Oriono
- 1.
- [1] Ekvatora stelfiguro: (Orion): super la kapo de l' vojaĝanto brulis Oriono [2]. (Ori)
- 2.
- En la helena mito, belega Giganto kaj tre lerta ĉasisto. Li estis mortigita de diino Ateno pere de skorpio. La diino transformis Orionon kaj la mortigan skorpion en stelaroj, sed Zeŭso transformis ankaŭ lian fidelan ĉashundon Siriuson, kiu korŝire jelpis pro lia morto (fakte la stelaroj de Oriono kaj de la Ĉashundoj „fuĝas“ antaŭ la Skorpio en la ĉielrotacio).
1.
Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la
universo, FEL, Antverpeno, 2005
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 20a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 20a
- angle:
- Orion, Hunter
- beloruse:
- Арыён
- ĉeĥe:
- Orión, Orión
- france:
- Orion
- germane:
- Orion, Himmelsjäger
- greke:
- Ωρίων
- hispane:
- Orión, Cazador, Cazador del Cielo
- hungare:
- Orion
- itale:
- Orione
- japane:
- オリオン, オリオン座 [オリオンざ]
- katalune:
- Orió
- latinece:
- 1. Orion
- nederlande:
- Orion
- pole:
- 1. Orion (gwiazdozbiór) 2. Orion
- portugale:
- Órion, Orionte, Caçador
- ruse:
- Орион
- slovake:
- Orión, Orión
- slovene:
- Orion
- turke:
- Avcı
- ukraine:
- Оріон