2tiar/o VdE

tiaro

1.
HIS Alta ĉapo, kiun antikvaj militistoj, pastroj kaj reĝoj portis en solenaj okazoj: mi demandas vian ekscelencon, trankvile ripetis la faraono, je kia rajto sur via tiaro estas la reĝa serpento [1]? li tiam metas tiajn fervoron kaj amon al mono sur la tronon en sia koro kaj faras ĝin la granda reĝo en si kun tiaroj kaj kolumoj kaj zonita per persstila glavo [2]. VD:kalpako
2.
KAT Ceremonia kapvesto kiun la papoj2 de Romo portadis de 14ª jc ĝis 1965, konsistanta el tri stakigitaj kronoj, kruco, kaj du pendaj rubandoj: Jam sataj de mensogoj kaj eraroj De papo, episkopo kaj levido, La homoj ne atentis pri tiaroj Kaj turnis sin al pli kristana fido [3]; (figure) el la ondoj, fiŝo kara, venu al la bordo mara, Ilzo min ĉi tien sendas, la tiaron (t.e. papecon) de vi mendas [4]; VD:mitro, cidaro.

Papa tiaro
PD  [5]
SUP:krono
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
2. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 8ª.
3. Geraldo MATTOS: Sangaj epokoj, la nica literatura revuo, 1/5
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
5. Meyers Konversations-Lexikon, 4a eldono, 1888–1890: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Tiara.png
angle:
tiara, papal crown
beloruse:
тыяра
bulgare:
тиара
ĉeĥe:
papežská koruna, tiara
france:
tiare
germane:
Tiara
greke:
τιάρα
hungare:
tiara
japane:
王冠 [おうかん], 三重冠 [さんじゅうかん], 教皇の職 [きょうこうのしょく]
katalune:
tiara
nederlande:
tiara
pole:
tiara
portugale:
tiara
ruse:
тиара
slovake:
pápežská koruna, tiara
ukraine:
тіара

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.