Rodrigo
- Vira antaŭnomo hispandevena: la admiralo kaj kontrolisto de la ekspedicio, Rodrigo Sanchez, vidis sur la maro iajn briletantajn lumetojn [1].
Rim.:
Fakte la nomo estas ĝermandevena (kp la tradukojn germanajn
kaj la slavan Ruriko), kvankam
la specifa formo Rodrigo jes estas hispandevena.
[Sergio Pokrovskij]
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto, (de Eube el Odeso)
- beloruse:
- Радрыга
- ĉine:
- 罗德里克 [luōdélǐkè], 羅德裡剋 [luōdélǐkè]
- france:
- Rodrigue
- germane:
- Rodrique, Roderich
- hungare:
- Rodrigó
- itale:
- Rodrigo
- katalune:
- Roderic
- nederlande:
- Rodrigo
- pole:
- Rodrigo
- portugale:
- Rodrigo
- ruse:
- Родриго
- ukraine:
- Родріґо