konfekcio
- Vesto, produktata en fabriko laŭ proksimumaj dimensioj, ne laŭ la ĝusta mezuro de ĉiu kliento; industrio kaj komerco okupiĝanta pri tiaj vestoj: ĉijare totala eksporta sumo de ĉinaj tekstilaĵoj kaj konfekcioj eble superos cent miliardojn da usonaj dolaroj [1]; sinjorino Zhang Lei naskiĝis en familio okupiĝanta pri konfekcio [2].
- angle:
- ready-made suit (or dress), ready-made clothes, confection (clothing)
- ĉeĥe:
- konfekce
- ĉine:
- 成衣 [chéngyī], 现成 [xiànchéng], 服装 [fúzhuāng]
- france:
- confection (prêt-à-porter), prêt-à-porter
- germane:
- Stangenware, Fabrikware, Konfektionskleidung, Kleidung von der Stange
- japane:
- 既製服 [きせいふく]
- katalune:
- confecció
- nederlande:
- confectie
- pole:
- konfekcja
- portugale:
- confecção, prêt-à-porter
- ruse:
- конфекцион, готовая одежда
- slovake:
- konfekcia
konfekcii
(tr)
- (pri vestoj) Produkti laŭ normaj dimensioj, pogrande: li surhavis novan redingoton, kiun li estis aĉetinta, konfekciitan, en la tenejo de la Belle-Jardinière [3].
3.
E. About, trad. G. Moch: La Reĝo de la Montoj, 1909
- ĉine:
- 縫製 [féngzhì]
- france:
- confectionner
- germane:
- konfektionieren, anfertigen (Kleidung)
- japane:
- 作る [つくる], 製造する [せいぞうする]