kriptologo
- Eksperto pri sekretaj skribsistemoj kaj ĉifroj: tiu ĉi verko […] temas pri kriptologo, kiu konfrontiĝas kun kriptaj mesaĝoj apenaŭ tradukeblaj [1]; la doktoro Leonell Strong, esploristo pri kancerologio kaj libertempa kriptologo, provis deĉifri la manuskripton de Voynich [2]; Marian Adam Rejewski [estis] pola matematikisto kaj kriptologo, kiu en 1932 rompis la ĉifron de Enigma [3].
1.
Monato, Lode van de Velde: Suspenso
de komenco ĝis fino
2. Vikipedio, Voynich-manuskripto
3. Vikipedio, Marian Rejewski
2. Vikipedio, Voynich-manuskripto
3. Vikipedio, Marian Rejewski
- beloruse:
- крыптограф, шыфравальшчык
- france:
- cryptologue
- germane:
- Kryptologe
- pole:
- kryptolog
- rumane:
- criptolog