torso
- 1.
- Supera parto de la homa korpo sen la kapo kaj sen la brakoj, konsiderata aparte de la cetera korpo; trunko 3: la kapo de Dagon kaj liaj ambaŭ manoj dehakitaj kuŝas sur la sojlo, nur la torso restis [1]; faru paŝojn iom pli longajn ol kutime kaj la irado iom pli rapida, ĉiu muskolo moviĝas, la torso ritme turniĝas dekstren kaj maldekstren [2].
- 2.
- Skulptaĵo prezentanta nur tiun parton: Apolonio de Ateno […] estas fama ĉefe pro lia mirinda torso de Heraklo, kiu nuntempe troviĝas en la Belvedere, unu de la muzeoj de Vatikano [3]. busto.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. samuel 5:4
2. Monato, Saliko: Praktiki bastonmarŝadon
3. Vikipedio, Apolonio de Ateno
2. Monato, Saliko: Praktiki bastonmarŝadon
3. Vikipedio, Apolonio de Ateno
- angle:
- 1. torso, trunk 2. torso
- beloruse:
- торс
- ĉeĥe:
- torzo, trup sochy
- ĉine:
- 上身 [shàngshēn]
- france:
- torse
- germane:
- Torso 1. Rumpf
- hungare:
- 1. törzs, felső test 2. torzó
- itale:
- torso, busto
- japane:
- 上半身 [じょうはんしん], 胴 [どう], トルソ
- katalune:
- tors
- nederlande:
- romp
- pole:
- popiersie 1. tors
- portugale:
- torso, tronco 1. torso, tronco
- ruse:
- торс
- slovake:
- poprsie s ramenami
- ukraine:
- торс, тулуб