kortik/o PIV1 , korteks/o PIV1

kortiko, kortekso

ANA Ekstera ŝelo aŭ kovraĵo de organo: ĉiu skvameto konsistas el supra kortiko, alga tavolo kaj medolo, malsupra kortiko malestas [1]; la homa cerbo ne estas masiva globo, sub ĝia sulkoplena kortiko estas multaj malplenaj kanaloj, ĉambroj, tuboj kaj kavoj [2]; la nervoj de tiuj artikoj kaj muskoloj ligiĝas kun la cerba kortekso [3].
1. L. Abbassi Maaf, C. Roux: Hypocenomyce stoechadiana nova likenspecio, Bull. Soc. linn. Provence, t. 36, 1984
2. Ĉina Radio Internacia: Rivereto en la homa cerbo, 2004-12-08
3. Ĉina Radio Internacia: Manĝbastonetoj, [vidita en 2008-07]
beloruse:
кара (воргана), шкарупа
ĉeĥe:
kůra orgánu, svrchní vrstva orgánu
ĉine:
皮質 [pízhì]
france:
cortex
germane:
Cortex, Rinde
itale:
corteccia (anat.)
katalune:
còrtex
nederlande:
cortex, hersenschors
pole:
kora
slovake:
kôra orgánu

novkortiko, novkortekso

ANA Ekstera ŝelo de la cerbo de mamuloj: nu, ni ja havas tiun vastan cerbon nomitan novkortiko... sed ni apenaŭete uzetas ĝin [4]; manko de novkortekso aperas kiel nemalhelpa al organismo pri sperto de emociaj statoj [5].
4. M. M. Campagna: en: Kia estas Esperanto?, soc.culture.esperanto, 1996-04-09
5. P. Low k. a., trad. SAT-Vegetara Sekcio: Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio, satesperanto.org, [vidita en 2023]
beloruse:
новая кара, нэакортэкс, ізакортэкс
france:
isocortex, néocortex, néopallium

administraj notoj