kaftano
-
Longa supervesto
manikhava, kun du vertikale fermiĝantaj klapaj pecoj
antaŭe,
kovrantaj unu la alian, kune tenataj per zono, ŝnuretoj
aŭ
butonoj:
vi devus vidi, kiel timigite staris la dromedaro kaj la
komercisto tiris al si la kaftanon super la kapon!
[1];
Janowa ... dronigis sian rigardon en la videbla
por ŝi supro de la granda altaro, kaj viŝante per la
maniko de sia festa kaftano larmojn sur la ruĝa
vizaĝo,
preĝis preskaŭ laŭte
BonaS-ino
;
mi priskribos nek la rusan kaftanon de Adriano Proĥorov,
nek la eŭropajn vestojn de Akulina kaj Daria
[2].
Rim. 1: Kaftanojn oni vidas jam sur la asiriaj reĝoj, kaj poste en diversaj landoj; en la postrenesanca epoko la eŭropa modo uzas pli specialajn nomojn por siaj specoj de kaftano: surtuto, redingoto, palto ktp.Rim. 2: La tradiciaj kaftanoj eŭropaj, rusaj, tataraj, mongolaj estas drapaj; en pli varmaj landoj oni trovas kaftanojn el aliaj ŝtofoj (lino, kotono, silko ‐ ekz-e la japana kimono).
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. A. Puŝkin, tr. N. Lozgaĉev: Ĉerkisto, La Ondo de Esperanto, 1999, n-ro 6(56).
2. A. Puŝkin, tr. N. Lozgaĉev: Ĉerkisto, La Ondo de Esperanto, 1999, n-ro 6(56).
- angle:
- caftan
- beloruse:
- жупан, каптан, кафтан
- bulgare:
- кафтан
- ĉeĥe:
- kaftan
- finne:
- kauhtana, kaftaani
- france:
- caftan, cafetan
- germane:
- Kaftan
- hungare:
- kaftán
- japane:
- カフタン
- nederlande:
- kaftan
- perse:
- خفتان، خرقه، جُبّه، قبا
- pole:
- kaftan, żupan
- portugale:
- cafetã
- ruse:
- кафтан, халат
- slovake:
- kaftan
- turke:
- kaftan
- ukraine:
- каптан