*kapitan/o

*kapitano

1.
MIL En terarmeo kaj aerarmeo, oficiro, kiu rangas inter leŭtenanto kaj majoro: Jesuo diris al la ĉefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliaĝuloj, kiuj venis kontraŭ lin: ĉu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaŭ kontraŭ rabiston? [1]; dum ili penis lin mortigi, famo venis al la ĉefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas [2]; la deĵoranta kapitano [3]; la ŝtelisto forkuris per grandaj paŝoj al sia kapitano kaj diris: en la domo sidas abomena sorĉistino, ŝi spiris sur min kaj gratis mian vizaĝon per siaj longaj fingroj […] [4]; la kronprinco akompanata de la ministro kaj de la kapitanoj forrajdis al la armeo [5]; la infanteria kapitano forte min forkis: mirinde lerte li, kanajlo, manovras la kartojn [6].
2.
MAR Ŝipestro: laŭ la kapitanoj, la plej danĝera etapo estos la rondnavigado de la Horna Kabo en Suda Ameriko, kiu dividas Atlantikon kaj Pacifikon [7]; la piloto, kapitano Robinson, persvadis la kapitanon de „Pfalz”, ke la ŝipo revenu en la havenon [8]; la brita kapitano James Cook nomis ĝin Nov-Kaledonio pro ĝia simileco al lia patrolando Skotlando [9].
3.
SPO Teamestro: kapitano de la bazopilka klubo de Universitato Harvard [10]; la kapitano de la serba teamo, traboris nun multe pli bone la italan blokadon [11].
afrikanse:
kaptein
albane:
kapiten
amhare:
ካፒቴን
angle:
1. captain 2. captain
arabe:
نقيب
armene:
կապիտան
azerbajĝane:
kapitan
beloruse:
капітан
bengale:
অধিনায়ক
birme:
ကပ္ပတိန်
bosne:
kapetan
bretone:
kabiten
ĉeĥe:
kapitán, setník
ĉine:
2. 机长 [jīzhǎng], 領隊 [lǐngduì], 船長 [chuánzhǎng], 上尉 [shàngwèi], 大尉 [dàwèi], 舰长 [jiànzhǎng]
dane:
kaptajn
estone:
kapten
eŭske:
kapitainak
filipine:
kapitan
france:
1. capitaine (grade militaire) 2. capitaine (de navire)
galege:
capitán
germane:
1. Hauptmann 2. Kapitän 3. Mannschaftskapitän
guĝarate:
કેપ્ટન
haitie:
kòmandan
haŭse:
kyaftin
hinde:
कप्तान
hispane:
capitán
hungare:
1. százados, kapitány 2. hajóskapitány
igbe:
onyeisi
indonezie:
kapten
irlande:
captaen
islande:
skipstjórinn
itale:
1. capitano 2. comandante (di nave)
japane:
キャプテン
jave:
kapten
jide:
קאַפּיטאַן
jorube:
olori
kanare:
ನಾಯಕ
kartvele:
კაპიტანი
kazaĥe:
капитан
kimre:
capten
kirgize:
капитан
kmere:
ប្រធានក្រុម
koree:
주장
korsike:
cummandante
kose:
ikhapteni
kroate:
kapetan
kurde:
kaptan
latine:
dux
latve:
kapteinis
laŭe:
ນາຍເຮືອ
litove:
kapitonas
makedone:
капетан
malagase:
komandin’ny
malaje:
kapten
malajalame:
നായകൻ
malte:
kaptan
maorie:
rangatira
marate:
कर्णधार
monge:
nom
mongole:
ахмад
nederlande:
kapitein
nepale:
कप्तान
njanĝe:
woyendetsa
okcidentfrise:
kaptein
panĝabe:
ਕਪਤਾਨ
paŝtue:
کپتان
pole:
kapitan 1. kapitan 2. kapitan
ruande:
kapiteni
rumane:
căpitan
ruse:
капитан 1.  капитан-лейтенант (во флоте)
samoe:
kapeteni
sinde:
ڪئپٽن
sinhale:
නායක
skotgaele:
sgiobair
slovake:
kapitán, stotník
slovene:
kapetan
somale:
kabtanka
ŝone:
mukuru
sote:
motsamaisi
sunde:
kapten
svahile:
nahodha
svede:
kapten
taĝike:
капитан
taje:
กัปตัน
tamile:
கேப்டன்
tatare:
капитан
telugue:
కెప్టెన్
ukraine:
капітан
urdue:
کیپٹن
uzbeke:
kapitan
vjetname:
đội trưởng
zulue:
ukaputeni

korvetkapitano PIV1

MIL
En mararmeo, oficiro kun rango ekvivalenta al tiu de majoro: laŭ ordono de regna defendoministro Gustav Noske de la 3-a de februaro 1919 korvetkapitano Wilfried von Loewenfeld formis en Kiel el soldatoj de la mararmeo la 3-an mararmean brigadon [12]. VD:korveto
angle:
lieutenant commander
ĉeĥe:
korvetní kapitán
france:
capitaine de corvette
germane:
Korvettenkapitän
itale:
capitano di corvetta
japane:
海軍少佐 [かいぐんしょうさ]
nederlande:
luitenant-ter-zee eerste klas, korvetkapitein
pole:
kapitan korwety
rumane:
căpitan corvetă
ruse:
капитан третьего ранга
slovake:
korvetný kapitán

fregatkapitano PIV1

MIL
En mararmeo, oficiro kun rango ekvivalenta al tiu de subkolonelo: en 1844, Charlotte French naskiĝis en Ripple, en Kent, Britio, filino de irlanda mararmea fregatkapitano William French [13]. VD:fregato
angle:
commander
ĉeĥe:
fregatní kapitán
france:
capitaine de frégate
germane:
Fregattenkapitän
itale:
capitano di fregata
japane:
海軍中佐 [かいぐんちゅうさ]
nederlande:
kapitein-luitenant-ter-zee, fregatkapitein
pole:
kapitan fregaty
rumane:
căpitan de fregata
ruse:
капитан второго ранга
slovake:
fregatný kapitán
ukraine:
капітан 2-го ранґу

veselkapitano PIV1

MIL
En mararmeo, oficiro kun rango ekvivalenta al tiu de kolonelo: Léonard Victor Charner […] veselkapitano en 1841, kaj baldaŭ oficiro de la Honora Legio, li estis komisiita, en la lastaj jaroj de la regno de Ludoviko-Filipo la 1-a pri diversaj maraj komandadoj [14]. VD:veselo
angle:
captain
ĉeĥe:
korábní kapitán
ĉine:
大佐 [dàizuǒ]
france:
capitaine de vaisseau
germane:
Kapitän zur See, Marineoberst
itale:
capitano di vascello
japane:
海軍大佐 [かいぐんたいさ]
nederlande:
kapitein-ter-zee
pole:
komandor
rumane:
comandor
ruse:
капитан первого ранга
slovake:
kapitán korábu
ukraine:
капітан 1-го ранґу

administraj notoj

pri vesel~o :
      Tiu nocio estas iom neklara: laŭ iuj fontoj „veselo“ estas simple
      malnova nomo por
      (milita vel)ŝipo...
      La veslkapitano en la supra ekzemplo laŭ aliaj fontoj estis
      admiralo.