tajfun/o
tajfuno
-
Tropika ciklono,
kirloventego estiĝanta super oceano:
unu informas pri katastrofa tajfuno en Japanio, kiu detruegis
domojn, kaŭzis inundegojn kaj mortigis plurdek
homojn
[1];
ĉu estas ankaŭ hazardo, ke ĉi-jare tutmonde
estis aparte multaj ŝtormegoj,
tempestoj, uraganoj kaj precipe tajfunoj, ciklonoj kaj tornadoj,
do kirloŝtormoj?
[2];
Monstraj manoj kirlas la vivmaron /
Preparas abismojn sub la ondokrest' /
Fora fulm' avertas la homaron /
Pri nova tajfuno, pri sanga tempest'
[3].
tornado
- angle:
- typhoon
- beloruse:
- тайфун
- ĉeĥe:
- tajfun
- ĉine:
- 台风 [táifēng], 颱風 [táifēng]
- france:
- typhon
- germane:
- Taifun
- hispane:
- tifón (sobre el mar)
- japane:
- 台風 [たいふう]
- katalune:
- tifó
- pole:
- tajfun
- ruse:
- тайфун,
тропический
циклон
- slovake:
- tajfún
- taje:
- ไต้ฝุ่น
- ukraine:
- тайфун