1pigme/o

pigmeo

1.
MIT Ano de mita popolo rimarkinda pro ĝia malgranda kresko: knabo, kiu arogis ludi kun la bastonego de Jupitero kaj kiu venkis pigmeojn, dum li devis frakasi titanojn [1]; ĉio saĝa kaj belega, kion oni aŭdas kaj vidas en sonĝo, havas tian saman sorton, kiel la oro de la subteraj pigmeoj: kiam oni ĝin ricevas, ĝi estas grandvalora kaj belega, sed kiam oni rigardas ĝin ĉe la taga lumo, tio estas nur ŝtonoj kaj velkintaj folioj [2].
2.
Ano de iu el diversaj etstaturaj popoloj vivantaj precipe en tropika Afriko: eĉ kompleta vilaĝo kun ĉ. 300 konganoj (inter kiuj ankaŭ pigmeoj) estis en la ekspozicio [3].
3.
=malgrandegulo
Rim.: La greka vorto „πυγμαῖος“ signifas „pugnulo“, t.e. iu, kiu estas granda kiel pugno.
1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. Wim M. A. De Smet: Antaŭ cent jaroj, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 25a
angle:
pygmy
beloruse:
пігмэй
bulgare:
пигмей
ĉeĥe:
pygmej, pygmeus, trpaslík
ĉine:
侏儒 [zhūrú], 俾格米 [bǐgémǐ]
france:
1. pygmée 2. pygmée 3. nain
germane:
Pygmäe 3. Zwerg
hungare:
1. pigmeus 2. pigmeus 3. törpe
japane:
ピグミー, ピュグマイオイ, こびと
nederlande:
pygmee
perse:
پیگمه
pole:
pigmej
portugale:
2. pigmeu
ruse:
пигмей
slovake:
piadimužík, pygmej, trpaslík
ukraine:
пігмей, карлик

administraj notoj