metabolo
- La sumo de la procezoj transformantaj ĥemiajn substancojn (ekz. nutraĵon, oksigenon) al inter- kaj finproduktoj en organismo: oni supozas, ke prionoj partoprenas metabolon [1]; metabolo kaj fiziologio varias depende de la aĝo, kio tuŝas ankaŭ la koncentritecon de radionuklidoj en diversaj organoj [2]; laŭ opinio de la aŭtoro, por ke la metabolo de la malgrandaj ĥemiaj molekuloj alkonduku al la apero de vivaj sistemoj, estas necesaj difinitaj kondiĉoj: devas esti limo inter la loko de la reto de malgrandaj molekuloj kaj la ĉirkaŭanta medio, necesas konstanta alfluo de energio […] [3]. anabolo, kataboloprotoplasmo
1.
Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino
2. Monato, Evgeni Georgiev: Malsama aĝo, malsamaj riskoj
3. Monato, Vladimir Lemelev: Lastaj opinioj pri la origino de vivo
2. Monato, Evgeni Georgiev: Malsama aĝo, malsamaj riskoj
3. Monato, Vladimir Lemelev: Lastaj opinioj pri la origino de vivo
- angle:
- metabolism
- beloruse:
- мэтабалізм
- ĉeĥe:
- metabolizmus, přeměna látková, výměna látková
- ĉine:
- 代謝 [dàixiè], 代谢 [dàixiè], 新陈代谢 [xīnchéndàixiè], 新陳代謝 [xīnchéndàixiè]
- france:
- métabolisme
- germane:
- Stoffwechsel, Metabolismus
- hispane:
- metabolismo
- hungare:
- anyagcsere
- japane:
- 物質代謝 [ぶっしつたいしゃ], 物質交代 [ぶっしつこうたい]
- katalune:
- metabolisme
- nederlande:
- metabolisme
- perse:
- سوخت و ساز، متابولیسم
- portugale:
- metabolismo
- ruse:
- обмен веществ, метаболизм
- slovake:
- metabolizmus, výmena látok
- ukraine:
- метаболізм, обмін речовин