rivalo
- Konkuranto, ofte pri influo, favoro: li kaj Petronius delonge estis rivaloj antaŭ la cezaro [1]; ĵaluza pri la propra beleco kaj pri la regado, ŝi vivis en senĉesa timo, ke iam iu feliĉa rivalino pereigos ŝin [2]; esperanto pli atentas la postulojn de tutmondismo, dum tiuj rivaloj estas kvazaŭ ekskluzive okcidentaj [3]; jen la rivalino de Alice per larĝa eksvingo levas la brakojn, atingas la rubandeton kaj disŝiras ĝin Metrop ; mi povis […] levadi la gimnastikilojn, sed ne havante rivalon, kun kiu mi povus konkuri, ankaŭ tio fariĝis enuiga [4]; li ne povas rezisti al murdo de rivalo [5]; „ĉu vi opinias ke iu kontraŭbatalos la testamenton?“, „kiu? ni ne havas rivalojn“ [6]; eblus uzi la latentan rivalecon inter la frakcioj islama kaj kristana [7].
Rim.:
La vorto devenas de latine „rivalis“, nomanta kunuzanton de akvofluo.
1.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIV
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro IX
3. Claude Piron: La bona lingvo, 2. La Spirito De La Lingvo
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
5. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ok
6. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 24
7. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 17
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro IX
3. Claude Piron: La bona lingvo, 2. La Spirito De La Lingvo
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
5. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ok
6. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 24
7. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 17
- angle:
- rival ~eco: rivalry.
- beloruse:
- супернік, канкурэнт
- bulgare:
- конкурент, съперник
- ĉeĥe:
- rival, sok, soupeř
- ĉine:
- 竞争对手 [jìngzhēngduìshǒu], 競爭對手 [jìngzhēngduìshǒu], 对手 [duìshǒu], 對手 [duìshǒu], 情敌 [qíngdí], 情敵 [qíngdí]
- france:
- rival, concurrent
- germane:
- Mitbewerber, Rivale, Nebenbuhler, Konkurrent ~eco: Rivalität.
- hungare:
- vetélytárs, rivális
- japane:
- ライバル [らいばる], 競争相手 [きょうそうあいて], 好敵手 [こうてきしゅ]
- katalune:
- rival
- nederlande:
- mededinger, concurrent
- pole:
- rywal, przeciwnik, zawodnik, konkurent
- portugale:
- rival
- rumane:
- rival, concurent
- ruse:
- соперник
- slovake:
- rival, sok, súper
- svede:
- rival
- ukraine:
- суперник, конкурент
rivali
- Konkuri kontraŭ rivaloj: Petronius atingadis preskaŭ ĉiutage novajn venkojn kontraŭ la aŭgustanoj, rivalantaj kun li pri favoro de la cezaro [8]; li saltis tre longe […] eĉ la ĉampiono de Olimpikoj ne povis rivali kontraŭ li [9]; ili ŝerce rivalis, videble laŭ profundradika kutimo [10].
8.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XL
9. red. Vejdo: 440 Fabloj de Ezopo, 2012
10. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 26
9. red. Vejdo: 440 Fabloj de Ezopo, 2012
10. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 26
- beloruse:
- супернічаць, спаборнічаць
- ĉeĥe:
- soupeřit (s někým)
- ĉine:
- 竞 [jìng], 競 [jìng], 争购 [zhēnggòu], 爭購 [zhēnggòu]
- france:
- concourir, rivaliser
- germane:
- rivalisieren, konkurrieren
- japane:
- 張り合う [はりあう], 競争する [きょうそうする], 対抗する [たいこうする]
- pole:
- rywalizować, współzawodniczyć, konkurować
- rumane:
- rivaliza, concura
- slovake:
- súperiť
- ukraine:
- бути суперником, суперничати, змагатися