Karolo, Karlo
- Vira antaŭnomo ĝermandevena: Karolo aĉetis por sia kuzino horloĝeton kun tri montrantoj DL ; Karlo estis tre pensema knabeto kaj jam havis siajn precizajn ideojn pri multaj aferoj [1]; Karlo la unua estis senkapigata [2]; Petron kruro doloras, Karolo ne lamas Prv .
- angle:
- Charles, Carl, Carlo, Carlos
- beloruse:
- Карл, Караль
- bretone:
- Charlez
- ĉine:
- 查尔斯 [Cháěrsī], 卡洛斯 [Kǎluòsī]
- france:
- Charles
- germane:
- Karl
- hungare:
- Károly
- itale:
- Carlo
- japane:
- カール, シャルル, チャールズ [ちゃーるず]
- katalune:
- Carles
- nederlande:
- Karel
- pole:
- Karol
- rumane:
- Carol
- ruse:
- Карл, Кароль, Шарль, Чарльз
- ukraine:
- Карл
Karolino
karolido
- Ano de franka dinastio, kiu regis precipe la teritoriojn de nunaj Francujo kaj Germanujo de la jaro 751a ĝis en la 10a jarcento: post la merovidoj venis la karolidoj kun Pipino la pli juna, kiu firmigis sian legitimecon per sia kronado [3]; ĉe la okcidentaj karolidoj la feŭda disfalo estis rapida, kaj Karolo la 2-a rapide perdis aŭtoritatecon sude de la rivero Luaro [4].
- angle:
- Carolingian, Carolingian Frank
- beloruse:
- каралінг
- bretone:
- Karlingad
- ĉine:
- 卡洛林王朝 [kǎluòlínwángcháo]
- france:
- Carolingien (subst.)
- germane:
- Karolinger
- hungare:
- Karoling
- itale:
- carolingio (sost.)
- katalune:
- carolingi (subst.)
- nederlande:
- Karolinger
- pole:
- Karoling
- rumane:
- Carolingiană Dinastia {pl}
- ruse:
- Каролинг(и)
karolida
-
Rilata al karolidoj, al ilia regado, al la tiuepoka
kulturo:
post la Karolida Imperio kaj la traktato de Verdun de 843
[5].
- a)
- Stilo de latinaj literoj uzata por libroj dum la Karolida regado, precipa bazo de renesancaj kaj modernaj tiparaj minuskloj: klasika fasono ne estas Romia: [...] la etliteroj sekvas la Karolidan minusklan skribon [6].
- angle:
- Carolingian 1.a Carolingian, Caroline (minuscule)
- beloruse:
- каралінскі, каралінгаў
- bretone:
- karlingat
- france:
- carolingien (adj.) 1.a caroline (adj., tipo.)
- germane:
- karolingisch
- hungare:
- karoling
- itale:
- carolingio (agg.)
- katalune:
- carolingi, carolí (adj.)
- nederlande:
- Karolingisch
- pole:
- karolinga
- rumane:
- carolingiană
- ruse:
- каролингский
Karolo la Granda
- Karolo la 1a, reĝo de Frankoj (747–814), etendinta sian regnon super proksimume nunajn Germanujon, Francujon, Nordan Italujon, fariĝinta „okcidenta imperiestro“ en 800, instiginto de kulturaj reformoj laŭ romia modelo: tra la kanala tunelo oni veturas al Francujo, al la lando de Karolo la Granda [7]; jam […] en la tempo de la imperiestro Karolo la Granda [8].
7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
8. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 24a, p. 530a
8. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 24a, p. 530a
- angle:
- Charlemagne, Charles the Great
- beloruse:
- Карл Вялікі
- bretone:
- Karl-Veur
- ĉeĥe:
- Karel Veliký
- ĉine:
- 查理曼大帝 [chálǐmàndàdì], 查利曼 [chálìmàn], 查理大帝 [ChálǐDàdì]
- france:
- Charlemagne
- germane:
- Karl der Große
- hispane:
- Carlomagno
- hungare:
- Nagy Károly
- itale:
- Carlomagno, Carlo Magno
- japane:
- カール大帝 [カールたいてい], シャルルマーニュ
- katalune:
- Carlemany
- latine:
- Carolus Magnus
- nederlande:
- Karel de Grote
- pole:
- Karol Wielki
- rumane:
- Carol cel Mare
- ruse:
- Карл Великий
- slovake:
- Karol Veľký
administraj notoj
pri
Karol/o ,
Karl/o :
La terminoj "franka", „Franko“ estas uzataj en difinoj, sed ili ne aperas en la vortaro. [MB]