- 1. nitować 2. zszywać, spinać zszywkami, bindować
- ruse:
- 1. заклёпывать 2. крепить скобой, сшить скобкой
- slovake:
- nitom, spojiť sponou
- ukraine:
- скріплювати клямрами, скобами
Rim. 1:
La antaŭ-PIV-aj esperantistoj ne dubis ke temas pri nito; tiel
en la Suplemento al PV kaj en plimulto de naciaj tradukvortaroj.
Ankaŭ la Andersena fabelo en kies kunteksto Zamenhof uzis la
vorton parolas pri nito. Estas mistero, kial la Esperantujaj
eldonistoj subite ekuzis la vorton por la senco „broŝuri per
krampoj“.
Rim. 2:
Ĉar la etimologio de vinkto estas neevidenta, jen citaĵo
el la Etimologia vortaro de Vilborg:
‚VINKT/O (Sesa oficiala aldono; -i en Jurgensen, Wörterbuch
Esperanto-Deutsch, 3a eld. 1909; -o en Kabe, Vortaro de
Esperanto, 1910, Wüster, Enciklopedia Vortaro [supozeble,
temas pri la mikroslipa eldono de 1996], PV Suplemento): Z
probable kreis tiun radikon el L vinctum „ligita“
(vd Waringhien „Lingvo kaj Vivo“ 81), procedo kies sola
analogaĵo ŝajnas esti la kazo de vekto (vd tiun). La fontlingvoj
malakordas inter si; la franca formo, akceptita de la aliaj
L.I., estis neoportuna pro sufiksidenta -et. Ido revet/o,
Interlingue-Interlingua -e (← Franca rivet).
Ptc.perf.ntr. de latina vincire „(ĉirkaŭ)ligi,
volvi“ kun necerta etimologio. Samfamilia: vinko.‘