puberto
- En la homa fiziologio, la aĝo de seksmaturiĝado: en la modera klimato la puberto okazas, proksimume, en la aĝo 12–16 jaroj ĉe la knabinoj, kaj inter 13 kaj 17 jaroj ĉe la knaboj; la dua spitaĝo okazas dum la puberto; la manko de puberto ĉe ŝi kaŭzas ankoraŭ kelkajn problemojn [1].
Rim.:
Laŭ A. Cherpillod („Nepivaj vortoj“, 1988),
la moderne internacian formon „puberto“
donas la vortaroj Esperanto-dana (de L. Friis, 1969) kaj
Esperanto-korea (de Hajpin Li, 1983). La PIV-oj tamen ial
elektis malpli internacian kaj por Esperanto maloportunan
formon „pubera“ (unue, misanalizeblan kiel
„pub-era“; due, puberto – puberta estas gramatike
pli bona paro ol „pubera – pubereco“).
[Sergio Pokrovskij]
1.
Natascha Kampusch , diskuto en soc.culture.esperanto
- angle:
- puberty
- beloruse:
- падлеткавы ўзрост, пубэртатны ўзрост
- bulgare:
- пубертет
- ĉeĥe:
- puberta
- ĉine:
- 青春期 [qīngchūnqī], 思春期 [sīchūnqī], 发育期 [fāyùqī], 發育期 [fāyùqī], 性成熟期 [xìngchéngshúqī], 发身 [fāshēn], 發身 [fāshēn]
- france:
- puberté
- germane:
- Pubertät
- hispane:
- pubertad
- hungare:
- serdülőkor, pubertás
- nederlande:
- puberteit
- pole:
- pokwitanie
- portugale:
- puberdade
- ruse:
- отрочество, период полового созревания, переходный возраст, пубертатный период
puberta
- Rilata al puberto.
- angle:
- pubescent
- beloruse:
- падлеткавы, пубэртатны
- ĉeĥe:
- pubertní
- france:
- pubertaire, pubéral, pubère, pubescent
- germane:
- pubertär
- hungare:
- serdülő
- nederlande:
- puberaal
- pole:
- dojrzewający
- ruse:
- подростковый, отроческий, пубертатный
pubertulo
- Homo en la stato de puberto: ili aspektas, kiel burĝonantaj, ekflorantaj pubertulinoj [2].
2.
Mihály Gergely, tr. S. Szathmári: Konfeso pri mia urbo, Hungara Vivo, 1966, n-ro 2, p. 10—11.
- beloruse:
- падлетак
- france:
- pubescent (subst.)
- germane:
- Pubertierender
- hispane:
- púber
- hungare:
- serdülő
- katalune:
- púber
- nederlande:
- puber
- pole:
- dojrzewający płciowo
- ruse:
- подросток, отрок