teokratio
- Politika reĝimo, en kiu pastroj regas nome de dio: la irana Revolucio okazis dum la jaroj 1978-1979, kaj ĝi portis al la kolapso de la Irana monarĥio regata de la ŝaho Reza Pahlavi, kaj al la kreado de Islama teokratia respubliko regita de la Ajatolo Ruhollah Khomeini [1]; la situacio en la komenco de la nova jarmilo konturiĝas kiel vera „teokratio”, nome absoluta povo de la papo rilate la tutan kristanaron [2]; kvankam Irlando estis en la jaro 1921 deklarita Libera Ŝtato (poste, en 1948, Respubliko), ĝi estas kvazaŭ teokratio [3].
1.
Vikipedio, Irana revolucio
2. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco
3. Monato, Albisturo Kvinke: Ŝanĝiĝanta mondo
2. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco
3. Monato, Albisturo Kvinke: Ŝanĝiĝanta mondo
- angle:
- theocracy
- beloruse:
- тэакратыя
- ĉeĥe:
- teokracie, vláda kněží
- ĉine:
- 神治 [shénzhì], 神权统治 [shénquántǒngzhì], 神權統治 [shénquántǒngzhì], 神权政治 [shénquánzhèngzhì], 神權政治 [shénquánzhèngzhì]
- france:
- théocratie
- hungare:
- papuralom, teokrácia
- japane:
- 神権政治 [しんけんせいじ], 神政 [しんせい]
- katalune:
- teocràcia
- nederlande:
- teocratie
- perse:
- دینسالاری، حکومت دینی
- pole:
- teokracja
- portugale:
- teocracia
- ruse:
- теократия
- slovake:
- teokracia, vláda kňazov
- ukraine:
- теократія