moruo
- Specio de gado (Gadus morhua), marfiŝo ĝis 2 m longa kun tri dorsaj kaj du anusaj naĝiloj, antaŭen ŝovita supra makzelo kaj fadeno ĉe la malsupra makzelo kaj kun hela flanka linio: moruon oni manĝas precipe peklitan aŭ sekigitan; sur sia vendobenko li havis kapon de moruo [1]; la fiŝistoj venis tien kaj puŝe hokis moruojn [2]; norvegoj produktas pli ol 700 000 tunojn da salmo, 70 000 tunojn da truto, malpli grandajn kvantojn da moruo, angilo, aliaj fiŝoj [3]; muta kiel morta moruo [4]; (figure) vi min naŭzas, vi senmorala moruo [5]!
1.
Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 18. Gaja Duopo.
2. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Eyvind Johnson
3. Monato, Saliko: Krozi laŭ la norvega marbordo, 2015
4. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 8
5. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 16
6. Arnstein Rønning, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Gadus.JPG

- angle:
- Atlantic cod
- beloruse:
- траска
- bulgare:
- треска
- ĉeĥe:
- treska obecná
- ĉine:
- 鱈 [xuě], 鳕 [xuě]
- france:
- morue, cabillaud
- germane:
- Kabeljau (plenkreska, nordamara), Dorsch (juna, baltamara)
- hispane:
- bacalao
- hungare:
- tőkehal
- ide:
- moruo
- itale:
- merluzzo
- japane:
- タイセイヨウダラ, タラ
- latinece:
- Gadus morhua
- nederlande:
- kabeljauw
- pole:
- dorsz
- portugale:
- bacalhau
- rumane:
- cod
- ruse:
- треска
- slovake:
- treska
- svede:
- torsk
- ukraine:
- тріска
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.