1miriad/o MT

miriado

(malofte)
1.
Dek mil.
2.
Nenombreble granda nombro: miriadoj da steloj en la ĉielo; mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, kiuj estas ĉirkaŭ mi [1]; miriadoj de la homamaso kunkolektiĝis tiel, ke ili piedpremis unu la alian [2]; jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj [3]; ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj [4]; miriadoj da venenaj muŝoj kaj kuloj enflugadis al ili [5]; tiaj malgrandaj insektoj […] povas en tri aŭ kvar jaroj pretigi konstruon […] kun miriadoj da ĉambroj de diversa grandeco FK . VD:amaso, abundo, milmilo
angle:
myriad
beloruse:
мірыяд, незьлічоная колькасьць
bulgare:
безброй
ĉeĥe:
deset tisíc, myriáda, nesčíslné množství
ĉine:
五花八門 [wǔhuābāmén], 五花八门 [wǔhuābāmén]
france:
myriade
germane:
Myriade, Unzahl
hungare:
számtalan, miriád
japane:
無数 [むすう], 一万 [いちまん]
katalune:
miríada
nederlande:
myriade
ruse:
мириад, несметное число
slovake:
myriada, nespočetné množstvo
ukraine:
незліченна кількість

administraj notoj