ViVo havas 2 funkciojn:
Serĉilo en diversaj retaj vortaroj: ReVo, Vikipedio, PIV, Majstro, Komputeko, Lernu, Wiktionary, Glosbe, LangSoft, EoRu.ru, WordReference, Encyclo-EN, Merriam-Webster, Encyclo-NL, Enzyklo-DE, Bildvortaro de Esperanto (libro), kaj la propra BiVo (BildVortaro).
Aldoni la serĉilon al via serĉbreto de Firefox por viaj lingvoj: eo.
ViVo estas celita por la vortoj kiuj "vivas" kaj do ankoraŭ povas "morti", malaperi. Multaj el ili meritos la eternan vivon kaj eniros la paradizon por la vortoj, tio estas la ReVo (Reta Vortaro) de Esperanto.
La ViVo-vikio estas diskutejo, antaŭpreparejo por aliaj vortaroj kaj terminaroj kiel ReVo, Vikivortaro kaj la vortaro de Lernu
La enhavo estas tute libera, ĉiu rajtas fari ion ajn kun la enhavo eĉ sen mencii la fonton, sed la enhavo devas ĉiam resti tute libera kaj neniu rajtas forpreni ĝin. Neniu redaktanto rajtas postuli iun rajton kaj aliflanke neniu rajtas forpreni la liberecon de ViVo.
Ĉiuj proponoj, trovitaj eraroj kaj kritikoj estas bonvenaj, kaj povas esti senditaj al vivo-funkcio@googlegroups.com kaj estas konsulteblaj ĉi-tie. Tien estas ankaŭ sendita kiuj estas la planoj por ViVo, la 'farindaĵoj'.
Specialaj serĉoj en ViVo
Artikoloj kiuj povus esti pliigo de ReVo (ĉar la sama vorto ekzistas en ReVo)
Artikoloj kiuj estas pliigoj de ReVo
Aldoni serĉilon al Firefox: