pakt/o SPV

pakto

(malofte)
1.
JUR Traktato1: en la interno de Eŭropa Unio pli kaj pli laŭtas la alvoko por amendi la Pakton pri Stabileco kaj Kreskado [1]; la malapero de la Varsovia Pakto kaj de Sovetio [2]; onidiroj pri „lingvopakto“ de Francio kaj Germanio cirkulis jam de kelka tempo, sed neniu volis konfesi aŭ konfirmi, ke tia ekzistas kaj estas direktota kontraŭ superregado de la malamata (en Francio) kaj tre amata (en Germanio) usonangla lingvo [3]; kelkaj aborigenaj eminentuloj kaptis la okazon por postuli „traktaton“ inter aborigenoj kaj la ŝtato […] juristoj subtenas interkonsenton tian ‐ aŭ pakton ‐ inter ĉiuj etnaj grupoj por tiel registri la celojn de la tuta aŭstralia komunumo [4].
2.
(figure) Manifesto: Pakto de la Mondcivitanoj [5].
1. Ĉina Radio Internacia: Germana kaj franca ŝtatĉefoj..., 2005-03-08
2. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
3. Stefan Maul: Lingvopakto, Monato, 2000/12, p. 7
4. Ralph Harry: Paŝoj al amikeco, Monato, 2000/11, p. 15
5. Pakto de la Mondcivitanoj, 2007
angle:
pact
beloruse:
пакт, дамова
ĉeĥe:
mezinárodní smlouva, pakt, závazná dohoda, úmluva
ĉine:
公約 [gōngyuē], 公约 [gōngyuē]
france:
pacte
germane:
Pakt
nederlande:
pakt (zeldz.)
pole:
1. pakt 2. pakt
slovake:
dohoda, pakt
ukraine:
пакт, договір, угода

administraj notoj