ReVo
*hor/o PV

*horo

1.
KAL Ĉiu el la 24 egaldistancaj numeritaj tempopunktoj en diurno, indikataj per vicmontraj numeraloj, inter kiuj la noktomezo estas la la 24a, kaj la tagmezo, la 12a: je l' kioma horo vi tagmanĝas DL ? kioma horo estas [1]? nun estas kvin minutoj post la tria horo DL ; la hormontra ombro [2] (de la sunhorloĝo); elirinte ĉirkaŭ la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo [3]; kiam la horloĝo batis la naŭan horon, la ambasadoro, laca de maldormo […] venis en la ĉambron de sia edzino [4]; je la 12a horo kaj duono la instruado finiĝas FSI ; mi venos […] en la posttagmezo je la 15a horo kaj 33 minutoj per rekta ekspresa vagonaro MMa . VD:hormontrilo
Rim.: La tempindiko en Esperanto estas bazita sur tiuj tempopunktoj kaj konsistas el la nomo de la plej ĵusa horo, kaj eventuala indiko de poste pasintaj minutoj. Alivorte, la horintervaloj estas numerataj per sia komenca punkto, ne per la fina (do, malkiel ĉe „la unua tago“, „la dua jaro“ ktp).
2.
Komunuza mezurunuo de tempo, egala al 3600 sekundoj: sesdek minutoj faras unu horon, kaj dudek kvar horoj faras unu plentagon DL ; mi revenos post kvarono da horo DL ; Daniel […] en la daŭro de unu horo staris konsternite, kaj liaj pensoj lin malĝojigis [5]; ĉe tiu ĉi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto FK ; laborante sen ripozo 15 horojn ĉiutage DL ; ne pasis eĉ kvarono da horo [6]; li min forpuŝis kaj forgesis pro Fanny, kaj ĉio tio post konateco de nur duono da horo FK ; la tuj de sinjoroj estas multe da horoj PrV . (h) LST:daŭro
3.
Difinita momento de la tago: en la horo de la manĝado Boaz diris al ŝi: alproksimiĝu kaj manĝu kune [7]; en tiu sama horo la virino resaniĝis [8]; en bona horo PrV ; horo matena estas horo bena PrV ; atakis lin horo malsaĝa PrV ; en malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro PrV .
afrikanse:
uur
albane:
orë
amhare:
ሰአት
angle:
hour
arabe:
ساعة
armene:
ժամ
azerbajĝane:
saat
beloruse:
гадзіна
bengale:
ঘন্টা
birme:
နာရီ
bosne:
sata
bretone:
eur
bulgare:
час
ĉeĥe:
hod., hodina
ĉine:
小时 [xiǎoshí], 鐘頭 [zhōngtóu], 鐘點 [zhōngdiǎn]
dane:
time
estone:
tund
eŭske:
ordu
filipine:
oras
france:
heure
galege:
horas
germane:
Stunde 1. Uhr (Stunde) ~o matena estas horo bena: Morgenstund' hat Gold im Mund.
greke:
ώρα
guĝarate:
કલાક
haitie:
èdtan
hinde:
घंटे
hispane:
hora
hungare:
óra (idő)
igbe:
awa
indonezie:
jam
irlande:
uair an chloig
islande:
klukkustund
itale:
ora (sost.)
japane:
時間 [じかん]
jave:
jam
jide:
שעה
jorube:
wakati
kanare:
ಗಂಟೆ
kartvele:
საათი
kazaĥe:
сағат
kimre:
awr
kirgize:
саат
kmere:
ម៉ោង
koree:
시간
korsike:
ora
kose:
yure
kroate:
sat
kurde:
seet
latine:
hora
latve:
stunda
laŭe:
ຊົ່ວໂມງ
litove:
valandos
makedone:
час
malagase:
ora
malaje:
jam
malajalame:
മണിക്കൂര്
malte:
siegħa
maorie:
haora
marate:
तास
monge:
teev
mongole:
цаг
nederlande:
uur
nepale:
घण्टा
njanĝe:
ora
norvege:
time
okcidentfrise:
oere
osete:
сахат
panĝabe:
ਘੰਟੇ
paŝtue:
ساعت
pole:
godzina
portugale:
hora
ruande:
isaha
rumane:
oră
ruse:
час
samoe:
itula
sinde:
ڪلاڪ
sinhale:
පැය
skotgaele:
uair
slovake:
hod., hodina
slovene:
ura
somale:
saacad
ŝone:
awa
sote:
hora
sunde:
jam
svahile:
saa
svede:
2. timma
taĝike:
соат
taje:
ชั่วโมง
tamile:
மணி
tatare:
сәгать
telugue:
గంట
tibete:
ཆུ་ཚོད་
ukraine:
годину
urdue:
گھنٹے
uzbeke:
soat
vjetname:
giờ
volapuke:
hol
zulue:
ngehora

hore

En, por, post unu horo: oni pagos minimume 8 eŭrojn hore [9]; hore, li revenis kun kruĉo enmane Rob ; 24-hore malfrua forflugo CKv ; kvarfoje hore oni devis iom pli eltiri la ŝtofostrion MortulŜip ; nemultaj klientoj venis ĉi-hore ChB ; veturdistanco estis inter 10 kaj 90 km, meza rapideco po 10 km hore [10]; luado de boatoj: 5 rub/hore [11].
Rim.: Malofte oni trovas la formon, kun „po“ en gramatike malĝusta loko: ni povas funkciigi nur sesdek vagonojn ˣpohoreˣ Metrop ; labortarifa malneta salajro en pfenigoj ˣpohoreˣ por laboristoj [12].
9. LAST: Sklaveco en fungejo, Monato, 2003/05, p. 14
10. Walter Klag: Vakeroj de Alpoj, Monato, 2001/01, p. 10
11. La 32a Orienta Somera Esperantista Junulara Tendaro, La Ondo de Esperanto, 2000. numero 5 (67)
12. Vikipedio, 31-a de marto
angle:
hourly, per hour
beloruse:
пагадзінна, кожную гадзіну
bretone:
dre eur
ĉine:
每小時一次的 [měixiǎoshíyīcìde], 每小时一次 [měixiǎoshíyīcì]
france:
par heure
germane:
pro Stunde, stündlich
hispane:
por hora
hungare:
óránként
indonezie:
per jam
itale:
all'ora, per ora
nederlande:
per uur
norvege:
per time
pole:
na/za godzinę
portugale:
por hora (adv.)
ruse:
в час

horaro, horlibro

Plano tabelforma kun la laŭhore aranĝitaj tempoj de servo, natura fenomeno ks; hortabelo: fervoja, tajda horaro; lerneja horaro EeP ; kelkaj fervojaj kompanioj enmetis esperantlingvajn tekstojn en la porpasaĝerajn klarigojn de siaj horaroj EeP ; li […] profundiĝis en la misterojn de la bus-horaroj, afiŝitaj en la halo ChR ; la televida horaro principe ne ŝanĝiĝos, “Propra ludo” plu aperados dimanĉe posttagmeze [13]. VD:programo1
angle:
schedule, timetable
beloruse:
расклад
bretone:
euriadur
ĉine:
时刻表 [shíkèbiǎo], 时程 [shíchéng], 时间表 [shíjiānbiǎo]
france:
horaire
germane:
Zeitplan, Fahrplan lerneja ~aro: Stundenplan. bus-~aro: Busfahrplan. televida ~aro: Fernsehprogramm.
hispane:
horario
hungare:
menetrend
indonezie:
jadwal, skedul jadwal
itale:
orario (libretto)
japane:
時刻表 [じこくひょう]
katalune:
horari
nederlande:
dienstregeling, spoorboekje
norvege:
rutetabell, tidsskjema
pole:
plan zajęć, rozkład jazdy
portugale:
horário (subst.)
rumane:
mersul trenurilor
ruse:
расписание
svede:
tidtabell
ukraine:
графік, розклад

ĉiuhore

Je ĉiu horo: vi devas trinki ĉiuhore po du kulerojn de ĉi tiu medikamento; ĉiuhore iu bieno sur monteto fariĝis simila al insulo, en la komenco, apartigita de la aliaj nur per mallarĝa kanalo, kiu iom post iom plilarĝiĝis [14]; vi scias, ke ĉiuhore ili povas ekribeli terure kontraŭ via tiraneco QuV ; [tion] ŝi de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore Marta ; plenplenaj elektraj vagonaroj portas homojn ĉiuhore dum la semajnfino KrM ; ĉiuhore kreskas la nombro de niaj partianoj [15]; preskaŭ ĉiuhore mortas surstrate du homoj kaj vundiĝas ses [16]. VD:ĉiumomente, daŭre2
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
16. Hamizeh SHAFIEE: Traf(ik)a statistiko, Monato, 2001/01, p. 10
angle:
every hour, hourly
beloruse:
штогадзінна
bretone:
bep eurvezh
ĉine:
每小時一次的 [měixiǎoshíyīcìde], 每小时一次 [měixiǎoshíyīcì]
france:
par heure
germane:
stündlich
hungare:
minden órában, óránként (minden órában)
indonezie:
per jam
itale:
ogni ora
japane:
毎時 [まいじ], 一時間ごとに [ひとじかんごとに]
nederlande:
ieder uur, om 't uur
norvege:
hver time
osete:
алы сахат дæр
pole:
co godzinę
portugale:
a toda hora (adv.)
ruse:
ежечасно
slovake:
každú hodinu
svede:
varje timma
ukraine:
щогодини

duonhoro, horduono

Duono da horo: dum malmulte da someraj tagoj la radioj de la suno penetradis por duonhoro en la koridoron de la kelo [17]; apenaŭ pasis duonhoro, ili jam finis la laboron kaj elflugis [18]; [la] 16 mallongajn reguletojn […] ĉiu povas bonege ellerni en la daŭro de duonhoro EE ; eliru sur la korton por horduono KrB ; jen li vidis sian kontraktulon, kiu laŭkonsente atendos lin post horduono en apuda parko [19].
angle:
half an hour
beloruse:
паўгадзіна
bretone:
hantereur
ĉine:
半小时 [bànxiǎoshí]
france:
demi-heure
germane:
halbe Stunde
hispane:
media hora
hungare:
félóra
indonezie:
setengah jam
itale:
mezz'ora
japane:
30分 [さんじゅっぷん], 半時間 [はんじかん]
pole:
pół godziny
ukraine:
півгодини

kvaronhoro, horkvarono

Kvarono da horo: pasis certe horkvarono, antaŭ ol la floreto povis denove rekonsciiĝi [20]; post kvaronhoro ili revenis timigitaj, murmuretante [21]; horkvarono antaŭ la kvara [22].
angle:
quarter (of an hour)
beloruse:
чвэртка, чвэрць (гадзіны)
bretone:
kardeur
ĉine:
[kè], 一刻鐘 [yīkèzhōng], 一刻 [yíkè], 十五分鐘 [shíwǔfènzhōng]
france:
quart d'heure
germane:
Viertelstunde
hispane:
cuarto de hora
hungare:
negyedóra
indonezie:
seperempat jam
itale:
quarto d'ora
japane:
15分 [じゅうごふん]
nederlande:
kwartier
norvege:
kvarter
pole:
kwadrans
rumane:
un sfert
ukraine:
чверть години

premhoro

TRA Horo de intensa aktivado de homoj, ekzemple kiam multaj samtempe veturas al laborejoj, samtempe vizitas manĝejojn aŭ simile...: dum matenaj kaj vesperaj premhoroj trajnoj venas ĉiun 3an - 5an minuton [23]; dum premhoroj veturi per biciklo aŭ publika transportilo multe pli rapidas [24]; en elektrouzadaj premhoroj de somero de la kuranta jaro, mankis preskaŭ 2 milionoj da kilovattoj de elektro en Tokio [25].
23. Monato, Hori Jasuo/pg: Profitoj, punoj kaj privatigo, 2005
24. Monato, Ivo Durwael: Nova malnova trafikilo, 2012
25. Ĉina Radio Internacia: Elektroŝpara stato de Japanio, 2004-07-23
angle:
rush hour
beloruse:
час пік, гадзіна пік
ĉine:
高峰期 [gāofēngqī], 上下班时间 [shàngxiàbānshíjiān]
france:
heure de pointe
germane:
Hauptverkehrszeit, Stoßzeit
indonezie:
jam sibuk
itale:
ora di punta
nederlande:
piekuur

administraj notoj