*vaks/o

*vakso

1.
Flava knedebla substanco, el kiu abeloj konstruas siajn ĉelojn: pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi […] vakson, mielon, oleon [1]; tien flugis la abelreĝino kun sia svarmo kaj demetis vakson kaj mielon [2]; la potenca Herhor paliĝis kiel vakso kaj ne povis eligi voĉon el la kunpremita laringo [3]; la tuta horizonto ekflamiĝis per ruĝa fajro kaj montoj kaj arbaroj fandiĝis kiel vakso en forno [4]; mia koro fariĝis kiel vakso, fandiĝis en mia interno [5]; [karaktero] mola kiel vakso PrV .
2.
TEK Iu miksaĵo el diversspecaj hidrokarbonoj kun similaj ecoj: solida je 20℃, likviĝanta je ĉirkaŭ 40℃ eventuale iom diafana kaj ekbrilanta sub modesta premo: apud la muro inter la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra senŝeligita vakstolo FK ; li nun iris tra la resonantaj koridoroj, en kiuj odoris plankovakso [6]; kiel moligaĵo uziĝas vaksoj, ekzemple karnaŭba (palmolea) vakso [7]; la produktopaŝoj ĉefe konsistis el dispecigo de la skisto, kribrado, seka distilado, eltiro de gudro, distilado de kruda oleo kaj distilado de kruda vakso [8]. SUB:ciro, lipido, parafino, sebo, vazelino
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:17
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 22:14
6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
7. Monato, Walter Klag: Plasto planta, 2014
8. Monato, Wu Guojiang: Rafinejo jubileas, 2008
angle:
wax
beloruse:
1. воск 2. воск, масьціка, вакса
bretone:
koar
bulgare:
1. восък
ĉeĥe:
vosk
france:
cire
germane:
Wachs
hispane:
cera
hungare:
viasz
itale:
cera
japane:
蜜蝋 [みつろう], ろう, ワックス
katalune:
cera
nederlande:
was
portugale:
1. cera de abelha 2. cera
ruse:
1. воск 2. воск, мастика
slovake:
vosk
ukraine:
віск, мастика

vaksi, vaksumi

(tr)
Ŝmiri per vakso: la malgrandajn [kandelajn stumpetojn] la maljuna virino uzis por vaksi per ili sian fadenon ĉe la kudrado [9]; ili dormadis sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj, manĝadis bonegajn delikataĵojn Marta ; [la] vaksumita planko brilis kiel spegulo KPr .
angle:
wax
beloruse:
націраць воскам, вашчыць, васкаваць, ваксаваць
bretone:
koarañ
ĉeĥe:
voskovat
france:
cirer
germane:
wachsen, mit Wachs einschmieren, wienern
hispane:
encerar
hungare:
viaszol, viaszoz, vakszol, vikszel
itale:
incerare
japane:
ろうを塗る [ろうをぬる], ろうで磨く [ろうでみがく]
katalune:
encerar
nederlande:
wassen (inwrijven), inwrijven (met was), insmeren (met was)
portugale:
encerar
ruse:
натирать воском, вощить
slovake:
voskovať
ukraine:
воскувати, вощити, натирати воском, мастикою

orelvakso

Cerumeno: la samaj uloj havas sekan orel-vakson [10].
10. Monato, Roberto Pigro: Nekovrilaj malkovroj, 2014
beloruse:
серка (вушная)
germane:
Ohrenschmalz
japane:
耳あか [みみあか]

*sigelvakso

Vakso (aŭ lako) uzata por sigeli: en la kavon de la pladeto oni nun fandas sigelvakson, kiu tute kovras la ŝnuron, kaj poste oni premas sur ĝin la amerikan sigelon FK ; la kuiristino alfaris al [la flikilo] kapon el sigelvakso [11]; la kesto ricevis la koloron de ruĝa sigelvakso ViV . VD:ŝelako
beloruse:
сургуч
bretone:
koar siellañ
ĉeĥe:
pečetní vosk
france:
cire à cacheter
germane:
Siegelwachs
hungare:
pecsétviasz
itale:
ceralacca
japane:
封ろう [ふうろう]
katalune:
lacre
nederlande:
zegellak
portugale:
lacre (de cera)
ruse:
сургуч
slovake:
pečatný vosk
ukraine:
сургуч

administraj notoj

orel~o : Mankas dua fontindiko.