tradukoj: be bg ca de en es fr hu id it la nl pt ru sv tl tr

ReVo
*ŝark/o

*ŝarko  

(komune) Kartilaga fiŝo kun korpo iom spindelforma, kun hokoforma vosto kaj ofte triangula dorsnaĝilo: ĝi ne rompiĝis sur iu roko, neniu ŝarko ĝin englutis [1]; ankaŭ ŝarko en akvario povas esti danĝera [2]; laŭ la sistemo de Nelson, 2006, rajoj estas samrangaj kun ŝarkoj; (figure) primitiva imperiisma kapitalismo, en kiu transprenis la ekonomiajn valorojn malmultaj „ŝarkoj”, fariĝante miliarduloj [3].

balenŝarko  

ZOO Plej granda vivanta fiŝo kaj ŝarko 12 ĝis 18 metrojn longa, vivanta en tropikaj maroj, manĝanto de planktono kaj fiŝetoj (Rhincodon typus): balenŝarkoj, la plej grandaj fiŝoj sur la mondo, staras sub risko komplete estingiĝi en la venontaj jaroj [4].

balenŝarko (Rhincodon typus)
PD  [5]

blanka ŝarko  

ZOO Iom granda fiŝo kaj ŝarko trovebla en ĉiuj mezvarmaj maroj, vivanta sole aŭ pare, ĉasanto de fokoj, grandaj fiŝoj, birdoj (Carcharodon carcharias): oni starigis la akvarion ... en ĝi trankvile naĝis du blankaj ŝarkoj [6].

Blanka ŝarko (Carcharodon carcharias), INsulo Guadalupe, Meksiko
PD  [7]

tradukoj

anglaj

~o: shark; balen~o: whale shark.

belorusaj

~o : акула.

bulgaraj

~o : акула.

filipinaj

~o : patíng.

francaj

~o : requin; balen~o: requin baleine; blanka ~o: grand requin blanc.

germanaj

~o : Hai; balen~o: Walhai.

hispanaj

~o: tiburón; balen~o: tiburón ballena.

hungaraj

~o : cápa; balen~o: cetcápa.

indoneziaj

~o: hiu; balen~o: hiu paus.

italaj

~o : squalo; balen~o: squalo balena.

katalunaj

~o: tauró; balen~o: tauró balena.

latina/sciencaj

balen~o : Rhincodon typus; blanka ~o : Carcharodon carcharias.

nederlandaj

~o : haai; balen~o: walvishaai.

portugalaj

~o: tubarão.

rusaj

~o : акула.

svedaj

~o : haj.

turkaj

~o : köpekbalığı.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
2. Monato, last: Ŝarko-ŝoko
3. Monato, Zlatko Tišljar: Stato de la ŝtatoj de la iama Jugoslavio ... kaj la solvo
4. Ĝangalo: Mediprotekta projekto, 2006-06-25
5. FGBNMS/Eckert: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Rhincodon_typus_fgbnms.jpg
6. J. Modest: Dancanta kun ŝarkoj, 2017
7. Sharkdiver.com, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Carcharodon_carcharias.jpg

balen~o: Mankas verkindiko en fonto.
blanka ~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | sxark.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.36 2019/06/30 18:21:50