suzeren/o PIV1

suzereno

(malofte)
HIS Feŭdestro: li ĉiujn kalumnias / kaj ne ŝparus eĉ la reĝon, / lian bonan suzerenon [1]; la duko de Burgonjo estas mem suzereno de la sekvantaj graflandoj […] [2]; la grafo Vilhelmo la 1-a […] venkis la saracenojn dum la Batalo de Turturo en 973 kaj […] fariĝis suzereno de Provenco kaj kreis la provencan feŭdecon disdonante al siaj vasaloj la ĵus rekonkeritan landon [3].
1. trad. P.-J. Doumen: Karlo kaj Elegasto, 2012
2. Vikipedio, Listo de dukoj de Burgonjo
3. Vikipedio, Vilhelmo la 1-a (Provenco)
angle:
suzerain
beloruse:
сюзэрэн
ĉeĥe:
suzerén
ĉine:
領主 [lǐngzhǔ], 领主 [lǐngzhǔ], 宗主 [zōngzhǔ]
france:
suzerain
germane:
Suzerän, Lehnsherr, Oberhoheit
pole:
suzeren
slovake:
suzerén, vrchný pán léna
ukraine:
сюзерен

administraj notoj