kompaso
- Instrumento konsistanta el magneta montrilo, libere turniĝanta ĉirkaŭ pivoto kaj konstante montranta la nordon. ili ne plu uzis karton kaj kompason sed sekvis la arbarajn vojetojn [1]; mi kuraĝis ekbriligi mian lampeton sur mian kompason [2]; (figure) socio, kiu perdis sian kompason por moralo [3]; (figure) ili kompreneble ŝanceliĝadis en siaj agoj, ĉar ilia cerbo malhavis la naturan kompason [4]; mi prenis tre precizan kompason, sekstanton, teleskopon [5]; mi trovis poŝan ŝipkompason, kiun mi tuj alproprigis [6]. navigaciilo, orientilo
1.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, 2a parto, ĉapitro 2a
2. Edgar Rice Borroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, ĉapitro 23a
3. Monato, Stefan Maul: Kapitalista moralo, 2008
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
5. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deknaŭa Ĉapitro
6. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 47

- angle:
- compass
- beloruse:
- компас
- bulgare:
- компас
- ĉeĥe:
- kompas
- ĉine:
- 指南針 [zhǐnánzhēn], 罗盘 [luópán], 指北針 [zhǐběizhēn]
- france:
- boussole (tera navigacio), compas (mara aŭ aera navigacio) (de navigation)
- germane:
- Kompass
- hispane:
- brújula
- katalune:
- brúixola
- nederlande:
- kompas
- pole:
- kompas
- portugale:
- bússola
- rumane:
- busolă
- ruse:
- компас
- slovake:
- kompas
Kompaso [7] (Pyx)
- Sud-hemisfera stelfiguro (Pyxis): NGC 2613 […] estas galaksio en konstelacio Kompaso [8].
- angle:
- Pyxis
- beloruse:
- Компас (сузор’е)
- ĉine:
- 罗盘座 [Luópánzuò]
- france:
- Boussole (constellation)
- germane:
- Schiffskompass (Sternbild)
- japane:
- 羅針盤 [らしんばん], コンパス
- latinece:
- Pyxis
- pole:
- Kompas (gwiazdozbiór)
- rumane:
- Busola (constelație)
- ukraine:
- компас