ogivo
- Pintarko: la medreseo de Ulugbek frontas la placon je majesta portalo kun ogivo [1]; Semo, hodiaŭ ĵetita, arbiĝos, proklamos la vivon, || Super la koro kaptita formante ensorĉan ogivon… [2].
Rim.:
La esperanta signifo de ĉi tiu ŝajne „internacia“ (t.e.
angla-franca) vorto restas malklara. OA1 oficialigis ĝin per
ekstere similaj tradukoj, kies signifoj estas diversaj kaj
malkoheraj. Ekz-e la anglaj signifoj estas:
«(1) Subtena, nervure elstara arko, diagonale streĉita sub
gotika volbo;
(2) Pintarko;
(3) MAT Statistika kurbo de ofteca
distribuo;
(4) MIL Antaŭa parto de misilo,
entenanta la ŝargon.»
La francaj vortaroj aldonas al tio ankoraŭ kelkajn „misajn
sencoetendaĵojn“ (extensions abusives).
PIV1 prezentas la du unuajn sencojn, el kiuj la duan pli klare
esprimas la vorto „pintarko“ (al kiu ĝi plusendas). La
germana kaj la pola tradukoj el OA1 esprimas nur ĉi tiun duoblaĵan
signifon. La rusa traduko esprimas la parencan signifon de volbaĵo.
PIV2 simple forĵetas la ĉefsignifon de PIV1, lasante unualoke la
duoblaĵon de „pintarko“. Anstataŭe ĝi aldonas la francecan signifon
„batalŝargo“ (de: Sprengkopf, Gefechtskopf; en: warhead;
ru: боеголовка; pl: głowica bojowa).
Resume, oni prefere evitu ĉi tiun malklaran, malnecesan kaj
malmulte internacian vorton.
[Sergio Pokrovskij]
- ĉeĥe:
- gotické klenební žebro, lomený gotický oblouk, ogival
- ĉine:
- 战斗部 [zhàndòubù], 戰斗部 [zhàndòubù], 弹头 [dàntóu], 彈頭 [dàntóu]
- france:
- ogive
- germane:
- Spitzbogen
- greke:
- αψίδα
- hungare:
- csúcsív
- japane:
- オジーブ, 丸い弾頭 [まるいだんとう], 蛋形部 [たんけいぶ]
- nederlande:
- spitsboog
- pole:
- ostrołuk
- portugale:
- ogiva
- rumane:
- ogivă
- ruse:
- стрелка свода
- slovake:
- lomený oblúk, ogival
- ukraine:
- стрілка (склепіння), стрілчаста арка
ogiva
- Karakterizata per ogivo: ogiva arkitekturo, fenestro. la interno, je ogiva volbo, estas tute nigrigita de la fumo [3]. rompita
3.
Monato, Roberto Pigro: La Loreta Vojo: Laŭ la spuroj de antikvaj
pilgrimantoj, 2015
- ĉeĥe:
- obloukový s lomem ve vrcholu
- ĉine:
- 战斗部 [zhàndǒubù], 戰斗部 [zhàndǒubù]
- france:
- ogival
- germane:
- spitzbogig
- hungare:
- csúcsíves
- japane:
- オジーブ式の [オジーブしきの]
- nederlande:
- in een spitsboog, met een spitsboog
- pole:
- ostrołukowy, ogiwalny
- rumane:
- ogival
- ruse:
- стрельчатый, готический
- slovake:
- oblúkový s lomom vo vrchole
- ukraine:
- стрілчастий, оживальний, готичний
administraj notoj
~a:
Mankas dua fontindiko.