objektiv/o PVEF

objektivo

1.
FOT Parto de fotografilo, konsistanta el unu aŭ pluraj muntitaj lensoj, kiujn devas trapasi la lumaj radioj antaŭ ol penetri en la malluman kameron: de 500-mm-a spegulobjektivo plus fokusdistanca duobligilo ĝis fiŝokula objektivo [1]; trueto funkcias kiel primitiva objektivo, ju pli eta estas ĝia diametro, des pli fokusita estas la bildo [2].
2.
Lenso aŭ lensa muntaĵo, kiu estas la plej proksima al la ekzamenata objekto. ANT:okulario
HOM:objektiva
1. Pejno S.: La lernemulo, Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 23a
2. Monato, Julius Hauser: Rivelita: la movado de la suno, 2012
angle:
objective (lens)
beloruse:
аб'яктыў (фотаапарата)
ĉeĥe:
objektiv
ĉine:
物鏡 [wùjìng], 物镜 [wùjìng]
france:
objectif (optique)
germane:
Objektiv
hungare:
objektív, tárgylencse
japane:
対物レンズ [たいぶつレンズ], 対物鏡 [たいぶつかがみ], レンズ [れんず]
katalune:
objectiu (òpt.)
nederlande:
objectief
pole:
obiektyw
portugale:
obje(c)tiva
rumane:
obiectiv (foto)
ruse:
объектив
slovake:
objektív
ukraine:
об’єктив (частина оптичного приладу)

administraj notoj