ĥolesterolo, kolesterolo
- Grasosimila substanco C27H45OH, uzata kiel konstrumaterialo en la korpoĉeloj de animaloj, produktata precipe en la hepato: troo da ĥolesterolo en la sango povas kaŭzi angiajn malsanojn; laŭ kuracnotoj vi havas tro altan sangopremon kaj altan nivelon de ĥolesterolo [1].
Rim.:
La PIV-oj donas nur „kolesterolo“n,
kaj sekve en la reala uzado troveblas nur ĉi tiu formo.
Vd la argumentojn de J. Kavka
[2], kial tio estas malbona por scienca nomenklaturo
(eĉ se por derivado eksteresperanta).
[Sergio Pokrovskij]
1.
Mendo de pico en la jaro 2015,
„Antaŭen“ 4:12. Julio 2004
2. J. Kavka: Pledo por ĥolesterolo, Prago 2.10.1994
2. J. Kavka: Pledo por ĥolesterolo, Prago 2.10.1994
- angle:
- cholesterol
- beloruse:
- халестэрын
- bulgare:
- холестерол
- ĉeĥe:
- cholesterol
- ĉine:
- 胆固醇 [dǎngùchún]
- france:
- cholestérol
- germane:
- Cholesterin
- hispane:
- colesterol
- itale:
- colesterolo
- japane:
- コレステロール
- katalune:
- colesterol
- nederlande:
- cholesterol
- norvege:
- kolesterol
- pole:
- cholesterol, cholesteryna
- portugale:
- colesterol
- ruse:
- холестерин
- ukraine:
- холестерин